Al la enhavo

Ĉu la lernado de Esperanto, kiel akcelilo de la internacia komunikado, estas ĉiam instruita?

de morico, 2019-julio-24

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 03:26:37

Mi uzis vortojn "eŭropaj" kaj "aziaj lingvoj" ĉar ilin uzis la skibanto antaŭ mi.
Sub "europaj" ni ambaŭ subkomprenis eŭropan branĉon de indo-eŭropaj lingvoj.
Krom ili, en Eŭropo estas finna, hungara, baska kaj aliaj lingvoj.
Sed eĉ el indo-eŭropaj en Esperanto ne estas prezentita keltaj, albana kaj aliaj lingvoj.
Aziaj lingvoj estas malsamaj.
Zam_franca menciis araban kaj ĉinan. Iuj vortoj el ili tamen estas en Esperanto, sed ili aperis en ĝi tre IE lingvojn, ekz algebro
Pri gramtiko: lingvoj movas inter sanskrita kaj ĉina tipo.
Lingvoj de sanskrita tipo havas abundajn fleksioj, ekz. latina, rusa ktp.
Lingvoj de ĉina tipo havas neniajn fleksioj. Al tia stato nun movas angla lingvo.
Alia lingvoj estas meze.
Kazaĥa lingvo por fari multenombran akuzativon aldonas du silaboj, Esperanto aldonas -j kaj -n (-j el la antikva greka, -n el la germana)
Araba lingvo por ŝanĝi vorton ŝanĝas internan vokalojn, tio ne estas en Esperanto, sed etas en la angla: foot - feet.
Do ni vidas, ke eĉ gramatikon E-o prenis el IE lingvoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 13:19:37

Mi diris "preskaŭ". Mi ne diris ke Esperanto ne tute enhavas ekzemple arabajn vortojn. Kaj mi legis en claudepiron.free.fr ke esperanta gramatiko ŝajnas ĉina, vjetnama aŭ semantika gramatikoj. Ĉu vi povus legi mi petas, mi ne plus memoras kiojn, liajn artikolojn pri esperanta gramatiko, kaj poste klarigi min?
Dankon. Kaj mi kredas, ke vi erarigis. Eble ni diras "iu"n kaj ne" ie"n.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 13:30:50

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/chi... Eble tiu artikolo. Sed alia nur estas en la franca, mi kredas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 16:02:34

Mi intencis ofendi neniun, sed nur petis esti pli preciza.

Atentu! Mi ne estas lingvisto.

Mi jam legis kelkajn artikolojn de Claude Piron kaj scias, ke la espa havas trajtojn, kiuj devenas el lingvoj, kiuj ne apartenas al la hindoeŭropaj. Certe oni pruntoprenis vortojn el ne-hindoeŭropaj lingvoj, sed krude oni povas diri, ke la espa estas latinida lingvo kun slava ortografio kaj prononco. Ambaŭ devenoj estas hindoeŭropaj.

Mia ĉefa aserto estas, ke ni ĉiuj rigardas kelkajn trajtojn en la espa kiel strangaj aŭ malfacilaj de nia denasklingva perspektivo. Povas esti, ke strangaĵoj estas bagatelaj al francaparolantoj (la franca estas ankaŭ latinida lingvo) aŭ al rusaparolantoj (la prononco en la rusa estas pli malpli la sama, kaj la rusa havas multajn latinidajn pruntovortojn, kiujn oni adaptis al la fonetika sistemo de la rusa sammaniere kiel la espa). Sed al parolantoj de ne-hindoeŭropaj lingvoj la espa ne estas tiom facila, estas pli da strangaĵoj. Ĉi tiam konstante ripeti, kiom facila la espa estas aŭ kiom multe jam "konatajn" vortojn ĝi havas, povas soni ofende, kiel malbona homo mi devas esti, kiam mi ne lernas la espan tiel rapide.

(Parenteze la espa havas siajn proprajn neregulajn trajtojn. Verŝajne ne tiom multe kiel en aliaj lingvoj, sed ili ekzistas.)

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-01 19:02:36

En mia dua mesaĝo mi diris preskaŭ samon, kion diris Claude Piron en sia artikolo, sed mi uzis terminoj sed Zaliznjak.
Al mi estas pli kutime, ke oni nomas "izolita lingvo" lingvo, kiu ne havas parencaj lingvojn, ekz. baska.
Claude Piron nomas "izolita lingvo" linvojn, kiun Zaliznjak nomas "lingvo de ĉina tipo".
Kiam mi spektis en Youtube la lecionon de Zaliznjak pri tipoj de lingvoj, kiam li demandis studentojn nomi ekzemplojn de ĉiu tipo de lingvo, mi volis respondi "Esperanto". Sed Zaliznjak rilatis al Esperanto negative, pri tipo de Esperanta gramatiko estas mia propra opinio.
Fakte, ĉiuj elementoj de Esperanto estas prenita el IE lingvoj, pro ilia nekutima kombinaĵo ke ĝi havas trajtojn de aliaj linvofamilioj.

Reen al la supro