Al la enhavo

Kubo

de Hober, 2006-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Gradski (Montri la profilon) 2007-junio-14 16:45:22

Vi pravas Terurĉjo, multaj personoj, nur vidas en la socialisma vivo, malfacilecoj kaj malbonaj aferoj, kial ili ne vidas la publica sano (inter la plej bona de la mondo), la eduko kaj la humanaj rajtoj. Mi ĉiam malfeliĉigas kiam mi vidas la blindeco de la homaro.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-16 20:07:50

Gradski:Vi pravas Terurĉjo, multaj personoj, nur vidas en la socialisma vivo, malfacilecoj kaj malbonaj aferoj, kial ili ne vidas la publica sano (inter la plej bona de la mondo), la eduko kaj la humanaj rajtoj. Mi ĉiam malfeliĉigas kiam mi vidas la blindeco de la homaro.
la humanaj rajtoj al Kubo ?
Ĉu serĉo ?
Ni prenu ekzemplon simplan.
Ĉu vi ekzemple parolas pri la libereco de povi legi libere librojn, gazetojn, al Kubo ?
Vi mem certe scias, ke ne eblas. Ĉu vi volas mensogi al la mondo plena ?
Kiu estas blinda en nia mondo... ?
Kompreneble ne la turistoj de Kubo, kiuj ne vidas eĉ 1 librvendejon al Kubo, ekzemple.
Mi rivenis de Kubo kun la nurpermesita gazeto de Kubo, la gazeto de la Komunista Partio.
Ekzistas 1 versio por plenkreskuloj, kaj 1 por junuloj. Ne pli.
Tamen Kubo, laŭ mi,restas apartan landon por multaliaj kialoj, kaj tre bela kaj interesa.

la celo de mia respondo ne estas malamikeco, nur iom da vero

Manu

Gradski (Montri la profilon) 2007-junio-17 23:02:47

Vidu Manu, mi ne scias kie ni kiam vi vizitis Kubon sed mi certas ke vi scias malmute pri la vereco de Kubo, mi povas diri al vi ke ĉi tie mi povas legi kio mi volas, ekz nuntempe mi surfas multe tra la reto kaj mi legas kio mi volas, neniu en mia universitato diras nenio al mi por eniri al kelkaj paĝo. Pri gazetoj, kial mi aŭ simpla kubano bezonas aliajn, mi kredas en la ĵurnalo de mia lando, kaj mi konfirmas tion tage ĉar mi povas kompari la novaĵoj publikigitaj en "Granma" kaj la novaĵoj en Interreto kaj estas la sama, kompreneble, vi ne povas publikigi 100 paĝoj tage.
Pri tio mi povas diri multe al vi, sed kiam mi ĉagrenas mia esperanto malbonigas multe, pro tio mi daŭros poste ĉar mi havas multajn argumentojn pro montri al vi.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-18 04:55:13

Gradski, stimata, la plej granda parto el ni ĉiuj, esperantaj forumantoj, maldekstremas… eĉ Manu kaj mi kiuj tute malkonsentas kun via vidpunkto. Vi pravas: eble Manu scias malmulte pri Kubo… sed ĉu vi dirus same pri mi, via samlandano? Ĉu vi amegas Kubon? Ankaŭ mi! Vi estas tre juna kaj, kvankam tio, kompreneble, ne estas difekto, vi mankas vivan sperton. Se iu ajn atakus Kubon mi mortus apud vi por defendi ĝin, mi elkore asertas. Bedaŭrinde, nia registaro estas DIKTATURO, ne demokratio, kaj mi neniam politike apogos tian registaron. Demokratio estas kiel ĉi tiu forumo: Vi defendas viajn vidpunktojn kaj ni defendas niajn… Ĉu eblus fari tion ĉe nia lando? Ĉu mi povus libere kontraŭopinii televide, ekzemple? Ĉu mi povus krei partion por kunigi aliajn politikajn samideanojn kaj efektive baloti por havi alian patrian projekton??? Ne respondu al mi, bonvole, mi jam scias la respondon. Respondu al vi mem… Vivu Kubo!

