Al la enhavo

Kio bremsas la uzon de Esperanto?

de Meŝig, 2008-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

nigrarozo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-24 15:51:15

Mi estas juna esperantisto (en la senco ke mi uzas la Lingvon Internacian ekde februaro) kaj la sekva estas mia kontribuo al tio ĉi diskuto:

Lastan semajnon mi vizitis Florencon, mirinda urbo, kaj mi troviĝis meze de miloj da turistoj. Paŝante inter ili, inter gentoj de ĉiu ajn raso, koloro, lingvo, mi neniam aŭdis eĉ unu esperantan vorton!
Tio ŝajnis stranga al mi, sed poste pripensante pri tio, eble mi estis tro distrata de la mirindaĵoj de Florenco por pensi pri io alia...eble...

Ĉiuokaze, en nia multkultura kaj multlingva socio pliiĝas pli kaj pli la bezono uzi komunan lingvon. Oni ne povas devigi ĝian studadon, sed la intereso pri ĝi devas esti natura fakto; la pasio pri Esperanto devas kreski spontane...

Se oni pensas ke tia lingvo estis parolata nur de unu persono, kiam nuntempe eksistas nekalkulebla nombro de esperantistoj kiuj ĝin parolas en ĉiuj mondpartoj, laŭ mi ni ne devus multe zorgi: estas nur afero de tempo...

andogigi (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-25 02:45:05

Cetere, oni diros ke mi estas kontraŭusonulo. Sed tamen. Mi opinias ke Usono faras nenion por Esperanto.
Evidente mi ne parolas pri la usonanoj. Mi pensas pri la potencaj firmaoj.
Loĝike, por konservi iliajn povojn, estas preferinda ke nenio ŝanĝas. Kaj ili havas monon, ili do povas bremsi ŝanĝojn.
Politikuloj amas monon.[/quote]La problemo estas ke mia registaro preferas antaŭenigi la anglan lingvon pri egoismaj motivoj. Tio ne helpas mian landon. Kontraŭe, tio kreas problemojn ke ni ne prensas pri. Ekzemple, mi vojaĝas multe pri laboro. Kiam mi iras al fremdaj landoj, mi bezonas tradukiston se mi ne komprenas la lingvon. Ne estas malmultekostas. Cetere, se la tradukisto laboras pri mi kliento kaj li volas aĉeti nenion de mia firmao, li povus eble intence mistraduki. Mi jam vidis ĉi tion. Estas ĉiam plejbona paroli rekte kun la kliento.

ermito (Montri la profilon) 2008-septembro-07 10:43:44

Ĉio dirita ĉi tie veras. Kiel studento mi volas aldoni ankaŭ alian kialon: preskaŭ ĉiuj sciencaj verkoj, en kiu ajn lingvo ili estu skribitaj, estas rapide tradukataj al la angla. Multfoje sufiĉas koni nur la anglan por esti informita pri situacio en tiu aŭ alia scienco.
pace:Mi opinias, ke tio kio bremsas la uzon de Esperanto estas la fakto, ke ĝin oni neniam parolas neatendite surstrate kiel la anglan.
Sed tio foje helpas reklami nian amikemon kaj ekz. la Pasportan Servon: oni povas anticipe trovi amikojn en aliaj landoj kaj veturi al ili gaste. Ni provu ne konkuri kun la angla, sed reklami iom alian varon, pli amikeman kaj bonan.
Ekzemple, kiam turistoj serĉas straton aŭ restoracion kaj demandas ĉu mi parolas la anglan ...mi ĉiam respondas en mia lingvo (la franca) "Ne, mi bedaŭras", kaj tuj demandas al ili ĉu ili parolas Esperanton. Kompreneble, ili nenion respondas kaj mirasdemando.gif sed mi certas, ke ili ne forgesos tiun anekdoton.
rideto.gif Bele. Mi respondas kutime en la angla: "I don't speak English, sorry" rido.gif

