Al la enhavo

Pri Akuzativo

de saeedborhani, 2020-marto-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

saeedborhani (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:09:47

C^u c^iuj jenaj frazoj estas g^ustaj:

1) Li envias ilin.
2) Li estas enviema je ili.
3) Li estas enviema pri ili.
4) Li estas enviema al ili.
5) Li estas enviema iliN.
6) Lia envio al ili.
7) Lia envio iliN

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-01 11:42:05

Serĉu en tekstaro.com envi\VF
Estas troveblaj 'li envias ilin' kaj 'li evias al ili'.
Ankaŭ troveblas 'envio al ili'

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-09 10:46:37

Nur 5 kaj 7 ŝokas min. Mi opinias, ke uzado de akuzativo kiel komplemento de nomo aŭ adĵektivo (*) povas esti konfuza, do evitindas.

(*) Krom pri mezuro: du metrojn longa.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-10 10:23:54

Saeedborhani

Mi rekomendas, ke vi legas la ĉapitron pri la akuzativo ĉi tie en Lernu.

Ofte oni preferas verbajn esprimojn en Esperanto, do uzu la verbon "envi", pri kies uzo, ĉu akuzativo aŭ iu prepozicio, vi povas legi ekz. en PIV.

saeedborhani (Montri la profilon) 2020-marto-17 18:36:17

sergejm:Serĉu en tekstaro.com envi\VF
Estas troveblaj 'li envias ilin' kaj 'li evias al ili'.
Ankaŭ troveblas 'envio al ili'
Tre dankon!

saeedborhani (Montri la profilon) 2020-marto-17 18:37:05

sergejm:Serĉu en tekstaro.com envi\VF
Estas troveblaj 'li envias ilin' kaj 'li evias al ili'.
Ankaŭ troveblas 'envio al ili'
Tre dankon kara!

Reen al la supro