Al la enhavo

Ĉu Ludoviko Zamenhofo, krom Esperanto, konis la anglan, francan, germanan, malnovgrekan, hebrean, jidon, latinon, la polan kaj la rusan?

de Jxusteno, 2019-decembro-08

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 14:36:43

Margo David Davidoviĉ (1823-1872) estas svisa instruisto invitita en Rusion specife por instruado de la franca lingvo. Li gvidis respektive la Reformitan Lernejon de Sankta Petro en Sankt-Peterburgo kaj verkis kelkajn klasikajn lernolibrojn pri la studo de la franca lingvo specife por rusoj (la unua el ili, eldonita en 1855, havis 36 eldonojn antaŭ 1909). Ĉi tio efektive estis la alproksimiĝo: ĉiuj lingvoinstruistoj estis invititaj el eksterlando. Do, kiam fine de la 19-a jarcento ondo de studentaj maltrankviloj komenciĝis en Rusio, la Ministerio pri Edukado trovis "malsimetrian respondon" - tiel ke studentoj ne havu tempon por tumultoj, oni decidis pliigi la ŝarĝon kaj aldoni la grekan en la programon. Kaj por rusaj universitatoj, kaj ankaŭ por kelkaj pli altaj institucioj, oni invitis grekojn. Karakterizaĵo de ĉi tiu agado estis, ke la trejnado estis reciproka - la instruistoj lernis la rusan lingvon, kaj la lernantojn - la respondan lingvon. Parenteze, ĉi tio klarigas la absurdon de multaj, kiel la supraj frazoj el la lernolibro de Margo - li simple ne bone sciis la rusan, kaj konstruis ilin laŭ la principo de konsonenco en la franca, por pli bona enmemorigo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-08 15:23:17

El https://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8-a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 15:48:21

sergejm: specife por rusoj
Ĉu Ludoviko Zamenhofo estis ruso? Mi pensis, ke li estis hebreo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 15:49:49

StefKo:El https://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8-a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan.
👍

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 15:52:13

Jxusteno:
sergejm: specife por rusoj
Ĉu Ludoviko Zamenhofo estis ruso? Mi pensis, ke li estis hebreo.
Jes, sed
la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 16:22:29

sergejm:
Jxusteno:
sergejm: specife por rusoj
Ĉu Ludoviko Zamenhofo estis ruso? Mi pensis, ke li estis hebreo.
Jes, sed
la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof
Ĉu ne estus pli ĝuste diri "por la ruslingvanoj"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 18:11:42

Mi prenis rusan tekston el interreto kaj tradukis per Google, poste korektis evidentajn erarojn.
Krom tio, Z mem skribis en la rusa eldono de La Unua Libro: "por rusoj"

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-08 22:00:20

Jxusteno:
sergejm: specife por rusoj
Ĉu Ludoviko Zamenhofo estis ruso? Mi pensis, ke li estis hebreo.
El https://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".
(...)
Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881[10]) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.
Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo – juda hejmlando en Palestino – ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo. Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".

Reen al la supro