Meŝig (Montri la profilon) 2008-septembro-08 00:59:44

Mi dankas vin por viaj respondoj. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-08 15:01:11

ermito:
Ekzemple, kiam turistoj serĉas straton aŭ restoracion kaj demandas ĉu mi parolas la anglan ...mi ĉiam respondas en mia lingvo (la franca) "Ne, mi bedaŭras", kaj tuj demandas al ili ĉu ili parolas Esperanton. Kompreneble, ili nenion respondas kaj mirasdemando.gif sed mi certas, ke ili ne forgesos tiun anekdoton.
rideto.gif Bele. Mi respondas kutime en la angla: "I don't speak English, sorry" rido.gif
Mi loĝas en anglalingva teritorio en Kanado, sed kreskiĝis kiel unulingvulo franca. Tiuj tagoj multaj rubuloj telefonas al mi por aĉetigi al mi multajn aferojn, kiujn mi tute ne bezonas. Uzante la francan, mi al ili diras, ke mi ne parolas la anglan, kaj poste ili kutime al mi demandas, ĉu iu en la domo povus kompreni kaj paroli la anglan. Estas vere amuza taŭge respondi en la franca al ĉiuj iliaj demandoj kaj poste ĝentile elsaluti sen plue aŭdi pri kio ili deziras al mi sendi. Min ili certe opinias stultulo post tia konversacio... Ne malbone, mi kredas! Ili min lasos trankvila la venontan fojon.

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-08 21:18:44

Filu:Tiuj tagoj multaj rubuloj telefonas al mi por aĉetigi al mi multajn aferojn, kiujn mi tute ne bezonas.
Ni estas ĉie rido.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 14:23:30

rubulo:
Filu:Tiuj tagoj multaj rubuloj telefonas al mi por aĉetigi al mi multajn aferojn, kiujn mi tute ne bezonas.
Ni estas ĉie rido.gif
Se almenaŭ ili estis al mi parolantaj Esperanton... Eble mi ĝojus uzi ĝin aliloke ol ĉe komputilo... rideto.gif

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-09 18:45:04

Filu:
Se almenaŭ ili estis al mi parolantaj Esperanton... Eble mi ĝojus uzi ĝin aliloke ol ĉe komputilo... rideto.gif
Estas esperantoparolantoj en Kanado. Ekz. mi memoras pri Normand Fleury.

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 19:57:38

rubulo:Estas esperantoparolantoj en Kanado. Ekz. mi memoras pri Normand Fleury.
Li ne pertelefonvendas ion ajn. Kaj poste li loĝas 5000 kilometrojn for de mia hejmo. Fakte, la plej proksima Esperantisto de mia urbeto verŝajne ne loĝas malpli ol 500 kilometrojn for de ĝi (ĉar estas neniu miaurbe kaj la plej proksima loko enhavanta homojn troviĝas aliflanke de la Sklava Lagego, 600 kilometrojn for per la nura surtera vojo alvenante mian urbon el la Sudo.)

Tamen, vi estas bonvena ĉe mi, se iun tagon vi deziras viziti la kanadnordon (eĉ se vi ankaŭ deziras vendi al mi Esperantumaĵojn.) okulumo.gif

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-10 21:28:05

Filu:
Li ne pertelefonvendas ion ajn. Kaj poste li loĝas 5000 kilometrojn for de mia hejmo. Fakte, la plej proksima Esperantisto de mia urbeto verŝajne ne loĝas malpli ol 500 kilometrojn for de ĝi (ĉar estas neniu miaurbe kaj la plej proksima loko enhavanta homojn troviĝas aliflanke de la Sklava Lagego, 600 kilometrojn for per la nura surtera vojo alvenante mian urbon el la Sudo.)

Tamen, vi estas bonvena ĉe mi, se iun tagon vi deziras viziti la kanadnordon (eĉ se vi ankaŭ deziras vendi al mi Esperantumaĵojn.) okulumo.gif
Ha jes Kanado estas ja vasta lando. En Eŭropo ni kutimas esti rapide ĉe najbaroj. Kaj ĉiu najbaro parolas alian propran lingvon. ridulo.gif

Do ŝajnas, ke vi devos partopreni iun esperantan aranĝon ĉe ni. ridulo.gif

Mi notas vian inviton. Fakte mi kaj mia edzino ege ŝatus viziti Kanadon iam. Sed vi scias...tempo...mono...

Reen al la supro