Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-11 21:20:36

Profesoro demandas studentojn: "Kion signifas frazo 'Birdoj hodiaŭ flugas malalte'?"
Studentoj montras nivelon de kapo.
Profesoro respondas: "Birdoj figas malalte, se ili flugas pli malalte ol ni".
S: "?"
P: "Ni estas en la deka etaĝo. Rigardu tra la fenestro kaj vidu birdoj pli malalte".

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-24 17:59:23

Ŝafiston oni demandas: "Kiel vi nombras viajn ŝafojn? Ja ili ĉiam moviĝas, kaj estas malfacile defini ĉu iu kapo jam estas nombrita aŭ ne."
"Mi neniam nombras kapojn, mi nombras piedojn kaj poste dividas je 4."

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-15 18:53:03

Hipokrita rabeno (malnova juda anekdoto)

Unu juda komuno decidis premii sian rabenon pro 25 jaroj de lia laboro. Premio estis la ekskurso al Havajo. Ĉefo de la sinagogo elpensis ke estos agrable luigi por la rabeno unu knabinon por la akompano dum lia ferio.
Kiam la rabeno eniris sian hotelan ĉambron, ekvidis la nudan knabinon kuŝantan sur la lito. Li tuj pretendis klarigon pri ŝia ĉeesto, kaj ŝi rakontis ĉion. La rabeno prenis telefonan aŭskultilon kej telefonas al la ĉefo de la sinagogo.
– Kia estas via respekto!? Kiel vi aŭdacis fari tion!? Kiele mi estas la rabeno, vi devas respekti min! Mi estas furia kontraŭ vi!
Kiam li tiel kriegis, la knabino leviĝis kaj komencis vesti sin. La rabeno paŭzigis la interparolon kaj diras al la knabino:
– Kaj vi kien? Ĉu mi koleras kontraŭ vi?

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-23 06:45:09

He, tiuj pigraj edzoj!

Edzo ludas sur komputilo… Li aŭdas krion de sia edzino:
– Vi ne havas ion por fari!?
Li malŝaltas la komputilon, prenas gazeton…, aŭdas:
– Vi ne interesiĝas pri hejmaj aferoj!?
Li prenas polvosuĉilon kaj komencas kunmeti ĝin…, aŭdas:
– Vi ne vidas ke ĝuste daŭras mia filmserio!?
Li aliras kuirejon kaj komencas lavi manĝilaron…, aŭdas:
– Ĉu vi ne vidas ke tie estas tro malmulte loko por du personoj!?
Li vestas sin, silente eliras el la domo, sidas sur benko antaŭ domo kaj ŝakludas kun najbaro… La fenestro de lia loĝejo ovratas, la edzino eksterniĝas kaj blekas:
– Andreo! Kion vi faras!? Ĉu vi pensas ke en hejmo mankas laboro!?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-08 09:14:23

externalImage.png

1981
1. La angla princo edziĝis.
2. Liverpool venkis Ligon de Ĉampionoj.
3. Oni pafis en Papon.

2005
1. La angla princo edziĝis.
2. Liverpool venkis Ligon de Ĉampionoj.
3. Papo mortis.

2018
1. La angla princo edziĝas.
2. Liverpool estas en la finalo de Ligo de Ĉampionoj.
3. IU, avertu Papon!!!

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-26 19:33:26

hodiaŭ oni decidas, ĉu Papo vivos aŭ ne

StefKo (Montri la profilon) 2018-majo-31 11:14:36

Vera melamed (instruisto en ĥedero – religia juda lernejo) – malnova juda anekdoto

Melamed reb Cajnvel ricevis leteron de sia filo.
– Kion skribis nia Avramek? – demandas la edzino.
Oj ve! Oj ve! Lia bopatrino, ĉielfeliĉa, mortis. Lia edzino rompis la gambon. Lia filo grave malsanas. Lia domo ruiniĝas. Kuirejo malplena… sed la letero skribita en la belega hebrea. La koro ĝojas al mi kiam mi legas ĝin!

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-12 15:25:54

Ne instruu judon kiel fari financajn interesojn! (malnova juda anekdoto)

Italio. Sur trotuaro en unu urbo sidas du almozuloj. Unu tenas krucon, dua – sespintan stelon. Antaŭ ambaŭ – ĉapeloj por mondonoj. Homoj trapasas, longe rigardas tiun kun stelo kaj… enĵetas monojn en ĉapelon de tiu kun kruco…
Trapasas ia monaĥo kaj diras al tiu kun stelo de Davido:
– Konsciu ke tie estas kristana lando do vi ne akiros almozon!
La almozulo alparolas la duan:
– Rimarku, Jakov, kiu provas instrui nin kiel fari financajn interesojn…

sergejm (Montri la profilon) 2018-junio-13 07:15:21

Kio estas morta akvo? Tio estas viva akvo, kiu mortis.

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-13 15:28:14

sergejm:Profesoro demandas studentojn: "Kion signifas frazo 'Birdoj hodiaŭ flugas malalte'?"
Studentoj mortas nivelon de kapo.
(...)
"Studentoj mortas nivelon de kapo." - Kio signifas tiu skribaĵo?

Reen al la supro