Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-19 13:13:58

- Kaj eble alvenis tempo, por ke vi elkreski kaj fariĝi serioza, adekvata, plenkreska, respondeca virino?
- Nekredeble, vi sukcesas meti tre multe da aĉaĵoj en unu frazon!

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-19 17:17:15

Rovniy_Sergey:- Kaj eble alvenis tempo, por ke vi elkreski kaj fariĝi serioza, adekvata, plenkreska, respondeca virino?
- Nekredeble, vi sukcesas meti tre multe da aĉaĵoj en unu frazon!
Bonvenon, Sergey!

En unua frazo, laŭ mi, anstataŭ "vi elkreski kaj fariĝi" vi devas uzi frazon "vi elkresku kaj fariĝu" aŭ: "Kaj eble alvenis tempo, por elkreski kaj fariĝi...". Mi devis tralegi ĝin kelkfoje por kompreni la sencon.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-19 19:48:20

Fratino Aljonuŝka venis al Avino Jaga kaj petis kuraci fraton Ivanuŝkon de kaprismo.
- Mi ne povas helpi. Se viro fine iĝis kapro, ĉi tio ne estas kuracebla.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-21 15:25:51

Nuda, por nerekono, devas ŝirmi vizaĝon kaj ne generilojn! (malnova juda ŝerco)

Unu varman someron, meze de arboj, renkontis pastro, pastoro kaj rabeno. Hazarde, apude de la loko estis bela lageto do ĉiuj decidis fari al si malvarmiĝon per bano. Ili ĉirkaŭrigardis atente kaj, ĉar neniu ekzistas, ili senvestiĝis kaj – en la akvon! La bano estis tiel bonega, ke ili plaŭdis kaj plaŭdis kaj ne rimarkis la virinan ekskursantaron alproksimiĝantan al la lageto.

Ili saltis kiel frenezaj kaj komencis ŝirmi sin, reciproke elŝirante de si la vestojn. Estis tro malfrue do la pastro kaj la pastoro kovris siajn generilojn per vestaĵoj kaj la rabeno kovris sian vizaĝon.

La ekskursantaro foriris sufiĉe rapide kaj la tri naĝantoj vestis sin.

La pastro demandas la rabenon:

– Kial vi kovris vian vizaĝon montrante viajn generilojn?

– Nu, mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed en mia komunumo ĉiuj rekonas min per mia vizaĝo – diris la rabeno.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-21 17:52:51

- Mi pruntedonis monon al mia amikino por plastio ...
Sed nun mi ne scias, kiel ŝi aspektas ...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-21 19:07:00

- Ĉu vi pensas, ke estas io manĝebla en ĉi tiu arbaro?
- Jes, ni estas.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-21 19:32:40

- KIEL MI POVAS FARIĜI MIN BELA AŬ KVANKAM SAGA VIRINO?
- POR ESTI BELA, TIO ESTAS SIMPLE, DRINKIGU ĈIUJN. POR ESTI SAGA, TIO ESTAS PLI FACILE, DRINKIĜU MEM.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-21 19:51:55

Mi ĉiam lernas el la eraroj de tiuj, kiuj aŭskultas miajn konsilojn.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-21 20:07:03

Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-21 23:24:53

Rovniy_Sergey:Tage mi volas dormi, kaj nokte manĝi .... Kio okazas al ĉi tiu mondo ???
Tio nomigxas vampirismo.

Reen al la supro