Al la enhavo

Forumoj ?

de LM59650, 2019-novembro-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2019-novembro-18 12:34:57

Saluton

Lernu.net estas interesa por lerni esperanton, babili pri kelkaj komunaj temoj, pri esperanto, ktp.
Sed ...mi ne lernas esperanton nur por diskuti pri la estonto de la esperanto.
Trovi plu specialigitaj forumoj ŝajnas pli malfacila.
google("esperanto kuirarto forumo") -> nenio
google("scienco forumo fiziko") -> nenio
ktp.
Mi trovas kelkajn interesajn blogojn, sed ne forumojn.
Eble mi ne uzas la ĝustan metodon por serĉi.
Ĉu vi konas aliajn forumojn ?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-18 17:32:32

Provu la apon "Telegram". Estas multe da esperantistaj grupoj ĉi tie. Eble pri fakaĵoj.
Estas ankaŭ sufiĉe da Guglaj grupoj kun esperantistoj, eble vi devus serĉi denove.

Fakte mi ne vere scias.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-21 19:27:44

Se ne ekzistas tiaj forumoj, tio certe povas ŝanĝiĝi. Oni povus krei e-an forumon kun ne-lingvaj kategorioj. Bonegan ideon vi havas.

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-novembro-28 12:20:27

MiMalamasLaAnglan:Oni povus krei e-an forumon kun ne-lingvaj kategorioj.
Pli bona ideo. Gi havu multajn kategoriojn (literaturo, filmo, komiko kaj pli) kaj estu nur por esperanto.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-28 15:43:11

Jen elpensita problemo...
Ĉu iu malpermesas iniciati ajnan deziratan temon ĉi-forume, en jam haveblaj rubrikoj?

LM59650 (Montri la profilon) 2019-novembro-29 09:17:28

Jes, kompreneble, mi povas iniciati diskutiojn ĉi-forume.
Sed ĉe ĝeneralista forumo, estas pli malfacila trovi personojn, kiu interesiĝas pri specialigitaj temoj.
Ekzemplo : mi havas akvariojn, kun fiŝoj. Ĉe specialigita forumo (en francia), mi trovas milojn da anoj interesetaj de tiu temo, kaj preskaŭ du milionojn da mesaĝoj. Tiu forumo havas multajn rubrikojn nur pri tiu temo, oni povas inkludi bildojn en mesaĝoj, ktp.

Eble nur 1 aŭ 2 milionoj da personoj uzas esperanton, tio ne estas komparebla kun la angla, franca, rusa, ktp., sed tio devus esti sufiĉa por fueli kelkajn specialigitajn forumojn, eble pri aliaj temoj.
Do, mi nur estis iom mirigita, ke mi ne trovis pli forumojn en esperanto.

Reen al la supro