Al la enhavo

Alia vorto por gepatroj

de thyrolf, 2020-junio-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2020-junio-03 09:56:17

mi momente lernas la italan lingvon, en kiu la traduko por "gepatroj" estas "genitori".

Malgraŭ tio, ke en germanaj oreloj la precisa traduko de tiu vorto, "Erzeuger", sonas tute senromantika, oni laŭ mia ideo povus uzi "generintoj" tiucele, kio estas tute laŭfundamente ridulo.gif

la problemo restas, kion nomigi la gepatroj de adoptita gefilo. En la itala oni diras "genitori adottivi", do, adoptivaj generintoj. Tio estas ĝenerale komprenebla, eĉ ne tute precisa nocio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-03 12:09:21

Sed ne gravu la preciza traduko germanen de la vorto "gepatroj", gravu la vorto mem, ĉu ne?

Miapense "gepatroj" ne estas sonaĉa vorto.

"generintoj" estas sinonimo, uzebla miaopinie, tamen mi ne pensas ke ĝi estas pli taŭga ol "gepatroj".

thyrolf (Montri la profilon) 2020-junio-03 16:36:21

Al mi mem ankaŭ plaĉas la vorto "gepatroj", sed multaj volas elimini la diferencon inter viroj kaj inoj , hohoho ...

sergejm (Montri la profilon) 2020-junio-03 18:07:19

Mi ne pensas, ke multaj. Nur ĉi tie estas kelkaj aktivaj uzantoj, kiuj volas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-04 07:43:29

thyrolf:Al mi mem ankaŭ plaĉas la vorto "gepatroj", sed multaj volas elimini la diferencon inter viroj kaj inoj , hohoho ...
Sed ne estas diferenco inter viroj kaj inoj en la vorto "gepatroj". "ge-" : la du seksoj.

"Seksoj", kaj ne "genroj". Tial, konsiderante ke neduumuloj plu estas duumaj biologie, ne ekzistas genraj problemoj.

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-04 11:33:30

Oni bezonas du terminojn.

1) por tiuj homoj kiuj estas en reprodukta rilato al infano
2) por tiuj homoj kiuj prizorgas infanon per nutraĵo, ŝirmo, edukado ks.

Por la unua ni havas la terminon "gepatroj". Se oni devas emfazi, oni ja povas diri "biologikaj gepatroj". Por la dua oni uzas aŭ "socialaj gepatroj" aŭ "prizorgantoj". Ofte temas pri samaj personoj sed ne ĉiam.

Problemojn kaŭzas tio, kiam oni parolas pri gepatroj kaj kelkaj celas la biologikajn sed aliaj celas la socialajn.

StefKo (Montri la profilon) 2020-junio-04 12:00:32

Laŭ vortaro.net:

patro
(...)
2 Tiu viro, rigardata kiel la ĉefo de la familio: (...) (P)patro nia (Dio), kiu estas en la ĉielo.
(...)

Ni konsciu ke vortoj, eĉ esperantaj, ne havas nur unu signifon.

Reen al la supro