Al la enhavo

Lanĉo de ŝuoj

de Frankouche, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 94

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-28 19:56:15

Fuzzy:
Sebasities:Tamen, mi ne diras, ke oni ne devas puni lin, sed ke ekzistas pli bonaj alternativoj ol mortigi lin (kaj eĉ ol la malliberejo) : ekzemple, li povas puniĝi pro sia dizertaĵo riparante la homajn kaj materiajn difektojn de la milito (dum kaj post la milito)
Se ne puni fuĝintoj per mortigo, tio permesos al ili savi siajn mizerajn vivojn per dizerto. Do timuloj nepre rifuzos batali, kaj milito estos malgajnita kaj lando estos okupita, multege da homoj pereos. Tial oni kutime tuj mortpafas dizertintojn.
Milito estas tre kruela afero...
Via tono estas iom kruda kaj ŝajnas al mi, ke vi kvazaŭ militas ĉi tie. Sed tamen mi nur povas konsenti kun vi: mortigo de dizertintoj estas plej ofte la sola eblo dum milito, ĉar tiam ĉio estas tiom fuŝa kaj malcerta, ke oni eĉ por la malamikoj ja ne facile povas organizi malliberejojn (alivorte, laboregejojn, ni ne estu konfuzaj: dum milito, malliberuloj laboregas), kaj oni deziras militemigi ĉiujn, interalie per pereigo de dezertintoj.

Triste, sed tiel!

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-28 20:11:35

Filu:Via tono estas iom kruda kaj ŝajnas al mi, ke vi kvazaŭ militas ĉi tie.
Pardonu. Mi tute ne volis ofendi iun ĉi tie (escepte eble la irakanon).
Mi dankos vin, se vi montros al mi, kiujn miajn vortojn vi konsideras kiel krudaj al vi, por mi evitu ilin? Eble per persona mesaĝo, por ne malpurigi la temon.

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-29 00:37:42

Fuzzy:En paca tempo jes; sed milito ŝanĝas ĉion. Perfiduloj kaj timuloj estas kutime mortigendaj en milita tempo.
Kiu decidas tion, verŝajne homo kiel vi. Normala homo ne tute ŝanĝiĝas nur ĉar iuj politikistoj decidis ke nun estu milito.
Fuzzy:Mi entute aprobus kaj subtenus la irakanon se li anstataŭ la ŝulanco prenus grenadĵetilon kaj atakus unu el usonaj tankoj. Kompreneble, verki romanojn "kontraŭokupantajn" kaj lanĉi ŝuojn estas multe pli facile. Hontego.
Se al vi pli plaĉas ĵeti grenadojn ol ĵeti ŝuojn tiam mi ne komprenas kion vi serĉas en ĉi tiu forumo. Eble vi pli bone serĉas forumon kie oni listigas homojn kiujn oni nepre devas mortigi en kazo de nova milito.
Fuzzy:Mi dankos vin, se vi montros al mi, kiujn miajn vortojn vi konsideras kiel krudaj al vi, por mi evitu ilin? Eble per persona mesaĝo, por ne malpurigi la temon.
Mi ne povas imagi kiel pli malpurigi ĉi tiun temon.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-29 09:41:25

Tiu forumo estas por esperantistoj = parolantoj de esperanto, sed ne nur por moraluletoj ktp. Estas mirinde, kiel ofte iuj partoprenantoj parolas al oponantoj ke tiu ĉi forumo "ne estas por vi" ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-29 15:48:54

horsto, ne forpelu min de ĉi tie, bonvolu! Ĉu mi ne rajtas opinii? Se vi ne konsentas kun mi, diskutu. Mi ŝanĝos mian vidpunkton se vi konvinkos min.

Vi ne ŝatas kruelecon de militoj -- ankaŭ mi. Al mi ne plaĉas ĵeti grenadojn. Sed kiam via patrolando estas okupita de malamiko ĉiutage mortiganta viajn samlandanojn, ĵeti ŝuojn anstataŭ batali estas maldigne, ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-29 17:36:28

Fuzzy:horsto, ne forpelu min de ĉi tie, bonvolu! Ĉu mi ne rajtas opinii? Se vi ne konsentas kun mi, diskutu. Mi ŝanĝos mian vidpunkton se vi konvinkos min.
Mi ne volas forpeli vin, mi ankaŭ ne povus tion, mi estas normala uzanto de Lernu. Mi nur ne ŝatas ke homoj tiel volonte transprenas la pensmanieron kiu ebligas ke militoj okazadas.
Fuzzy:Sed kiam via patrolando estas okupita de malamiko ĉiutage mortiganta viajn samlandanojn, ĵeti ŝuojn anstataŭ batali estas maldigne, ĉu ne?
Jes, tio estas ĉiam la scenaro kiun homoj skizas, sed ĉu tiu scenaro vere ekzistas? En ĉi tiu kazo, ĉu la usonano vere senkiale murdas Irakanojn?
Aŭ ĉu ne estas tiel ke ekzistas kelkaj potenculoj kiuj povas profiti de tiu milito. Ĉu ne estas tiel en preskaŭ ĉiu milito? La potenculoj kredigas la normalajn homojn, ke tiu milito nepre necesas, kaj la plimulto bedaŭrinde volonte akceptas tion.
Oni kredigas la usonanojn ke la Irako disvolvas danĝerajn armilojn kaj planas ataki la Usonon. La Irakanojn oni kredigis ke la usonaj diabloj volas detrui la landon kaj murdi la loĝantojn. La normala homo neniam havas ŝancon rimarki ĉu li estas trompita aŭ ne.
Militoj nur eblas ĉar la landanoj fidas sian registaron. Mi pensas ke mi ne estas la sola homo kiu tion ne plu faras. Neniam kredu la regantojn se temas pri mono aŭ milito!
Se ni ĉiuj tion farus tiam ne estus pliaj militoj. Kiel diris John Lennon:
Imagu ke estus milito kaj neniu irus tien.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-decembro-29 17:55:27

