Al la enhavo

La protestoj de la lernantoj : "Vendredoj por la estonteco" = "Fridays for Future"

de Tram_Amiko, 2019-februaro-25

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-25 23:24:27

Lernantoj protestas vendrede en la tuta Eŭropo. La rolo-modelo estas Greta Thunberg. En Francio ankaŭ la lernantoj protestas por la protekto de la klimato. Sed politiko ne montras, ke ŝi komprenas la konsilon de Greta Thunberg kaj la lernantoj. Tio estas domaĝo. Malgraŭ ĉio, Greta Thunberg kaj la lernantoj protestas pace kun originalaj kaj buntaj afiŝoj. Sed ili ne estas aŭdataj.
La flavaj veŝtoj protestas perforte, ankaŭ kun bruta forto. Kaj la registaro aŭdas ilin. Macron cedis al la protestoj de flavaj veŝtoj.
Perforto estas rekompencita. Sed paca protesto estas ignorita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-26 09:37:02

Perforto estas rekompencita. Vi bedaŭrinde pravas. En demokratio, kiu bone funkcias, problemoj estas debatitaj, obtenas dolvon aŭ almenaŭ klarigon, kaj ies-ajn perforto estas punita. Oni devas konstati, ke en niaj landoj tio ne plu okazas tiel. Ĉu oni povas inventi metodon por esti videbla sen esti perforta, kiel "flashmob" aŭ io simila? Ĉiukaze, tion bezonas ĉefe Esperanto por eskapi la "nenia-debato" politikon.

SHARIANO (Montri la profilon) 2019-februaro-26 16:54:37

Registaroj nenie ne aŭdas pacemajn protestojn de homoj. Sed mi ne kompenas la lernantojn! Kio volas ili? Ĉu ili kontraŭ ŝanĝo de klimato? Komencu kun vi mem: Ne aĉetu troajn varojn, novajn poŝtelefonojn, aŭtojn k.t.p. kaj estos feliĉo al vi.Ĉu ne? Ili timas varmigon, sed mi timas malvarmon..

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-27 10:52:00

nenie ne = ĉie?

Malfacilas rezisti al insigado aĉeti aŭtojn, komputilojn kaj poŝtelefonojn... Kiam la braktordado plifortiĝas, okazas momento je kiu oni devas submetiĝi.

Apartamentoj proksimaj de la transportoj iĝas kostegaj; Klopodoj perkomputilaj iĝas devigaj; Publikaj telefonbudoj malaperis kaj entreprenoj postulas, ke vi estu atingebla per poŝtelefono... Kiel rezisti?

La elektronika mono estas la pinto de tia sistemo: Komputiloj laboras dum horoj por produkti informon kiu nur pruvas... ke la komputiloj laboris dum horoj! Kaj pro tio, konsumante energion kaj varmigante atmosferon... Kiel diras la proverbo: "oni ne haltigas la progreson". La problemo, estas ke tia progreso iĝas tiel fidinda ol senbremsa veturilo...

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-01 21:53:03

Kion ili skribas karakterizas fatalecon. Sed ni povas haltigi teknikan progreson aŭ kontrolita, por ke ĝi helpu homojn kaj ne faras malbonon.

Mi ne konsentas pri la komparo kun senbremsa veturilo.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-01 22:27:24

Multaj homoj pensas: naturo kaj teknologio estas kontraŭuloj.
Tio ne pravas! Ekzemple, homo jam uzis la venton por teknologio dum longa tempo, por velŝipoj kaj mueliloj.
Moderna ventaj mueliloj povas generi multan elektron. Ni ne bezonas nuklean energion aŭ bruligadon de la karbo.

Mi ne kredas, ke Greta Thunberg estas "infano de la naturo". Ŝi scias certe ke la modernaj homoj bezonas modernan teknologion. Sed ni ne bezonas teknologion, kio detruas la naturon.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-marto-01 23:39:27

mi kredas, ke mense malsana kaj neklera knabino nepre savos eŭropon de terura varmo-morto aŭ termika neniigo

ĉar ĉiuj scias - bovinoj kaj porkoj furzas - la homaro pereos pro la tutmonda varmigo

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-08 10:20:52

Nova manifestacio okzazos dum la vendredo 20-a (mi ne scias kiel diri la daton). Nova debata demando : oni scias, ke la manifestaciantoj estas politike neŭtrala. Ili volas klimatan agon. Do ĉu Tejo devus partopreni la manifestaciojn ?

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-08 15:45:36

Zam_franca:Nova manifestacio okzazos dum la vendredo 20-a (mi ne scias kiel diri la daton).
…okazos vendredon la 20-an (de Septembro).
Hodiaŭ estas la 8-a de Septembro.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-08 16:18:14

Okej, vin dankas mi.

Reen al la supro