Al la enhavo

malgranda kaj eta

de crescence, 2009-marto-21

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-21 09:29:16

Saluton,

Ĉu estas diferenco inter la vortoj "malgranda" kaj "eta" ? Ĉu oni povas ilin interŝanĝi ?

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-21 10:30:36

crescence:Saluton,

Ĉu estas diferenco inter la vortoj "malgranda" kaj "eta" ? Ĉu oni povas ilin interŝanĝi ?
Saluton crescence,

mi opinias, ke "malgranda" signifas korpan, materian malgrandecon, sed "eta" malgrandan, malintensan aferon aŭ minjonigon.

Amike
Klaus-Peter

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-21 11:05:50

Dankon, Klaus-Peter,

Mi ne komprenas la subtilon, la nuancon inter la du vortoj, kion vi provas krarigi al mi.

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-21 11:39:25

crescence:Saluton,

Ĉu estas diferenco inter la vortoj "malgranda" kaj "eta" ? Ĉu oni povas ilin interŝanĝi ?
Kutime ili estas interŝanĝeblaj, sed ili havas diferencajn nuancojn.

Malgranda estas ĉefe por fizika grandeco, sed ĝi povas ankaŭ rilati al kvalito aŭ boneco. Ekzemple malgranda viro povas esti kaj fizike malgranda kaj iom aĉa viro, malgranda en boneco, laŭ la kunteksto.

Eta devenas el la sufiko et kiu povas malgrandigi en grandeco sed ankaŭ en intenseco. Estas ekzemplo en Reta Vortaro eta pluvo kiu signifas "malintensa pluvo", ne tion ke la pluveroj mem estas malgrandaj.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-21 12:15:14

Dankon pro viaj klarigoj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-22 03:43:00

Oni ankaŭ povas uzi "eta", se oni volas uzi pli mallongan vorton: "Le petit prince" ekzemple estas "La eta regido".

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 05:31:29

Malgranda signifas la malon de granda, kiu signifas la malon de eta... Tio estas ke ili havas strikte saman sencon sed unu devenas de mala adjektivo kaj alia estas sufikso samsignifa...

Vidu mem:

malgranda = eta
malgrandeta = eteta = etmalgranda
granda = maleta = ega
egeta = maleteta
etgranda = grandeta
maletgranda = grandega
eggranda = maletmalgranda

Kaj tiel plu infinite...

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 06:42:23

Saluton!

jchthys:Oni ankaŭ povas uzi "eta", se oni volas uzi pli mallongan vorton: "Le petit prince" ekzemple estas "La eta regido".
Ĝi devus esti reĝido, sed la fama verko de Antoine DE SAINT-EXUPÉRY fakte titoloĝis La Eta Princo.

Evidente oni preferis eta al la pli "peza" malgranda.

Kaj en la franca prince uziĝas ne nur por reĝido, sed ankaŭ por princo, do altranga nobelo, kiu regas kiel suvereno en sia propra teritorio.

(En Eŭropo la ŝtatoj Monako kaj Liĥtenŝtejno estas princlandoj.)

Ĉar la ĉefrolulo de la libro fakte ne estas reĝido (kiel en multaj fabeloj), la vorto princo ja estas ĝusta elfrancigo.

Nek reĝide nek prince,
Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:15:49

Mi ne povas bone paroli la francan, sed ĉu "eta" ne estas kiel "peu" kaj "malgranda" kiel "petit"?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 12:40:24

Saluton!

darkweasel:Mi ne povas bone paroli la francan, sed ĉu "eta" ne estas kiel "peu" kaj "malgranda" kiel "petit"?
Se mia memoro ne tute trompas min kaj mia vortaro franca-germana almenaŭ iomete ( okulumo.gif ) fidindas, peu estas adverbo, kiu pli-malpli tradukeblas per iom(ete) [da].

Kolonjano

Reen al la supro