Gradski (Montri la profilon) 2007-junio-18 16:46:18

Saluton Mendacapote: Eble vi pravas pri la temo de mia aĝo (mi pensas ke ne), sed mi havas ion tre klara, ni ne amas Kubon de la sama maniero, vi foriris, kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie, se vi amus Kubon kial mi, vi estus ĉi tie batalanto por nia lando (kompreneble laŭ via opinio de ŝanĝo), ne en alia lando, la batalo estas ĉi tie, en Kubo, kontraŭ la burokrataro, la koruptemo, ktp, sama al nia tuta popolo. Mi estas konvinkita ke Kubo ne estas same kiel 1994 kiam vi foriris, Kubo ŝanĝis multe en ĉiuj flankoj, pri la temo de alian partion tio havas alian klarigo, ne la dekstra klarigo.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-18 18:02:18

Ĉu vere, Gradski? Ĉu vi vere amas Kubon pli ol mi? Ĉu mia amo estas malpli granda ĉar mi foriris??? Ĉu Martí kaj Maceo, ekzemple, neniam vivis fore de Kubo? Kie mortis Félix Varela kaj Francisco Vicente Aguilera? Verdire, frateto, mi preferas pensi ke vi mankas aĝon, ne cerbon. Kubo ne estas nur la insulo… kaj sia kaptita (iuj volonte kiel vi) popolo; Kubo ankaŭ estas ni, la “prodigitaj gefiloj”, kiuj rifuzis apogi la registaron, kiuj libere volis strebi plu. Memoru kion Martí diris: “Mi volos kiam mi mortos/ sen Patrujo, sed sen MASTRO/ havi sur mia tombo/floran bukedon kaj flagon” Unufraze: mi ne volas havi Mastron. Mi ĈIUTAGE babilas interrete kun miaj kubaj familianoj kaj geamikoj, do mi neniam tute “foriris”. Memoru kion Kristo diris: “Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro”. Mia trezoro estas Kubo (blanka, verda, nigra, ruĝa, flava, blua… ne nur ruĝa) kaj tie ĉiam estos mia koro. Fartu bone, samlandano. Vivu Kubo!

