Al la enhavo

Esperanta Televido

de MiMalamasLaAnglan, 2019-aprilo-25

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-25 15:42:50

Jen mia traduko de https://lernu.net/forumo/temo/25098, kiun faris andydmayo.

Saluton!

Mi estas lernanto de Esperanto, kiu rimarkis, ke ne estas iu kanalo de televido nuntempe en Esperanto. Mi vidis radikanaloj (kiel Ĉinia Radio Internacia kaj Muzaiko), sed neniun televidon, nur videojn.

Mi opinias, ke la esperantistoj devas kompreni, ke ni ne povas havi senpagajn televidajn kanalojn, ĉar ne estas iu ŝtato aŭ industrio kiel Disney aŭ Turner, kiu volus investi milionojn en krei televidan kanalon, kiun vidus nur iomete da homoj (se por ili pli ol du milionoj da parolantoj estas malmultaj). Mi pensis, ke iuj esperantistoj kun kapableco de investi, aŭ asocioj kiel UEA aŭ HEF, povus aŭ instigi televidan abonservon senanoncan aŭ fari televidan kanalon kun multaj anoncoj por financi ĝin. Persone, mi elektas la unuan, ĉar pagi 10-15 eŭrojn por bonkvalita televida servo, kiu enhavas novaĵojn, programojn, seriojn, kaj enhavojn por infanoj kaj junuloj ŝajnas tre profite.

Mi pripensis ĉi tiujn kanalojn (ĉi tio estas svaga ideo de tiu, kiu povus ekzisti):

- Esperanto Televido 1: Ĝenerala
- Esperanto Televido 2: Informa
- Esperanto Televido 3: Infana/Junula
- Esperanto Televido 4: Kultura

Poste estus la plej malverŝajnaj, sed eblaj, kiel: FOX, Discovery, Disney, TNT, Cartoon Network, Nickelodeon, MTV...

Nu, kion vi pensas? (Postskribo: Mi bedaŭras la manko de supersignoj, sed mia klavaro ne permesas, ke mi uzu ilin)

thyrolf (Montri la profilon) 2019-aprilo-25 16:57:10

Tion jam provis Flavio Rebelo, kiu volis krome radio- ankaŭ televido-kanalo (Ĝangalo).

Li kolektis multan monon kaj iam oni nenio plu aŭdis de li.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 14:28:55

Kial li kabeis? Mi neniam komprenas kabeon. Ĉu aliulo provis fari Esperantan televidon? Ĉu estas alia retejo kiel Ĝangalo?

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 06:50:01

Kio signifas televido? Ĉu televido estas nur rektaj elsendoj? Aŭ nur per aero? Plejparto de elsendaĵoj en preskaŭ ĉiuj kanaloj estas registrigitaj. Elsendi per aero estas tre multekosta – vi bezonas permisilon kaj teknikajn ilojn. Ĉar ne ekzistas esperantistaj miliarduloj, kiuj volas financi elsendadon per aero, kio restas? Restas elsendado per interreto, alivorte videoj. Elsendi multaj videoj el iu retejo kun bona kvalito ne estas simpla afero (been there, done that).

Kelkaj eblecoj (demandosigno signifas subjektivajn trajtojn):
  • Jutubo : senpaga, aspekto?,
  • Vimeo : paga (baza servo ĉa. 60 €/jaro), pli bona aspekto?, pli bona regado?, pli bona enkorpigo en via retejo?
  • Azure Media Services de Microsoft : paga (pago dependas de videoj, longecoj, kvalito k.t.p.), pli bona enkorpigo en via retejo?, pli bona regado?, ebleco uzi kiel fasado al Akamajo
  • Amazon Prime Video : paga (neniu sperto)
  • Akamai (Akamajo) : paga (pago dependas de videoj, longecoj, kvalito k.t.p.), tre altkvalita, kun alta rendimento, uzata ekz. de Apple, Sony por disvastigi siajn videojn kaj filmajn antaŭprezentaĵojn
Sume Tubaro estas bona alternativo por esperantoj.

Vd. ankaŭ diskuton pri Tubaro ĉi tie en Lernu.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 07:16:47

La mesaĝo estas kaŝita.

novatago (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 10:46:08

MiMalamasLaAnglan:Kial li kabeis? Mi neniam komprenas kabeon.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Flavio_Rebelo


Fakte se oni iom konas la komunumon estas sufiĉe facile kompreni kial li kabeis. La Esperanta komunumo ne estas tro malsama al aliaj komunumoj sed samtempe la nombro de stranguloj ege strangaj, laŭ elcento, estas pli granda. Tio igas la rilatojn inter ili iom malfacilajn kaj kelkaj el ili, fine, laciĝas kaj kabeas. Tio sen paroli pri tio ke nuntempe estas tro da lernantoj kaj parolantoj kiuj ne prenas serioze la lingvon, kaj por ili, Esperanto estas nur ludo, aŭ ili nur pretas preni serioze la aferon se la komunumo akceptas lian reformistan vidpunkton (tiuj komprenis nenion pri la afero kaj havas grandegan egoon). Nu, tion, kion mi celas diri, estas ke la komunumo estas sufiĉe ĝangala por tiuj, kiuj vere serioze prenas la aferon kaj volas fari ion utilan kaj interesan.

Aliflanke, Flavio ricevis oftege insultojn nur pro voli eki la televidkanalon, li neglektis ilin, poste li eraris pri voli eki la kanalon sen sufiĉa mono. Li ricevis monon, sed verdire ne multa, kaj malŝparis ĝin en ne bone planita projekto, kiu ne nur apenaŭ havis Esperantan enhavon, ĝi eĉ havis tute sendialogan tute seninteresan enhavon. Do li fiaskis, pli insultoj kaj mokado venis. Kaj fine li provis denove per alia novaĵa retejo: pliaj insultoj venis pro tio. Kompreneble li senesperiĝis kaj se tio ne estis sufiĉe, lia kunlaboranto malaperis de la projekto sen esplikoj kaj sen antaŭsciigo. Do li tro tediĝis kaj sendis ĉiun al fek'. Laŭ mi, tute komprenebla sinteno, eĉ se liaj decidoj ne ĉiam estis trafaj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro