Al la enhavo

"Griepe", Kion ĝi signifas?

de 黄鸡蛋, 2009-januaro-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-28 03:26:48

Fakte, mi volus scii tion, de kie devenas la nomo "Gundam Griepe". Ĉu ĝi estas de ia ĝermana lingvo?

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-28 04:45:16

Mi serĉis ĵus rete. Ĉina retpaĝo en vikipedio pri "Gundam" : http://zh.wikipedia.org/wiki/GUNDAM%E7%B3%BB%E5%... Esperante ne ekzistas, vi povas aldoni esperantan retpaĝon pri tiu "Gundam" en vikipedio se vi interesas pri tio. Mi - ne. Gundam estas japana vorto (ガンダム) kaj estas ia granda enterpreno de animeo.
"Griepe" ŝajne ne estas vorto de okcidentaj lingvoj, nur ia similaĵo al okcidentaj vortoj, ĉar mi trovis nenion certan pri ĝi per reta serĉilo. "Gundam Griepe" estas nomo de maŝino-roboto el animeo, mi legis pri ĝi ĉi tie angle: http://mahq.net/mecha/gundam/g-unit/oz-19mas'x.htm

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-29 02:55:42

rosto:Mi serĉis ĵus rete. Ĉina retpaĝo en vikipedio pri "Gundam" : http://zh.wikipedia.org/wiki/GUNDAM%E7%B3%BB%E5%... Esperante ne ekzistas, vi povas aldoni esperantan retpaĝon pri tiu "Gundam" en vikipedio se vi interesas pri tio. Mi - ne. Gundam estas japana vorto (ガンダム) kaj estas ia granda enterpreno de animeo.
"Griepe" ŝajne ne estas vorto de okcidentaj lingvoj, nur ia similaĵo al okcidentaj vortoj, ĉar mi trovis nenion certan pri ĝi per reta serĉilo. "Gundam Griepe" estas nomo de maŝino-roboto el animeo, mi legis pri ĝi ĉi tie angle: http://mahq.net/mecha/gundam/g-unit/oz-19mas'x.htm
Fakte, mi ne pensas ke serĉi rete helpus, ĉar mi jam serĉis iam, sed ne trovis la devenon de "griepe".

Kiam mi serĉis rete per "griepe", mi trovis ke estas tia afero en Germanio: Verteilung des Namens "Griepe" in Deutschland, kvankam mi ne scias pri kio estas la retpaĝo ĉar mi ne parolas la germanan. Tamen mi pensas "Griepe" devenas de ia ĝermana lingvo. Laŭ ĝia japana nomo, ĝi elparoliĝas kiel "gri-p"(kun longa i).

Ĉiukaze, dankon. sal.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-29 03:49:05

Ankaŭ mi ne scias germanan lingvon. Laŭ lernua vortaro germane "verteilen"=distribui kaj "Name"=nomo. "Verteilung des Namens "Griepe" in Deutschland" signifas "distribuo de la nomo "Griepe" in Germanio". (ŝajne temas pri familia nomo)

Mi tiel scias, ke en Ĉinio ĉiuj nomoj signifas ion. Tio okazas tiel ĉar ĉiuj silaboj en la lingvo signifas ion. Sed germana nomo "Griepe" versĉajne estas nuntempe nur kunmetaĵo de literoj. Mi dubas, ke tiuj "gundamaj" kreintoj aldonis iun sencon al la nomo.

mastro Jano (Montri la profilon) 2009-januaro-29 09:42:03

rosto:Ankaŭ mi ne scias germanan lingvon. Laŭ lernua vortaro germane "verteilen"=distribui kaj "Name"=nomo. "Verteilung des Namens "Griepe" in Deutschland" signifas "distribuo de la nomo "Griepe" in Germanio". (ŝajne temas pri familia nomo)

Mi tiel scias, ke en Ĉinio ĉiuj nomoj signifas ion. Tio okazas tiel ĉar ĉiuj silaboj en la lingvo signifas ion. Sed germana nomo "Griepe" versĉajne estas nuntempe nur kunmetaĵo de literoj. Mi dubas, ke tiuj "gundamaj" kreintoj aldonis iun sencon al la nomo.
Ankau mi ne scias bone germane, sed mi scias, ke la familiaj nomoj povas iom malsimili de la normalaj vortoj, kiel ankau en la hungara mia nomo similas al vorto kis - malgranda, sed estas Kiss. Griepe verŝajne estas familia nomo kaj similas al du vortoj griebe - grivo kaj grippe - gripo.
La frazo lau mi signifas Distribuiĝo de nomo Griepe en Germanujo.

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-29 20:20:47

Vi pravas rilate al la germana frazo. La retpaĝo montras la distribuon de la namo en Germanujo, estas entute nur 26 homoj.
Vi ankaŭ pravas pri tio, ke ne ĉiu germana havas signifon. Mi provis trovi ĝin en la germana vikipedio kaj trovis Griepen.
Griepen estas ilo por preni aĵojn, oni ĉiam uzas du de ili, vidu la foton.
La vorto devenas el la Platgermana lingvo, kiu estas dialekto de la germana lingvo. Ĝi signifas preni aŭ kapti per la manoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-30 01:11:33

Dankon al ĉiuj.
Nun mi divenas ke la nomo de tiu batal-maŝino eble estas mallongigo... lango.gif

Reen al la supro