Al la enhavo

povi kaj ebli

de crescence, 2009-marto-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-30 13:51:09

crescence:Mi komprenas tiel :
1. "ebli" koncernas fakton. Fakto ne povas fari ion.
2. "povi" koncernas homon.
Vi preskaŭ pravas! Mi bedaŭras skribi fakto anstataŭ diraĵo aŭ propono - mi redaktis mian mesaĝon. Kompreneble, propono aŭ diraĵo ne povas fari ion ajn.

Kiel Tommjames diris, povi estas uzata kun io ajn kiu kapablas je io, ekzemple certe homo, sed ankaŭ alia aganto, aŭ eĉ abstrakta ideo, kiu povas esti vera.

Meŝig (Montri la profilon) 2009-marto-30 16:48:25

Ĉu iu povus tie tajpi la difinojn skribitajn en la Plena ilustrita Vortaro ?

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-30 17:32:15

Do, eblas iri sur la lunon, sed bedaŭrinde mi ne povas, ĉar mi ne havas sufiĉan monon !

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-30 18:00:18

crescence:Do, eblas iri sur la lunon, sed bedaŭrinde mi ne povas, ĉar mi ne havas sufiĉan monon !
Trafe!

russ (Montri la profilon) 2009-marto-31 11:35:05

Eble pli utilas kompreni la sencon rilate al la subjekto de la frazo:

"Mi povas fari ion" - tio implicas ke (se io okazos) MI (la subjekto de "povas") faros ĝin. Kun "povi", la subjekto de la verbo estas aktiva aganto. La subjekto kaŭzas la agon (se la ago okazos).

Mi povas iri al la luno.
Vi povas legi Esperanton.
La knabo povas kuri.
Ĉiukaze, la subjekto (mi, vi, la knabo) estas la aganto (se la ago efektive okazos).

"Io eblas" - tio implicas ke (se io okazos) io alia (ne la subjekto de "eblas") faros ĝin. La subjekto mem simple okazas, ĝi ne kaŭzas la agon. Kun "ebli", la subjekto de la verbo estas ago mem.

Paco eblas.
Trinki sukon eblas.
Pli da parolado eblas.
Ĉiuokaze, la subjekto (paco, trinki sukon, pli da parolado) ne agas. La subjekto estas la ago mem.

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 17:57:27

Meŝig:Ĉu iu povus tie tajpi la difinojn skribitajn en la Plena ilustrita Vortaro ?
-ebl aperas en PIV nur kiel sufikso:
PIV. Kvara eldono. 1994. paĝo 213:
Suf. signifanta, ke io povas esti farata (=taŭga por esti -ata):
manĝebla kreskaĵo(Z), trinkebla akvo, rompebla vitro(Z), fleksebla ŝtalo(Z), forĝebla fero(Z); evitebla peko(X); ne kaŝebla amo(Z); ne kredebla historio(Z); neevitebla malbono(Z); nekomprenebla parolo(Z); depost tempo memorebla(Z); ĉesigebla disputo; travidebla vitro(Z); skribi nelegeble(Z); kompreneble, ke mi lin amas!(Z); mi kredeble ne povos veni(Z); tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj(Z); nek transnaĝeble, nek transireble(Z); nevenkebleco ktp.

Rim. La pasiva senco de ebl estas tiel forta, ke ĝi iafoje atribuas tiun sencon eĉ al verboj netransitivaj:
mi komencos rompadi vian koron, se al prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla(Z); irebla, nerevenebla vojo(X); ŝia penegado per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson(Z).

Temas cetere nur pri verboj, kiujn povas sekvi n-komplemento (iri vojon, povi komprenon ktp); aliokaze, oni devas transitivigi ilin per ig:
nebruligebla materialo, faligebla apogo ktp.
Kaj pli antaŭen oni trovas tion ĉi:
PIV. Kvara eldono. 1994. paĝo 213:II. eble estas 1 Povas esti: estas eble, ke li venos; ne eble, ke li uzis tian fivorton; li ĵus mortis. ― Ĉu eble? 2 Estas ebligite : fine estas eble, ke mi ripozu; ne estis eble al mi alveni ĝustatempe.
El tio oni deduktas, ke eblasestas eblepovas esti.

wildweathel (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 16:18:50

Eblas, mi povi klarigi per iu ekzemplo.

Jen Marko. Jen ŝtono.

Marko vidas la ŝtonon. Marko povas vidi la ŝtonon. Kial?

La ŝtono ne kaŝitas. Ekzistas lumo. Nenio kovras la ŝtonon. Mallonge, la ŝtono videblas. La ŝtono videblas ĉar ekzistas aŭ povas ekzisti iu kiu povas vidi la ŝtonon.

Marko povas vidi ĉar li havas okulojn sanajn kaj okulnervojn sanajn kaj cerbon sanan. Lia vido funcias. Li povas vidi.

Marko povas vidi kaj la ŝtono videblas. Do, Marko povas vidi la ŝtonon.

Ĉu la ŝtono povas vidi? Ne. La ŝtonon ne havas okulojn aŭ alian vidilon. Ĝi ne vidas ion ajn.

La ŝtono videblas, sed ĝi ne povas vidi.

Jen la malsamo inter "eblas" kaj "povas."

crescence:Do, eblas iri sur la lunon, sed bedaŭrinde mi ne povas, ĉar mi ne havas sufiĉan monon !
Ebas ke (iu) iras sur la lunon.
Eble (iu) iras sur la lunon.
Povas (iu) iri sur la lunon.

Sed ne povas diri "la luno irebla," kaj mi ne ŝatas "eblas iri." Jes, mi komprenas, sed ĝi ne sonas bela al mi.

Kial? "Iri" ne transitivas. Iu ne povas diri "iri ion," do iu ne povas diri "io ireblas" aŭ "io eblas iri".

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-aprilo-21 16:37:16

tommjames:
Ĉu "ebli" povas signifi "havi eblecon"...
Atentu, "havi eblecon" estas erara, oni devas diri "havi eblon":

http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/demandoj/o...

Reen al la supro