Al la enhavo

Anstataŭado de la radikoj

de flanke, 2020-februaro-02

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2020-februaro-04 12:39:23

flanke:
...
Oni povas esprimi "malmultekosta" per "mal-" anstataŭ nova radiko.Ja "ĉipa" estas pli simpla,sed por la orientanoj,la vortoj kiel "ĉipa" ne estas regula.
Kiel oni diras ĉine "kosta", "multekosta", "malmultekosta" ?
Ĉu tiuj vortoj estas regulaj en ĉina lingvo ?

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-04 13:36:18

LM59650:
flanke:
...
Oni povas esprimi "malmultekosta" per "mal-" anstataŭ nova radiko.Ja "ĉipa" estas pli simpla,sed por la orientanoj,la vortoj kiel "ĉipa" ne estas regula.
Kiel oni diras ĉine "kosta", "multekosta", "malmultekosta" ?
Ĉu tiuj vortoj estas regulaj en ĉina lingvo ?
Mi signifas:Esperante "malmultekosta" povas esti konsistita el pli facilaj "kost-" kaj "mult-",kiuj jam estas el Eŭropaj lingvoj,laŭ la reguloj de Esperanto,anstataŭ nova radiko "ĉip-".

LM59650 (Montri la profilon) 2020-februaro-04 15:32:06

Mi konsentas vin, "malmultekosta" estas logika, kaj facile komprenebla. Mi ankaŭ preferas uzi normajn radikojn.
Sed kiam kombinaĵoj iĝas longaj kaj pezaj, parolantoj spontane serĉas pli facile elparoleblajn solvojn : ekzemple, novaj radikoj.

flanke (Montri la profilon) 2020-februaro-05 01:09:46

LM59650:parolantoj spontane serĉas pli facile elparoleblajn solvojn
Jes,tio estas normala.

Reen al la supro