Al la enhavo

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 2019-septembro-24

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-07 08:13:57

Ĉu ni vekiĝos?

Ni ekdormis en unu mondo kaj vekiĝis en alia.

Subite al Disney mankas la magio, Parizo jam ne estas romaneca, Novjorko jam ne kaptas, Granda Muro jam ne estas fortikaĵo kaj Mekko estas malplena.

Manpremoj kaj kisoj iĝis armiloj, samtempe nevizitado de gepatroj kaj amikoj iĝis akto de amo.

Subite vi konscias ke potenco, beleco kaj mono estas senvaloraj kaj kontraŭ ili vi ne povas akiri la oksigenon pri kiu vi batalas

La mondo daŭrigas sian vivon kaj estas bela. Nur la homojn oni enkaĝigis. Mi pensas ke la mondo sendas al ni la mesaĝo:

„Vi ne estas bezonaj. La aero, tero, akvo kaj ĉielo sen vi estas en ĝusta stato. Kiam vi revenos, memoru ke vi estas miaj gastoj kaj ne miaj
regantoj.”


El: fb.com

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 11:06:17

Stanislav Lem:

"Mi ne sciis ke en la mondo estas tiom da idiotoj, ĝis mi ekkonis la interreton"

(pole: "Nie wiedziałem, że na świecie jest tylu idiotów, dopóki nie poznałem internetu")

PS. Tio ne estas aludo kontraŭ iu ajn forumano!

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-09 19:56:49

Paciento, diagnozu vi mem

Vroclavaj sciencistoj de la Pola Centro por Teknologia Disvolviĝo ekkonstruis la aparaton kiu diagnozas malsanojn dum 4 minutoj, same kiel iliajn bakteriajn, viralajn aŭ fungajn buljonojn. La disvolviĝo de la ilo (nomita SensDx) estis finance subtenata de la Eŭropa Politika Kohereco. La kreinto de la projekto estis unu el la polaj teknologoj, Adam Junka.

La aparato havas ankaŭ aliajn funkciojn – helpi kuracistojn eldoni taŭgajn receptojn kaj rekomendojn, kaj malpli ofte preskribi antibiotikojn al pacientoj. La invento estos antaŭe havebla nur al kuracistoj en klinikoj kaj ambulatorioj. Kiel diras la kreinto, ĉi tio helpos kuracistojn koniĝi kun la ilo. Post kelkaj jaroj, tamen, pacientoj povos mem uzi ĝin, kaj la datumoj pri la diagnozo estos telesendotaj al kuracistoj. Tiel, la paciento povos ricevi diagnozon kaj recepton telesende se lia malsano ne bezonas rektan konsulton.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-30 17:49:02

La germana grandhomeco laŭ Himmler (fragmento de lia parolado 4an de Oktobro 1943 en Poznan)

(…)
Estas malbone, se ni direktas niajn senkulpajn korojn kaj animojn, nian bonan naturon, idealismon al fremduloj. SS-homojn devigas unu regulo: devas esti honesta, deca, lojala kaj amika al popolo de nia sango kaj al neniu alia. Ne interesas min tute kia sorto okazos al rusoj aŭ ĉeĥoj. Ni konfiskos de ili ĉion, kio povas riĉigi nian sangon. Se necese, ni forrabos iliajn infanojn kaj edukos kiel niajn. Ĉu aliaj rasoj vivas en abundo, aŭ mortas de malsato, tio gravas al mi nur tiome, kiome ni bezonas ilin kiel sklavojn por nia kulturo. Alikaze tio tute ne interesas min. La fakto ke 10.000 rusaj virinoj mortos pro elĉerpiĝo, fosante tankfosaĵon gravas al mi nur tiome, kiome la konstruado de la fosaĵo por Germanio estos finita.

Se ne estos necesa, ni neniam estos sensentemaj kaj kruelaj. Ĉi tio evidentas. Ni, germanoj, la sola nacio en la mondo montranta bonan koron al bestoj, povas montri bonan koron ankaŭ al ĉi tiuj homaj bestoj. Sed peko kontraŭ nia propra sango estas kompati ilin kaj transdoni al ili la idealojn, rezulte niaj infanoj kaj nepoj trovos en ili pli fortan kontraŭulon.
(...)

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-02 15:39:05

La parolado de Zamenhof en la Unua Kongreso (parto 1-a)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj !

