Al la enhavo

centjara

de Alexrb, 2009-junio-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Alexrb (Montri la profilon) 2009-junio-04 16:11:44

Hodiaŭ, la 4an de Junio 2009, la Esperantista grupo de Gijon (Asturio-Hispano), ASTURA ESPERANTA ASOCIO, fariĝas centjara. Ja, ĝi estis fondita ĝuste antaŭ unu jarcento.Ĝi estis la unua esperantista rondo en nia urbo kaj en la Asturia regiono. Poste aperis aliaj E-grupoj tiel en la urbo de Gijón mem kiel en aliaj lokoj de la sama regiono. Iuj el tiuj grupoj malaperis kaj aliaj estis refonditaj, sed en nia urbo neniam mankis esperantista tradicio kaj aktivado laŭlonge de tiu jarcento, spite al ĉiutipaj malfacilaĵoj kaj la indiferento de socio kiu ne konscias pri la lingva problemo kaj ne estimas la utilon de la solvo proponita de L.L.Zamenhof.
Kadre de la celebrado de nia centjariĝo, la sekva numero de "HELECO", la presorgano de nia Asocio, kiun ni estas preparante, prirakontos la historion de ASTURA ESPERANTA ASOCIO kaj ĝenerale de la esperantismo en nia urbo kaj nia regiono laŭlonge de tiu jarcento. La revuo estos publikigita en nia interreta paĝo: http://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/
Kie estas jam la antaŭaj numeroj, kune kun aliaj materialoj.
Okaze de sia Centjaro, ASTURA ESPERANTA ASOCIO sendas fratecan saluton al ĉiuj geesperantistoj en la mondo, kiuj agadas, en la simile malfacilaj cirkonstancoj, favore al la nobla idealo de la intergenta paco kaj la homa interkompreno.
Ni instigas nian diligentan kolegaron, ke ili.
En la laboro paca ne laciĝu
ĝis la bela sonĝo de l´ homaro
por eterna ben´ efektiviĝu.

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-04 16:41:46

Mi tutkore gratulas vin. (Sed via retejo ŝajnas ne funkcii nun)

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-04 20:04:08

Mi ankaŭ sendas fratecajn salutojn!
Ŝajne la servilo ne plu laboras pro la multaj Esperantistoj, kiuj nun volas viziti la paĝaron. okulumo.gif

Dozorca (Montri la profilon) 2009-junio-05 10:11:51

Bela jubileo,mi gratulas al Vi sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-junio-05 16:06:43

Gratulon!

Reen al la supro