Al la enhavo

Parol-arto

de hilelo, 2020-junio-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

hilelo (Montri la profilon) 2020-junio-16 03:54:17

Lasu min prezenti plu

Jen ĵusbakita telegrama grupo kie vi povos priparoli la arton paroli publike, la lerton efike prezenti, estu kiu ajn la maniero, kiel vi nomas ĝin.

Novaj kontribuaĵoj ĉiulunde ridulo.gif

#simplevenu
#forlaflatado

hilelo (Montri la profilon) 2020-junio-16 03:55:06

Ĉu vi prelegas? Kiu estas via plej granda malfacilaĵo?

Metsis (Montri la profilon) 2020-junio-16 08:11:52

La mesaĝo estas kaŝita.

hilelo (Montri la profilon) 2020-junio-22 04:49:36

Kial la nomo de la telegrama grupo pri parol-arto estas ĝuste Lasu min prezenti plu?

La nomo Lasu min prezenti plu estas unuflanke aludo al la verko Lasu min paroli plu kaj aliflanke omaĝo al ties aŭtoro, la karmemora esperantisto Claude Piron, forpasinta en la jaro 2008.

En la kvara ĉapitro de la libro legeblas la jena frazo: Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki.

Kiu deziras komuniki ideon, paroli plu, aŭ prezenti plu, tiu havas ion por diri, ion, kio valoras pli ol silento. Ĉi tie kuŝas la tuta demando pri la timo paroli publike.

Via mesaĝo estu kiel SOS. Se la vivo de via najbaro dependus de vi, certe vi tuj alkurus por helpi, eĉ en profunda nokto, eble por voki aliulojn, sciigi policiston, fajrobrigadon, aŭ eble por deadmoni lin de malsaĝa ago. Nur poste vi konstatus, ke vi eliris kun flikinda piĵamo kaj taŭzegita hararo.

Jen kion diras Chris Anderson, prezidanto de TED TALKS: Mi estas konvinkita pri tio, ke la semado de valora ideo estas la plej impresa ago fare de persono. Tio estas, ĉar en konektita mondo tiu ideo, se bone semita, povas disvastiĝi. La nombro de la personoj, kiujn ĝi povas influi estas senfina, hodiaŭ kaj estontece.

Ĉu ne "pro la nomo de granda ideo", laŭ la vortoj de Zamenhof, homoj "kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn" okaze de la unua UK en 1905?

Partoprenu la grupon!

Reen al la supro