Al la enhavo

Esperanto, heroo de la lingva justeco, sed kiel?

de Zam_franca, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:47:37

nornen:
Zam_franca:Mia demando ĉefe estas tio : jen iu juna peruana keĉulingva parolanto kaj same hispanlingvano. Ni diru, ke subite Esperanto iĝas monde ege diskonigita. Kiamaniere tiu evento povus helpi lin lingve? Kial li ne fine forlasos sian amerikan denaskan lingvon?
Nuntage, oni preskaŭ ne trovas unulingvajn majaparolantojn; la plejparto parolas minimume sian denaskan lingvon kaj la hispanan. [...]
Mi scias tion, kaj mi bone diris "same hispanlingvano".
Se nun Esperanto iĝas monde ege diskonigita, kaj se la telefoncentroj ofertus servojn en Esperanto, do tio ja disvastigus Esperanton ĉi tie.
Mi kredas, ke tiu, kiu ne forlasis sian lingvon pro la hispana, ne forlasos ĝin pro Esperanto. Tiu, kiu farlasis sian lingvon pro la hispana, jam perdis ĝin sendepende de ebla alveno de Esperanto.
Mi dubas, ke pro Esperanto mortus niaj lingvoj, ĉar la hispana ne sukcesis dum 500 jaroj de glavo kaj kruco.
Tamen ĉio ĉi estas nur persona konjekto.

La fakto, ke Esperanto aspektas tre eŭropa, eble povos esti problemo en la pra-kolonioj: kial anstataŭigi la lingvon de la eŭropaj konkerantoj per alia eŭropa lingvo.

Certe estas, ke la plejparte eŭropa vortaro de Esperanto helpas lerni ĝin en grandaj partoj de la mondo, ĉar la Hispana kaj la Angla kaj la Franca estas parolataj en multe da pra-kolonioj (nuntempe ekonomiaj kolonioj). Tamen ni ne forgesu, kial tiuj lingvoj estas parolataj en tiom da landoj.
Vi pravas. Ĉu pli bone estus instrui Esperanton antaŭ la eŭropan lingvon (mi parolas ĉefe Latinmerike kaj Afrike)?

Ĉinujo, la plej potenca neeŭropa ŝtato, kaj kiu potenciĝos plu, estus kvazaŭ la juĝa lando pri la demando "Kion ni, la mondo, faru? Ĉu nenio?" se iam iu eŭropa fina venko okazus en Eŭropa Unio. Tial se la Fina Venko okazus monde, ĝi laŭ mi estus legitimita per tiu elekto.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-02 18:38:53

Ĉu pli bone estus instrui Esperanton antaŭ la eŭropan lingvon (mi parolas ĉefe Latinmerike kaj Afrike)?
Mi opinias nee. Kial lerni lingvon nuntempe senutila al la infano? Kion li gajnus lernante ĝin? Ni havas infanmortan proporcion de 27.8, hommortigan proporcion de 26.1, inter la majaa loĝantaro 79% vivas en povreco, el ili 40% en ekstrema povreco. Cetere multe infanoj kiuj ne mortas, kreskas kun cerbaj misformaĝoj pro infana malsato aŭ pro pezmetala venenigo. Mi kredas, ke ĉi tie troviĝas problemoj pri gravaj ol la instruado de artefarita lingvo. Se oni ne scias, kiel satigi siajn infanojn kaj ĉu ili vivos ĝis plenkreskulaĝo, oni ne tiom pensas pri lingva instruado. Nin salutas Maslov.

Tamen, se ekzemple la EU aŭ Ĉinio iam bezonos servojn esperantlingvajn, do tio ja estus kialo kaj kaŭzo.

Oni demandu: Kiel Esperanto povos ebligi aŭ plibonigi la transvivadon?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-02 19:01:13

Maslov?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-02 19:10:53

Vi sendube sufiĉe pravas, sed mi parolis pri kazo de fina venko, en kiu Esperanto estus parolata kaj komprenata de, ni diru, 80% de la adoltoj ĉie, do kiu estus utila. Kompreneble hodiaŭ neniuj mizeregaj infanoj lernu Esperanton antaŭ sian nacian lingvon.

Reen al la supro