Al la enhavo

Establo de Esperanto-centro en Rumongo (Burundo)

de sendiulo, 2021-aprilo-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sendiulo (Montri la profilon) 2021-aprilo-08 13:28:33

Mi trovis unu artikolon: https://tubaro.aperu.net/v/ytb_PUP_dODY9yE/
En Burundo ekzistas Esperanto-movado, sed malestas Esperanto-centro. Nun jam estas aĉetita tereno en Rumongo por estonta cento, sed por konstrui la ejon, aĉeti por ĝi meblaron, komputilojn, ktp, necesas trovi pliajn 4000 eŭrojn. Temas pri unika ideo, kiu celas ne nur krei ejon por lokaj esperantistoj, sed doni al ili eblecon gajni monon per ĝi por sia agado kaj samtempe helpi al loka komunumo pri edukado kaj klerigado de lokuloj, turismado ktp.
Se interese, mi ĝiris 100eŭrojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-11 17:44:57

http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/3525...

Bone, sed ĉu tio ne estas malnova projekto? La supra blogaĵo estas de 2011!

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-11 17:46:49

Kaj la fejsbukpaĝo de tiu Esperanto-centro ne plu aktivas jam de 2016!

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-11 17:49:19

Atentu: tiu video estas 10-jara. Eble ili bezonas monon, sed ne 4000 eŭroj, aŭ ne por la samaj aferoj.
Estus vere bone havi pli novajn informaĵojn.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 05:45:27

Ĉe jutubo dato la 6-a de aprilo 2021. Nu, jes, mi tralegis komenton ĉe tubaro. Jam la centro estas konstruita.
"el Burundo. Jes, tio estas vera. Burundanoj multe interesiĝas al Esperanto, nun la centro konstruita en Rumonge (Suda parto de la lando) multege helpas nin sed mankas ankoraŭ materialoj por bone funkciigi ĝin. Ni jam starigis infanĝardenon, la infanoj sekvas kursojn laŭ nacia programo pri edukado sed estas kelkaj horoj por Esperantaĵoj! Ni esperas la infanoj kreskos sciante multon pri Esperanto kaj en kelkaj jaroj junuloj esperantistaj estos pli multaj ol hodiaŭ.
Ni planas konstrui aliajn klasĉambrojn ĉar nun estas du, ni havas planon starigi bazan lernejon, mezgradan kaj universitaton. Dank’al viaj kontribuoj tio eblos.
Esperanto ne estas nur por riĉaj landoj, laŭ la statistikoj nia lando ekonomie estas la plej malriĉa. Dankon".

Reen al la supro