Al la enhavo

Esperanto Parolmanieroj

de Giachomo, 2020-septembro-16

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Giachomo (Montri la profilon) 2020-septembro-16 10:07:36

La lingvo Esperanto ne havas unu solan korektan parolmanieron, tiel ĝi estas pli facile elparolebla de ĉiuj. Sed, ĉu vi havas iun pliŝatatan prononcon, aŭ prononcon kiun vi taksas "pli-esperanta"?

LM59650 (Montri la profilon) 2020-septembro-16 11:33:05

Mi ne povas elparoli la rulatan "r", do mi elparolas france tiun literon.

insecticida (Montri la profilon) 2020-septembro-18 10:23:13

Miaj plej ŝatataj (kaj kompreneblaj) elparoladoj kaj akĉentoj por paroli Esperanton estas la finna, la hispana, la rusa, la pola kaj la itala (eble ankaŭ la portugala). Tio estas laŭ mi, kompreneble.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-septembro-21 08:22:58

La plej ofta, do naturaspekta maniero paroli estas la centreŭropa. La franca (pariza), brita, japana, ktp. aspektas iom ekzotikaj kaj tuj rekoneblaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-21 17:11:46

Altebrilas:La plej ofta, do naturaspekta maniero paroli estas la centreŭropa. La franca (pariza), brita, japana, ktp. aspektas iom ekzotikaj kaj tuj rekoneblaj.
Miaopinie, ankaŭ la germana estas rekonebla.

Mi trovas, ke hispanlingvanoj parolas tre nature en Esperanto.

Edveno (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 07:17:38

Zam_franca:
Altebrilas:La plej ofta, do naturaspekta maniero paroli estas la centreŭropa. La franca (pariza), brita, japana, ktp. aspektas iom ekzotikaj kaj tuj rekoneblaj.
Miaopinie, ankaŭ la germana estas rekonebla.

Mi trovas, ke hispanlingvanoj parolas tre nature en Esperanto.
Germanoj tuj rekoneblas pro la sama fama ʁ-sono kiel la Francoj. Ankaŭ la emo de ili longiiigi iliiiajn vokaaalojn (ĉar la germana elparolado postulas longan vokalon antaŭ vokalsekvita sola konsonanto) frapas la atenton. Kaj ankaŭ la elparolado de vokalsekvanta R kiel A.

La poloj kaj italoj havas la plej proksiman elparoladon al la teoria de la Fundamento, ĉar Zamenhof estis el Polujo; kaj ĉar li volis ke lia lingvo sonu "bele"; tial "itale", do li bazis la sonaron de la lingvo en kompromizo inter la pola kaj la itala. (Ankaŭ la rumanoj havas belsonan naturan Esperanton, ĉar la sonaro de ilia lingvo estas tre simila al la pola/itala/esperanta)

Hispanaparolantoj kutime ne distingas b kaj v, kaj iuj havas problemojn distingi ĉ kaj ŝ. (Ekzemple: la Kubano kiu kantis "Tiel la Mondo Iras," Julian Angulo, kantante: Jeŋ birino kiu ne sidas, ĉar lavoro ĉiam estas. kaj Iras por mi, iras por bi / Iras por ĉi, iras por li.)

Mi nature ne volas esprimi per paroli pri la akĉentoj de alilandanoj, ke mi kredu havi perfektan elparolon; mi estas el Usono, kaj pli grave ne havas multe da sperto voĉparolante Esperanton. Mia kutima elparolado estas ĉefe mikso el la itala-pola-"neŭtrala" maniero kaj fiinfluoj el miaj aliaj lingvoj; la antaŭpridirita vokallangigemo el la germana, la emo uzi elspiritajn "p t k" el la angla kaj germana, (nun pli malofte) la emo uzi ʁ anstataŭ r el la germana, la emo igi vokalojn ə el la angla (mi ankoraŭ diras iam "Espəranto" ekzemple) ktp.

Reen al la supro