manu_fr (Montri la profilon) 2007-junio-18 19:34:39

Mendacapote:Ĉu vere, Gradski? Ĉu vi vere amas Kubon pli ol mi? Ĉu mia amo estas malpli granda ĉar mi foriris??? Ĉu Martí kaj Maceo, ekzemple, neniam vivis fore de Kubo? Kie mortis Félix Varela kaj Francisco Vicente Aguilera? Verdire, frateto, mi preferas pensi ke vi mankas aĝon, ne cerbon. Kubo ne estas nur la insulo… kaj sia kaptita (iuj volonte kiel vi) popolo; Kubo ankaŭ estas ni, la “prodigitaj gefiloj”, kiuj rifuzis apogi la registaron, kiuj libere volis strebi plu. Memoru kion Martí diris: “Mi volos kiam mi mortos/ sen Patrujo, sed sen MASTRO/ havi sur mia tombo/floran bukedon kaj flagon” Unufraze: mi ne volas havi Mastron. Mi ĈIUTAGE babilas interrete kun miaj kubaj familianoj kaj geamikoj, do mi neniam tute “foriris”. Memoru kion Kristo diris: “Kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro”. Mia trezoro estas Kubo (blanka, verda, nigra, ruĝa, flava, blua… ne nur ruĝa) kaj tie ĉiam estos mia koro. Fartu bone, samlandano. Vivu Kubo!
Verdire la trezuro de Kubo ne estas sia regimo politika.
Mi tre sincere pensas, ke la feliĉo de la homoj ne troveblas nek en la lando mem, nek en la vivkondicio, sed en la koro de la homoj mem, ke li nomiĝus Mendacapote aŭ Gradski, de Kubo, aŭ de tutalia lando, ĉu riĉa, ĉu tute malriĉa.
Certe la vivkondicioj al Kubo estas malfacilaj pro diktaturo kaj pro blokuso, kaj pro malrespekto de homaj rajtoj (kiel klarigis Mendacapote, pli bone esti de la bona flanko -politika- al Kubo ! Ĉu ne ?)
Sed, aliflanke, ĉu vi naive pensus, ke ĉiuj la homoj de Francio estas feliĉaj, simple ĉar ekzistas demokration tie ? Ĉu mi mem estas feliĉa ? Vi certe ne havas la respondon, kaj la simpla fakto ke mi estas de Francio, ne sufiĉas al mia feliĉo.
Car tiel ne estas la solvo al la homa feliĉo. Estus tro facila.
La feliĉo estas en ĝermo en la koro de ĉiuj ej la homoj, kiuj vivas nur pensante al fari BONAJN agojn ĉiutage.
Simple.
(Kaj ne estas tiom facila celo, ĉu ne ?)
Kial mi renkontis al Kubo tiel belegan popolon, fieran, amikeman, danseman,..., kaj tiel plu, ...
Jen mia propra vidpunkto : Kubo estas belega lando.
Certe, jes, feliĉo estas ebla al Kubo, mi ne havas dubon pri tio.
Kaj eĉ, kompare, Francio estus preskaŭ morta lando ! Kredu ! Kial ?
Pro egoismo de la homoj, kiuj vivas en Francio...

Tion dirite, por ke ne estus malkomprenemo en mia unua mesaĝo pri Kubo.

Gradski (Montri la profilon) 2007-junio-18 22:26:40

Saluton Mendacapote:

Pri vian unuan dubon, mi pensas ke jes, mi amas Kubon pli ol vi, ĉar nuntempe mi laboras ĉi tie por plibonigi ĝin, ne parolante en alian landon pri kio devas esti la nuna situacio, mi laboras por ŝanĝi ĝin !!! Pri Martí, eble vi memoras kial Martí foriris, memoru ke ne estis libervole, la hispana reĝimo elĵetis lin de nia lando (ĉar li estis batalanto), sed eble vi ankaŭ memoras ke li revenis al Kubo, por batali (same al Maceo kaj aliajn), li mortis ĉi tie, por fari Novan Kubon pli bona, TIO estas amoro al sia lando. mi volas diri ankaŭ al vi, ke adaptanta frazoj je kelkaj situacioj ne signifas ke ili estas absolutaj veroj, sed, se vi volas la frazojn de Marti, mi povas rememorigi unun al vi: "La viro ne devas vidi kie la vivo estas pli bona, devas vidi kie estas la devo" (ĉu vi memoras ĝin? B.v. pardonu mi eon.) Pri alian temon vi diras ke vi amas kubon sendependa de sia reĝimo tiam kial ne la ruĝa kubo? aŭ ĉu vi ne memoras la viva situacio antaŭ la jaro 1990 (tio estis ankaŭ en la Revolucia tempo)kial la personoj ne volis foriri ha! ĉar la vivo estis tre bona, ĉar Fidel kaj "la ruĝa rusio" donis multe al ni, neniu memoras tion, nur pensas en la malsateco de la 90a jardeko, kial neniu vidas la situacio de la publika sano, eble vi scias multe pri tio, demandu al via familio la situacio de la edukado, la revolucio nuntempe pagas al gejunuloj por studi, ne inverse la kuban estron pagas al mi por lerni, por fari mian sonĝon, pro tio mi devas defendi ĝin, pro tio mi devas defendi la revolucio, kaj pro tio mi ne povas konsenti kun vi ke ni amas al Kubo de la sama maniero, nek vi, nek aliajn kiu nur vidas en Kubon malsaneco, malebleco, diktatoro, k.t.p; sed persone mi pensas ke ni ne devas diskuti pri kiu amas pli Kubo, ni devas montri tion!