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo «Bulonjo-sur-Maro», kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s.ro la ministro de la Publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sono de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj ; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiuj la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

StefKo (Montri la profilon) 2020-julio-04 09:30:27

Psikologiaj reagoj al Esperanto (el Psikologiaj reagoj al Esperanto de C. Piron)

"
Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne disponas):

Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza, 1975, p. 183).
"

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-02 12:14:31

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 1a)

Multaj junaj, kaj ankaŭ kreskaj homoj rigardante stelplenan ĉielon, ofte konsideras gravajn kosmologiajn problemojn kaj havas la dubojn: Kreinto aŭ Naturo? Al kiu kredi rilate al la ekesto de la Universo kaj pri ĝia naturo: al religio aŭ scienco? Ĵus mi tralegis prilaboraĵon, eseon de usona-izraela fizikisto, Nathan Aviezer: “La kabalo, scienco kaj kreo de la Universo”. Post la tralego mi demandis min: trointerpreto, mistifiko, vero? Fine mi decidis esperantigi partojn de la eseo. Mi esperas ke mi kapablos fari tion.

Mi aldonas ke mi estas nek judo, nek kabalisto.

Mi demandas min (kaj ankaŭ vin): Kiel traktas tiun ĉi temon aliaj aŭtoroj, aliaj religioj?

Jen la publikaĵo.

"
(...)
Kabalo

Ekzistas esploristoj, kiuj pasigis tutajn siajn vivojn por studado de misterojn de la kabalo. Tial estas evidente, ke ĉi tiu eseo ne estos ĝisfunda analizo de la temo. Por niaj celoj sufiĉas koncentriĝi sur kelkaj bazaj ideoj.
(...)

Unu el la bazaj konceptoj de la kabalo estas sefirot. La origino de la termino estas komprenata diversmaniere: la sefirot estas aŭ "sferoj" aŭ sapirim, indikantaj "radion kaj brilon" de la Dio, aŭ mesaprim aludantaj al la dia kosmo "proklamanta" la gloron de la Dio. La esenco de la Dio ne povas esti konata. Ni lernas pri la Dio nur per Liaj manifestiĝoj. Tiuj ĉefaj manifestiĝoj estas la dek sefirot, kiuj reprezentas la emanaĵojn aŭ diajn dimensiojn. La ideo de la esplorado la sefirot-ojn estas enterprenita en "Sefer Jecira" (kabala teksto, probable verkita en la unuaj jarcentoj pK - SK)

La kabala priskribo de la Kreo

La kabalo karakterizas la Dion kiel Ein-Sof ("sen fino"), senliman kaj nekonatan, senfinan sferon. La deko da sefirot estas aranĝo de la Diaj potencoj ene de la Dieco ampleksanta la leĝojn per kiuj la Dio manifestiĝas al ni kaj estas instrumento per kiu la Dio agas sur la Universon. En la komenco, la Universo ne ekzistis. La ekzisto de estaĵo krom la Ein-Sof estis neebla ĉar ĝi estus limigo de Lia infinito. Por ke la Universo povu ekekzisti, estis necese ke la Dio havu cimcum. La cimcum laŭvorte signifas "kuntiriĝon" (…) La Dia retiriĝo ebligis ekkreajn procezojn kaŭzantajn la aperon de aparta ento – la Universon – kiu povus ekzisti kune kun la Ein-Sof. Konsekvenco de la retiriĝo de la Dio estis kreado de spaco, en kiun fluis la radio de la Dia lumo (kaw). La naturo de la lumo kaj la vico de la procezoj asociitaj kun ĝi estas temo de kabala literaturo. Kio gravas por nia diskuto estas efiko de la lumo sur la sefirot-ojn aŭ, pli precize, sur vazojn (kelim) asociitaj kun ĉiu el la deko da sefirot. La vazoj de la unuaj tri sefirot sukcesis kapti la radion de la lumo, kiu fluas en ilin. Tamen, la lumo kiu frapis la sep pli malaltajn sefirot-ojn estis tro forta, kaj iliaj vazoj krevis kaj rompiĝis. Ĉi tiu kabala koncepto estas konata kiel "rompo de la vazoj" (shevirat ha-kelim)
(…)

La scienca priskribo de la Kreo

La branĉo de la scienco, kiu traktas pri la origino de la Universo, estas la kosmologio. En ĉiu epoko kaj kulturo, homoj rigardis la ĉielon, demandante sin: de kie venas la ĉielaj korpoj – la Suno, la Luno kaj la steloj? La kreon estis neeble imagi, ĉar la scienco diris, ke io ne povas kreiĝi el nenio. Tial la sciencistoj agnoskis, ke la mondo estas eterna, tiel lerte evitante demandojn pri ĝia komenco.
"
(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-04 07:17:36

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 2a)

"
La konstato en Bereshit (“Genezo” – SK), ke la Universo estis kreita, fariĝis la areno de konflikto inter la scienco kaj la Torao. Tiel okazis dum multaj jaroj.

