Al la enhavo

Multlingva broŝuro proponas malkovri Esperanton

de jchthys, 2009-junio-26

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-26 17:09:27

El Libera Folio:
Libera Folio:Sub gvido de Hokan Lundberg, per interreta kunlaboro, estis kreita kolora 24-paĝa broŝuro kun informoj kaj personaj rakontoj pri Esperanto. Kadre de E@I kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj esperantistoj el multaj landoj kunlaboris por kunmeti la informilon. La grafikan formon aranĝis la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček. Nun ĉiuj dezirantoj povas pere de la reto partopreni la tradukadon de la teksto. Poste estos kreitaj printeblaj versioj en diversaj lingvoj. Hokan Lundberg proponas, ke aktivuloj dum speciale elektitaj tagoj disdonadu la broŝurojn samtempe en diversaj landoj. En artikolo verkita por Libera Folio li rakontas pri la projekto.
Ĉiuj kiuj volas traduki la broŝurtekstojn estas tre bonvenaj uzi la tradukejon de E@I. Klarigoj kiel uzi ĝin troviĝas ĉe la projekta paĝo.

Reen al la supro