Amike

rbaby

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-19 01:00:32

Frateto, ĉu vi neniam ekpensis ke eble vi povus amputigi vian dekstran duoncerbon? Kial vi bezonas tiun dividitan cerbon? Ĉu ne sufiĉas nur la maldekstra duoncerbo? Eĉ vian dekstran duonkorpon vi povus ditranĉi el vi por esti tute maldekstra!!! Se okaze vi malkovrus ke ne sencus amputiĝi la duonkorpon aŭ la duoncerbon, bonvole, pensu ke la nacia korpo ne bone funkcias amputiĝinte. Sed vi pravegas: ni nek amas same nek la saman landon. Vi amas tiun duonparalizatan, maltolereman, deprimitan, sangruĝan landon… kaj mi amas tiun eblan, grandan, plurkoloran, viglan, kaj LIBERAN landon. Ni parolas pri malsamaj landoj, do ne sencas diskuti plu.

Martí ankaŭ diris (Manifiesto de Montecristi):
“Desde sus raíces se ha de construir la Patria con formas viables, y de sí propias nacidas, de modo que un gobierno sin realidad ni sanción no la conduzca a las parcialidades o a la tiranía.”

“Ekde ĝiaj radikoj la Patrujo devas esti konstruita kun viglaj fareblaj formoj kaj el ĝi mem naskigitaj, tiamaniere ke neniu registaro sen realeco kaj senpune gvidu ĝin al la fragmenteco aŭ al la tiraneco”.

Ĉu vi spertis la kuban vivon antaŭ 1990? Kiam vi naskiĝis, 1986? Ĉu vi legis pri Mariel? Ĉu tio ne okazis antaŭ 1990? Ĉu ne okazis en 1980? Mi honte konfesos ion: Mi estis tiam nur 12 jaraĝa sed ankaŭ ĵetis ŝtonojn kaj putrajn ovojn al la “perfidaj feĉaj netaŭguloj” kiuj volis foriri el Kubo… Ĉu mi rajtis fari tion? Ĉu iu ajn rajtis? Nur 3 aŭ 4 semajnoj poste unu el miaj plej bonaj amikoj ankaŭ foriris el Kubo… kaj subite mi komprenis mian maljustecon. Mi vidis kiel lia patrino estis batita kaj kraĉita senkompate per iu fidelista bando. Mi ruĝiĝis de honto kaj kolero; tiu virino estis tia dolĉa, bonkora, amikema, kaj solidara ke mi ne povis kompreni kial tiu hordo ekkriis al ŝi “Aĉa putino, malpura hundino, homarekrementino!” Mi estis juna knabo, sed mi ekkomprenis ke se tiu virino ne indis tion, eble multaj el ili ankaŭ ne. Kompreneble, mi nuntempe pensas ke neniu meritis tiun hontindan mistrakton.

Fartu bone.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-junio-19 02:51:46

Mi klarigos al vi ion: Mia patro estas denaske venezuelano kaj pro tio ankaŭ mi estas venezuelano per naskiĝo. Mi transloĝiĝis al Venezuelo dukiale: Unue ĉar mi politike ne konsentis(as) kun la kuba registaro kaj due ĉar mi, leĝe venezuelano, volis koni la landon el mia patra familio. Ankaŭ ĉi tie la nuntempa registaro intencas konstrui socialismon… kaj mi apogas iujn aferojn kaj kontraŭas aliajn. Mi ne estas komunisto, sed sendube maldekstremas: mi emas anarkismo. Mi ĉiam apogos ĉiujn agadojn de socia justeco kaj kontraŭos ĉiujn nedemokratiajn strebojn. Mia patria amo ne dividiĝis sed male multiplikiĝis; mi ne duonamas sed duoblamas ambaŭ landojn.

Reen al la supro