Sed la situacio ŝanĝiĝis. En la dudeka jarcento oni vidis nekredeblan eksplodon de scienca scio. Ĉi tiu eksplodo nenie montriĝis pli rapida ol en la kampo de la kosmologio. Astronomoj studis ĉielajn korpojn dum jarmiloj, sed ili koncentriĝis preskaŭ nur al spurado de la stelaj, planedaj kaj kometaj vojoj kaj al determinado de iliaj strukturoj, spektroj kaj aliaj propraĵoj. La origino de la ĉielaj korpoj restis kompleta mistero. La signifa evoluo de la kosmologio dum la lastaj jardekoj permesis al la sciencistoj konstrui por unua fojo koheran historion de la origino de la Universo. Hodiaŭ troa korpo de sciencaj datumoj konfirmas la kosmologian teorion de la Praeksplodo.
(...)

La plej grava aserto de la teorio de la Praeksplodo estas, ke la Universo laŭvorte estis kreita. Indas citi vortojn de iuj el la ĉefaj aŭtoritatoj de la mondo.

La Nobel-premiito Paul Dirac, ĉefa kreinto de la dudeka-jarcenta fiziko, skribas: "Ŝajnas senduba, ke estis certa tempo de la kreo." La gvidanta kosmologo Stephen Hawking notas: "La kreo estas ekster la amplekso de la leĝoj de la fiziko, kiujn ni konas hodiaŭ."

Pri kio pensas kosmologoj uzantaj la esprimon "kreo"? Kio precize estis kreita? La sciencistoj trovis, ke la Universo komenciĝis per subita apero de grandega bulo de lumo konata kiel la "praa bulo de lumo". Tiu "eksplodo de la lumo" estis nomita la "Bigbango" de la brita astrofizikisto Fred Hoyle. La restaĵoj de tiu praa bulo de la lumo unue estis detektitaj en 1965 de du usonaj fizikistoj, Arno Penzias kaj Robert Wilson, kiuj ricevis la Nobel-premion pri la fiziko pro siaj malkovroj.

La kabalo kontraŭ la scienco

Ni resumu nun la tri ĉefajn punktojn de la kabala priskribo de la Kreo:

1. La Universo ekestis per ago de kreo;
2. Dia lumo ludis ŝlosilan rolon en la kreo;
3. Ekzistas tri sendifektaj sefirot kaj sep sefirot rompitaj.

Nia nuna tasko estas rilatigi ĉi tiujn tri punktojn al la scienca teorio de la kreo de la Universo.
"
(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 08:46:39

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 3a)

La unua punkto de la kabala priskribo koncernas eventon – tio estas la Kreo. Koresponde, la kosmologia teorio de la Praeksplodo diras ke la Universo estis vere kreita. Estas preskaŭ neeble hodiaŭ serioze diskuti pri la kosmologio sen akcepti la fundamentan tezon pri la kreo de la Universo.

La dua kaj tria punktoj de la kabala priskribo koncernas entojn – la dian lumon kaj la dek sefirot-ojn. Kiel antaŭe dirite, laŭ la doktrino de la kabalo, ĉiu ento de la supra spirita mondo descendas, prenante konvenan formon, en fizikan sferon de la malsupra mondo. Tio signifas, ke en la malsupra mondo oni povas trovi la fizikajn ekvivalentojn de la dia lumo kaj la dek sefirot-ojn.

La fizika ekvivalento de la Dia lumo el la kabala instruado estas la praa lumo de la Praeksplodo. La norma kosmologia teorio diras, ke tio, kio estis kreita en la komenco de la tempo, estis grandega luma globo, ofte konata kiel Praeksplodo (angle Big Bang – SK) – de tie la nomo de la teorio. Eĉ hodiaŭ, helpe de konvena aparataro, oni povas observi la restaĵojn de ĉi tiu praa lumo jam de la komenco de la tempo.

La problemo kuŝas en la tria punkto de la kabala priskribo de la Kreo. Kio nome povus esti la fizika ekvivalento de la dek sefirot? Ĉar la sefirot-oj ofte estas priskribitaj kiel "dimensioj de Dio", ni proponas fari la spacajn dimensiojn de la Universo en la malsupra mondo, la fizika ekvivalento de la sefirot-oj. Sekve de ĉi tiu sugesto, la tri sendifektaj sefirot respondas al la tri konataj dimensioj de la spaco: oriento–okcidento, nordo–sudo, supro–malsupro.

