Al la enhavo

Demando pri seksoj

de fritztc, 2019-januaro-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

fritztc (Montri la profilon) 2019-januaro-13 14:14:30

Saluton al vi!

Ĉi tie, en germanujo, nun estas necesa ĉe ĉiuj aferoj, apud la vira kaj virina formo, ankaŭ uzi tria formo, kiu signifas aliaj seksoj. Kutime oni usas "(m/w/d)" pro indiki "vira (männlich), "virina (weiblich)" kaj "diversa (verschiedene)".

Nun mia demando: Estas la silabo "ge~" sufiĉa por elpreni ankaŭ la tria sekso?

Tiam mi prompte transpremus la silabo en la germana lingvo okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-13 15:07:26

Ge- signifaj grupon de personoj/bestoj, en kiuj estas almenaŭ po unu persono/besto de vira kaj ina sekso, do almenaŭ du personoj/bestoj kaj ne devas esti uzata ununumbre.
En reala vivo estas neia tria sekso, do vorto por tria sekso estas superflua.

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-13 15:50:18

Estas multaj proponoj por tria persona seksneŭtra persona pronomo. Mi preferas "rin".

Sufikson "-in" estas nuntempe uzebla nur por tre malmultaj profesioj, ekz. regino, imperiestrino. Oni povas uzi ĝin ankaŭ, kiam oni parolas pri praaj tempoj (1800-jarcento aŭ antaŭ).

Mi uzas prefikson "ge-" ankaŭ singulare, ekz. gepatro signifas unu ajn el la gepatroj.

Do, oni povas diri "Ri estas gepatro".

Sed por formularoj... Eble vira/virina/alia?

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-13 16:54:37

Ĉe ni, en Rusio, pri ĉi tio, feliĉe, oni ne elpensis. Se en enketo, si oni volus havi trian varanton, tiu iĝus proksimume tia: "mi ne volas respondi".

novatago (Montri la profilon) 2019-januaro-17 10:58:29

Metsis:
Sufikson "-in" estas nuntempe uzebla nur por tre malmultaj profesioj, ekz. regino, imperiestrino. Oni povas uzi ĝin ankaŭ, kiam oni parolas pri praaj tempoj (1800-jarcento aŭ antaŭ).
Mensogo. Sufikso -in estas tute normale uzebla por ĉia profesio, eĉ se nuntempa stulteco igas al ni ne uzi ĝin. Tamen mi volas substreki kaj insisti pri tio, ke “"-in" estas nuntempe uzebla nur por tre malmultaj profesioj,” estas mensogo.

PMEG diras Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga


Metsis:Do, oni povas diri "Ri estas gepatro".
Ne, oni ne rajtas diri tion, ĉar tio ne estas Esperanta pronomo. Tamen, oni povas uzi la ja Esperantan ekzistantan pronomon “ĝi”, kiu ne estas nur por aĵoj, aŭ “li”, kiu ja estis indikita, kiel genre neŭtra por personoj.

PEMG diras Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn

Prefere oni lernu bone la gramatikon, anstataŭ inventi kaj proponi por fliki senscion.

Ĝis, Novatago.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-januaro-17 18:50:01

Tamen la vorteto "ri" estas ege taŭga pronomo ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-17 20:35:47

'ri' estas tute superflua - Novatago jam ekplikis tion.

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-17 21:33:25

Lasu ni ne ripeti ĉi tiun disputon, ĉu "ri" estas uzebla aŭ ne. Bv. serĉi ĉi tie en Lernu.

Kiam temas pri "-in", en mia loko oni plejparte forlasis la ekvivalentan sufikson minimume antaŭ 50 jaroj. Do pli frue ol la "nuntempa stulteco". Konsekvence lokaj esperantistoj ankaŭ ne uzas ĝin, sed "instruisto estas ĉiam instruisto". Por tiaj tre maloftaj okazoj, kiam oni devas montri sekson (kaj kredu min), oni uzas adjektivoj "vira aŭ virina instruisto". Uzo de "-in" sonas kiel 1800-jarcenta aŭ pli frua, kaj nekonvenan uzon oni povas senti ofenda.

novatago (Montri la profilon) 2019-januaro-18 09:25:46

Metsis:Lasu ni ne ripeti ĉi tiun disputon, ĉu "ri" estas uzebla aŭ ne. Bv. serĉi ĉi tie en Lernu.
Prave kaj saĝe.

Metsis:Kiam temas pri "-in", en mia loko oni plejparte forlasis la ekvivalentan sufikson minimume antaŭ 50 jaroj. Do pli frue ol la "nuntempa stulteco". Konsekvence lokaj esperantistoj ankaŭ ne uzas ĝin, sed "instruisto estas ĉiam instruisto". Por tiaj tre maloftaj okazoj, kiam oni devas montri sekson (kaj kredu min), oni uzas adjektivoj "vira aŭ virina instruisto". Uzo de "-in" sonas kiel 1800-jarcenta aŭ pli frua, kaj nekonvenan uzon oni povas senti ofenda.
Ĝenerala stulteco estas sentempa. Tamen, stultaĵo, fakte kio ajn, povas esti nuntempa eĉ se aĝas 50. Kaj via lasta frazo estas bonega ekzemplo de nuntempa kapriĉa stulteco. Nuntempe tio estas "ofendo", eble post 10 jaroj estos "ofendo" ne uzi ĉiam la sufikson. Fakte, en mia lando la afero iom devojigis tiel lastatempe.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-januaro-18 15:43:13

seksoj ekzistas nur 2 - la vira kaj la virina.
se vi ne scias sekson aŭ homan genron de iu konkreta persono, uzu sentime kaj senhezite viran pronomon "li", kiel preskaŭ ĉiuj lingvoj faras.
oni povas poste tion klarigi aŭ precizigi.

finfine eblas diri - "ĝi".

Reen al la supro