La argumentoj de Fuzzy estas laŭ mi tre ŝovinismaj. Lia parolo pri patrolando, herooj ktp estas abominda. En milito heroo eble estus tiu, kiu rifuzas obeii ordonojn. Nur tia persono prenas sur sin respondecon por siaj agoj. La ceteraj nur estas brutoj, kiuj blinde obeas gvidantaron, kiu ofte eĉ ne estas elektita de la propra popolo. Se la ŝuĵetanto anstataŭe ĵetus grenadon li eble mortigus gejunulon kiu tute ne volas ĉeesti en Irako. Nun li direktis sian proteston rekte al ulaĉo, kiu persone respondecas por la milito.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-29 17:58:32

AlfRoland:La argumentoj de Fuzzy estas laŭ mi tre ŝovinismaj. Lia parolo pri patrolando, herooj ktp estas abominda. En milito heroo eble estus tiu, kiu rifuzas obeii ordonojn. Nur tia persono prenas sur sin respondecon por siaj agoj. La ceteraj nur estas brutoj, kiuj blinde obeas gvidantaron, kiu ofte eĉ ne estas elektita de la propra popolo. Se la ŝuĵetanto anstataŭe ĵetus grenadon li eble mortigus gejunulon kiu tute ne volas ĉeesti en Irako. Nun li direktis sian proteston rekte al ulaĉo, kiu persone respondecas por la milito.
Se mia praavo pensus tiel mi nun ne vivus. Same kiel ne vivus multaj aliaj homoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-decembro-29 18:32:30

horsto:
Fuzzy:Sed kiam via patrolando estas okupita de malamiko ĉiutage mortiganta viajn samlandanojn, ĵeti ŝuojn anstataŭ batali estas maldigne, ĉu ne?
Jes, tio estas ĉiam la scenaro kiun homoj skizas, sed ĉu tiu scenaro vere ekzistas? En ĉi tiu kazo, ĉu la usonano vere senkiale murdas Irakanojn?
Ĉu vi havas alian informon? Pro kia kialo mortis tiuj homoj?http://en.wikipedia.org/wiki/Casualties_of_the_I...
horsto:
Aŭ ĉu ne estas tiel ke ekzistas kelkaj potenculoj kiuj povas profiti de tiu milito. Ĉu ne estas tiel en preskaŭ ĉiu milito? La potenculoj kredigas la normalajn homojn, ke tiu milito nepre necesas, kaj la plimulto bedaŭrinde volonte akceptas tion.
Oni kredigas la usonanojn ke la Irako disvolvas danĝerajn armilojn kaj planas ataki la Usonon.
Tute konsentas
horsto:
La Irakanojn oni kredigis ke la usonaj diabloj volas detrui la landon kaj murdi la loĝantojn.
Tute malkonsentas -- ĉu la vero ne estis ĝuste tia?
Vi rezonas tre teorie kaj tial egaligas la agresanton kaj lian viktimon.
horsto:
La normala homo neniam havas ŝancon rimarki ĉu li estas trompita aŭ ne.
Militoj nur eblas ĉar la landanoj fidas sian registaron. Mi pensas ke mi ne estas la sola homo kiu tion ne plu faras. Neniam kredu la regantojn se temas pri mono aŭ milito!
Kredu -- ne kredu... La kugloj kaj bomboj estas tute realaj sendepende de ies kredo.
horsto:
Se ni ĉiuj tion farus tiam ne estus pliaj militoj. Kiel diris John Lennon:
Imagu ke estus milito kaj neniu irus tien.
La irakanoj procedis ĝuste tiel. Sed la usonanoj ja "iris tien". Do ĉu vi pensas ke la irakanoj estas feliĉaj nun pro sia dizerto? Eble pro tio ili ĵetas ŝuojn kun senforta kaj mizera kolero.

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-29 18:38:36

horsto:
Militoj nur eblas ĉar la landanoj fidas sian registaron. Mi pensas ke mi ne estas la sola homo kiu tion ne plu faras. Neniam kredu la regantojn se temas pri mono aŭ milito!
Se ni ĉiuj tion farus tiam ne estus pliaj militoj. Kiel diris John Lennon:
Imagu ke estus milito kaj neniu irus tien.
Oraj vortoj! Mi plene konsentas kun vi. Prudenta homo unue cerbumas kaj nur poste eble plenumos ordonon, kiu ŝajnas al li stranga. Batali sovaĝe kontraŭ alveninta malamiko estas ja heroeco el armea vidpunkto, sed stulteco el vidpunkto de normala homo.

Reen al la supro