Ĉi tio kondukas nin al la koro de la problemo: la sumo de la sefirot-oj estas dek. Ĉu eblas en iu senco paroli pri dekdimensia Universo? Kaj kion oni komprenas sub rompitaj sefirot-oj? Ĉu ekzistas tiaĵo kiel rompita dimensio?

Al la supraj demandoj respondas la teorio de kordoj, la moderna scienca priskribo de la universo. Laŭ la teorio de kordoj, la Universo konsistas el dek spacaj dimensioj. Ĉi tiu malkovro fariĝis fonto de grandaj emocioj. La jenaj vortoj aperis sur la kovro de sciencĵurnala numero de: "Teorio de kordoj kaj spactempo kun dek unu dimensioj." La dek unu dimensioj de la spactempo diskutitaj en la kordoteorio konsistas el unu tempa dimensio kaj dek spacaj dimensioj.

Tri el la dek spacaj dimensioj estas la kutimaj dimensioj menciitaj antaŭe (oriento–okcidento, nordo–sudo, supro–malsupro), dum la aliaj sep dimensioj "kolapsis" (en la lingvo de la korda teorio) kaj, sekve, ne estas rekte atingeblaj por niaj sencoj. Pro tio, oni antaŭe pensis, ke ni loĝas en la Universo konsistanta ekskluzive el la tri dimensioj.

(Daŭrigo sekvos)

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-19 18:54:16

"Scienco (kontr)aŭ religio" – eterna demando (parto 4a)

La signifo de ĉi tiuj mirindaj sciencaj asertoj estas, ke ili montras rilatojn inter la scienco (la teorio de kordoj) kaj la kabalo. Ekzistas fizika ekvivalento al la sep detruitaj sefirot-oj de la kabalo en formo de la sep bobenitaj dimensioj postulitaj per la kordoteorio.

Gravito

Por kompreni kial sciencistoj parolas pri dek-dimensia Universo, oni bezonas kompreni la teorion de la gravito. Tra jaroj, ĝi spertis kelkajn gravajn ŝanĝojn, kiujn ni nun priskribos.

1. En 1687 jaro, Isaac Newton ekproponis la unuan teorion de la gravito. En Principia, la plej grava scienca libro kiam ajn verkita, Newton enkondukis la ideon, ke ĉiuj du objektoj en la Universo allogas unu la alian per forto nomata la gravito, kies grando dependas de la distanco inter ili. Ĉi tiu supozo permesis al Newton klarigi la movadon de la planedoj, sed ankaŭ multajn aliajn fenomenojn, kiel tajdoj. La gravito estas unu el la kvar fortoj en la naturo. La aliaj estas la du nukleaj fortoj (agantaj en kerno de atomo) kaj la elektra forto (aŭ pli precize la elektromagneta forto, ĉar elektro kaj magnetismo estas du aspektoj de la sama interago).

2. En 1905, Albert Einstein ekproponis la teorion de la speciala relativeco, establante la rilaton inter maso (m) kaj energio (E) per enkonduko de la fama formulo E = mc^2, kie la litero c signifas la rapidecon de la lumo. La speciala relativeco estis konfirmita nenombreblofoje kaj estas unu el la fundamentaj principoj de la scienco. Ĉiu scienca teorio devas akordi kun la teorio de la speciala relativeco. La teorioj pri la nukleaj kaj elektraj interagoj montriĝis akordaj kun la teorio de la speciala relativeco, sed la Neŭtona teorio de gravito ne kongruis kun la principoj de ĉi tiu teorio. Einstein bezonis dek jarojn por formi novan teorion de la gravito, kiu akordis kun la teorio de la speciala relativeco. En 1916 jaro Einstein publikigis sian teorion pri la gravito, nomitan de li "la teorio de la ĝenerala relativeco" kaj estantan konsideratan de ĉefaj sciencistoj "la plej bela el ĉiuj ekzistantaj fizikaj teorioj."

3. La plej mirinda konkludo el la teorio de Einstein estas, ke la gravito ne estas forto, sed "kurbeco de la spaco". La gravita altiro inter du objektoj ne estas konsekvenco de ilia reciproka altiro – kiel okazas la elektra interago inter du elektraj ŝarĝoj. La gravito funkcias jene: unua objekto "kurbigas" la spacon ĉirkaŭ si, tiel kaŭzante movon de la dua objekto. Ĉar ni ne povas vidi la kurbecon de la spaco, tio aspektas kvazaŭ la du objektoj estas allogataj de forto.

(Daŭrigo sekvos)

Reen al la supro