Al la enhavo

Prognozo pri la Eŭropa parlamenta elekto je la 26a Majo 2019

de Tram_Amiko, 2019-februaro-19

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-19 15:06:20

La prognozo pri la Eŭropa Parlamenta Elekto je la 26a Majo 2019:
"Hodiaŭ:" estas la aktuala nombro de seĝoj en la Parlamento.
Aliaj nombroj estas la prognozo pri la elekto.
UEM/NVM: hodiaŭ: 7%/ Nov.18: 8% / Jan.19: 8% Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordiaj Verdaj Maldekstruloj
Verduloj/ELA: hodiaŭ 7% / Nov.18: 7% / Jan.19: 7% Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
S&D: hodiaŭ 25% / Nov.18: 19% / Jan.19: 18% Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj
ALDE: hodiaŭ 9% / Nov.18: 13% / Jan.19: 13% Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo
EPP: hodiaŭ 29% / Nov.18: 26% / Jan.19: 26% Eŭropa Popola Partio
EKR: hodiaŭ 10% / Nov.18: 7% / Jan.19: 8% Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
ELRD: hodiaŭ 6% / Nov.18: 3% / Jan.19: 2% Eŭropo de Libereco kaj rekta Demokratio
ENL: hodiaŭ 5% / Nov.18: 9% / Jan.19: 9% Eŭropo de Nacioj kaj Libereco
sf: hodiaŭ 3% / Nov.18: 1% / Jan.19: 2% sen frakcio
pli segoj: hodiaŭ 0% / Nov.18: 7% / Jan.19: 7% pli segoj, sed oni ankoraŭ ne konas la frakcio
fonto: https://www.foederalist.eu/2019/01/europawahl-umfr...
En la originalo la aŭtoro nomas la nombron de parlamentaj seĝoj.
Mi havas tion konvertitan en procento.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-20 11:20:08

Mankas EDE en tiu listo ridulo.gif

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-25 22:44:39

Ekzistas vivo ekster EDE okulumo.gif
Se EDE sukcesis gajni eĉ unu seĝon, tio tre klara estus malpli ol 1% de la seĝoj!

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-26 09:41:25

Kompreneble. Ĉu vi havas informon pri la sinteno de tiuj partioj rilate al Esperanto?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-26 09:49:01

Ĉu vi sciis?
Kiom da parlamentanoj havas la germana partio AFD en la Eŭropa Parlamento?
Korekta respondo: 1

La partio PIS estas dekstra pola partio.
Ŝi laboras en la grupo Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (EKR). En la EKR ankaŭ la partio AfD kunlaboris.
Post la disiĝo de AfD, la AfD en la Eŭropa Parlamento ŝanĝis la frakcion. Nun la AfD laboras en la ELRD (Eŭropo de Libereco kaj rekta Demokratio).
Sed ekzistas nur unu reprezentanto de la AfD en la Eŭropa Parlamento.
Li kunlaboras je la ELRD-frakcio.
Ĉi tiu estas la sama frakcio en kiu la angla partio UKIP estas (ankoraŭ). La UKIP vokis Brexiton.
La aliaj membroj de la AfD, kiuj havas sidejon en la Eŭropa Parlamento, forlasis la AfD je la desiĝo de la AfD. Unu estas membro de la nova germana partio Konservativa-Liberala Reformo.
La reprezentantoj, kiu estis en la AfD kaj forlasis la AfD, hodiaŭ kunlaboras je la EKR-Grupo. Same kiel la pola partio PIS.
Oni pensus, ke la hungara partio Fidesz de Viktor Orban ankaŭ kunlaboris je la EKR-grupo, same kiel la pola partio de PIS. Sed la Fidesz-partio kunlaboras je la EPP-Grupo. (EPP=Eŭropa Popola Partio)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-27 10:34:35

Honeste ne. La francaj medioj malmulte parolas pri EU parlamento kaj ĝiaj politikaj grupoj. Laŭ komuna vidpunkto, la eŭroparlamento havas malmulte da povo, kiu apartenas al la komisiono, sub la influo de teknokratoj, lobiistoj kaj bankistoj. La deputitoj estas rekte elektitaj ĉefe de la partioj, pro la lista sistemo. Tial la ĉefaj partioj ofte uzas tiun elektadon por doni postenon al politikistoj venkitaj en aliaj balotoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-01 22:08:07

