Al la enhavo

Kioma elcento de mesaĝoj vi povas legi?

de danielcg, 2008-decembro-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-08 17:55:44

Mi pro nura scivolemo faris kalkulon.

En ĉi tiu momento troviĝas 20029 neesperantlingvaj mesaĝoj en la forumoj de Lernu.

Mi havas la bonŝancon paroli du gravajn plurnaciajn lingvojn, la hispanan (denaske) kaj la anglan. Ŝajnas, do, ke mi estas en privilegiita situacio rilate al internacia komunikado.

Nu, el la mesaĝoj kiujn mi nombris supre, nur 8753 estas verkitaj en iu el la lingvoj kiujn mi kapablas kompreni. Tio signifas, ke 56 % de la mesaĝoj estas nekompreneblaj por mi.

Se mi nur parolus la anglan, mi nur povus kompreni 7548 mesaĝoj. Alivorte, 62 % de la mesaĝoj estus nekompreneblaj por mi.

Ŝajnas, ke finfine la angla lingvo ne estas ĉio, kion vi bezonas por facila komunikado tutmonda.

Amike,

Daniel

Reen al la supro