Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-26 16:41:51

Farmisto helpas al animaloj kaj plantoj reproduktiĝi.
Ĉi tio ne estas altruismo, ĉi tio estas farmado.

Svetlana Burlak. Pri deveno de lingvo

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-26 16:56:41

Du lacertoj
Reta rondkapulino [сетчатая круглоголовка, Phrynocephalus reticulatus], se ne volas seksumi, ŝi forkuras aŭ mordas la masklon. Tiel la masklo komprenas ŝin.
Tapira rondkapulino [тапырная круглоголовка, Phrynocephalus helioscopus], se ne volas seksumi, ŝi ne povas agi kiel reta rondkapulino: se ŝi forkuras, la masklo kuras pli rapide, se ŝi mordas, ŝi havas akrajn dentojn kaj difektos la masklon. Do ŝi dubas kiel agi, jen provas forkuri, jen mordi. Tiel la masklo komprenas ŝin.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-26 20:54:30

La dua horo nokte. Drinkejo.
Germana muso elrigardas el la truo, ĝi ĉirkaŭrigardis, kato ne estas, rapidkuras al la verŝotablo, prenas glason da biero, drinkas per unu gluto kaj revenas en la truon.
Franca muso eliras. Ĝi ĉirkaŭrigardas. Estas nenie kato, kaj kuras al la drinktablo, drinkas glason da vino kaj reiras en la truon.
Rusa muso rigardas eksteren. Ĝi ne vidas katon, ĝi kuras al la tablo. Ĝi verŝas al si 100 gramojn da vodko, drinkas, ĉirkaŭrigardas, kato ne estas. Ĝi verŝas ankoraŭ 100 gramojn, drinkas, ĉirkaŭrigardas, kato ne estas. ĝi malplenigas trian glason. Ne estas kato. Post la kvina, ĝi rigardas malantaŭen kolere, ne estas kato. Muso sidiĝas, ekbruligas cigaredon kaj murmuras:
- Nu, ne gravas, diablo, mi atendos.

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-26 22:51:33

Cxu mi komprenas gxuste, ke la rusa muso post kvincent gramoj, atendas la katon, batalonte gxin?

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-27 12:04:51

nornen:Cxu mi komprenas gxuste, ke la rusa muso post kvincent gramoj, atendas la katon, batalonte gxin?
Ĉiu muso post 500 gramoj da vodko, se ĝi transvivos, estos tre kuraĝa. Ĉio dependas de kato, se kato kondutos bone, ili nur parolos kaj eble drinkos kune.
https://www.facebook.com/photo/?fbid=3539760689449...

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-27 14:27:44

Nescio de leĝoj ne liberigas de respondeco. Sed scio - male.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-28 08:22:25

Ĉe vi komenciĝis zebrostrio de malfeliĉoj? Ne maltrankvilu! Ĝi iam finiĝos - vi ja ne estas senmortulo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-28 11:23:50

sergejm:Ĉe vi komenciĝis strio de misfortuno? Ne maltrankvilu! Ĝi iam finiĝos - vi ja ne estas senmortulo.
"strio de misfortuno" - ĉu alilingvuloj komprenas tiun diraĵon? En la pola ĝi ekzistas, en la rusa ankaŭ? Kaj en aliaj lingvoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-28 15:06:20

Kiel franclingvano, mi ne komprenas.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-28 15:28:49

StefKo:
sergejm:Ĉe vi komenciĝis strio de misfortuno? Ne maltrankvilu! Ĝi iam finiĝos - vi ja ne estas senmortulo.
"strio de misfortuno" - ĉu alilingvuloj komprenas tiun diraĵon? En la pola ĝi ekzistas, en la rusa ankaŭ? Kaj en aliaj lingvoj?
Ruse ĉi tio sonas:
У вас началась полоса неудач? Не беспокойтесь! Она когда-нибудь окончится - ведь вы не бессмертны.
Strioj kiel ĉe zebro - la blanka estas bona, la nigra estas malbona.

Reen al la supro