Kion vi skribas memorigas al mi al la deklaro, kiu estas bedaŭrinde ofte aŭdata en Germanio, kiam iu diskutas Eŭropan politikon:
"Ĉu vi havas avon,
tiam sendu lin al Eŭropo."
En germana lingvo:
"Hast du einen Opa,
dann schick ihn nach Europa."
En la germana, ĉi tiu deklaro havas rimon: Grandpa - Eŭropo

Mi certas, ke ĝi estas granda eraro, ke ofte eŭropaj politikoj kaj precipe la laboro de la Eŭropa Parlamento estas ignoritaj. Aŭ eĉ parolante malbone de multaj homoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-19 09:01:53

Hodiaŭ la partio "La Verduloj" montras siajn afiŝojn por la eŭropaj elektoj en 2019. Jen estas ligilo al la afiŝo kun la deklaro: "Freiheit, Gleichheit, Schwesterlichkeit" (libereco, egaleco, fratineco):
https://www.gruene.de/fileadmin/_processed_/csm_20...
"Schwesterlichkeit" (fratineco) anŝtataŭ "Brüderlichkeit" (frateco) esta signo pri la dekstroj de la virinoj.
Mi opinias, ke la francaj homoj interesas pri la afiŝo.
"Liberté, egalité, fraternité" estas la slogano de la Franca Revolucio. Ĉu la homoj en Francio ŝatas la sloganon "libereco, egaleco, fratineco"?
"Schwesterlichkeit" (fratineco) anstataŭ la vorto "Brüderlichkeit" (frateco) esta signo pri la dekstroj de la virinoj.

Ekzistas ankoraŭ aliaj afiŝoj. Ĉu vi estas interesa?
Aŭ ĉu vi montras afiŝojn de via lando pri la elekto de la EU-Parlamento?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-19 09:06:37

Altebrilas:Kompreneble. Ĉu vi havas informon pri la sinteno de tiuj partioj rilate al Esperanto?
Mi volas paroli kun la partioj ĉe la elektadaj batalaj standoj.
Kaj mi demandos pri Esperanton kaj raportos ĝin ĉi tie.
Sed la varmiga fazo de la elektadaj batalaj standoj ankoraŭ ne komenciĝis. Ankoraŭ ne ekzistas elektadaj batalaj standoj.
Ĉu "elektadaj batalaj standoj" estas la korekta nomo por tio: https://tse3.mm.bing.net/th?id=OIP.UAU7yDt9mCHFwy4...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-19 09:41:37

Mi opinias, ke ni povas postuli almenaŭ tion de la politikaj partioj:

1. Tuj
- Adopto de Eŭropa Himno de Umberto Brocatelli, atendante ke la landoj akordiĝu pri oficiala parola versio kantebla komune de ĉiuj eŭropanoj.
- Malŝloso de debato pri lingvoj, samkiel aliaj tabuaj temoj kiuj kolerigas nun la popolojn, pro neeblo sin esprimi pri ili.
- Elsendetoj pri esperanto en la publikaj komunikiloj
- Anonco de klaraj celoj pri lingva politiko. Multlingvismo ne devas kaŝi la ŝtelpaŝan trudadon de la tutangla paliativo.

2. Poste
- Organizo de honesta kaj lojala debato pri lingva problemo: kiun lingvon, kiun normon, je kiu nivelo, per kiuj rimedoj, kiom investi...
- Eksperimentoj malgrandskale pri debatoj en institucioj, instruado en lernejoj, elsendoj en esperanto kaj objektiva studado de la rezultoj
- instruado de Esperanto en la universitatoj, almenaŭ kiel studobjekto, por formi la estontajn instruistojn.
- Referendumo eŭropskale pri la lingva solvo, kiam ĉiuj eŭropanoj scios sufiĉe pri esperanto por decidi ĉu ĝi lernindas kaj adoptindas.

3. Fine, se EU decidas adopti Esperanton:
- Eŭropa televido en Esperanto, kun subtitoloj en diversaj lingvoj
- Adopto de Esperanto kiel labor- kaj oficiala lingvo

Reen al la supro