Al la enhavo

antaŭ/post

de gxosefo, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

gxosefo (Montri la profilon) 2007-februaro-26 12:26:05

kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."

Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-26 14:03:02

ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Sal' Mi pensas, ke la antaŭ estas prepozicio, ĝin oni uzas pro loko- kaj tempdifino. Post prepozio staras substantivo. Kion vi volas diri precize. Pardonon, sed mi ne komprenas.

T0dd (Montri la profilon) 2007-februaro-26 14:30:40

ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Laŭ mia kompreno, la vorteto "ol" estas deviga, kiam vi uzas la vorton "ol" por indiki la sinsekvon de agoj. Do, kial ni devas uzi malsaman vorton, "kiam", kun ĝia mala vorto, "post"? Kial ni ne povas diri "post ol"? Ĉi tio estas konata neregulaĵo en Esperanto. Mi kredas ke ne estas logika kialo.

Tiurilate, kvankam la vorto "antaŭ" temas pri kaj loko kaj tempo, "malantaŭ" temas nur pri loko, neniam pri tempo. Mi supozas oni povas uzi "malpost" anstataŭ "antaŭ"....

Todd

horsto (Montri la profilon) 2007-februaro-26 16:27:03

Mielo:
ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)
Mi pensas, ke "post ol" kaj "antaŭ kiam" estas gramatike korektaj. Sed estas kutimo diri "post kiam" kaj "antaŭ ol".

gxosefo (Montri la profilon) 2007-februaro-26 22:44:11

Dankon pro viaj respondoj!

Ŝajnas ke "antaŭ kiam" estas ne kutima... mi ankoraŭ kredas ke "antaŭ kiam" estus pli simpla. kaj "antaŭ" kaj "post" estas prepozicioj, ĉu ne? unu signifas dum pasinta tempo (aŭ loko), kaj la alia signifas dum pasonta tempo (aŭ loko). ili devas konduti same.

En kiu natura lingvo "antaŭ ol" kaj "post kiam" uzatas? mi opinias ke Esperanto prenis tiun kutimon el alia lingvo.

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-26 23:50:04

Samideanoj! Tio estas influo de la rusa lingvo en Esperanto.
Kiam estas uzata "antaŭ ol", komence fariĝas la unua parto de la frazo, kaj poste la dua. Ruse "antaŭ ol" estas "прежде, чем ". Komparu - "pli...ol" - "более...чем ".
Kiam estas uzata "post kiam", komence fariĝas la dua parto de la frazo, kaj poste la unua. Ruse "post kiam" estas "после того, как".
Bedaŭrinde, nenormala influo de la rusa lingvo en Esperanto estas ankoraŭ aktuala.
Ekzemple: eldonejo, esti ekster si, elsendo, subskribi, subteni kaj multaj aliaj vortoj, formitaj rusmaniere.
Sed en la lasta tempo plialtiĝas la influo de la angla.
"Mi manĝis antaŭ ol mi lasis" signifas, ke komence mi manĝis kaj poste mi lasis (sed mi ne komprenas, kion mi lasis).
La rusa gramatiko serioze uzas komojn. Foresto de komoj en rusa lingvo estas grava gramatika eraro. Tial vidu:
Mi manĝis antaŭ, ol enlitiĝi.
Mi manĝis antaŭ, ol promeni.

Mi manĝis post, kiam mi revenis hejmen. - Mi revenis hejmen, kaj poste mi manĝis.

T0dd (Montri la profilon) 2007-februaro-27 00:06:45

k.garin:Bedaŭrinde, nenormala influo de la rusa lingvo en Esperanto estas ankoraŭ aktuala.
Ekzemple: eldonejo, esti ekster si, elsendo, subskribi, subteni kaj multaj aliaj vortoj, formitaj rusmaniere.
Mi ĉiam estis scivolema pri "eldonejo," ĉar tiu vorto estas tute idiotisma. Tamen, "subteni" ankaŭ similas al la franca "soutenir". "Esti ekster si" similas al la angla "be beside oneself" (esti apud si).
Sed en la lasta tempo plialtiĝas la influo de la angla.
"Mi manĝis antaŭ ol mi lasis" signifas, ke komence mi manĝis kaj poste mi lasis (sed mi ne komprenas, kion mi lasis).
Tio estas erara formo, mi kredas. La angla vorto "left" povas signifi aŭ "foriris" aŭ "lasis" aŭ "maldekstra". Mi supozas ke la frazo estus pli sencplena ĉi tiel: "Mi manĝis antaŭ ol mi foriris."

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-27 00:39:29

Todd! Eldonejo (Publishing house) estas laŭ-era, laŭ-partikula, eĉ laŭ-vorta traduko de la rusa vorto "издательство" en Esperanton.
La verbo estas "издать" (To issue or to publish?)- "из - el", "дать - doni".
Unuaj esperantistoj, kiuj estis preskaŭ ĉiuj rusoj, uzis esperantigitajn rusajn vortojn.
"Esti ekster si" en la rusa lingvo signifas esti kolerega aŭ furioza.
Dum ĉiuj "abonis gazetojn kaj revuojn", ni ilin "subskribis".

pastorant (Montri la profilon) 2007-februaro-27 03:04:13

beside oneself:
In a state of extreme excitement.
I was beside myself with glee.
Mi estis ekster mi kun ĝojego.

Mielo (Montri la profilon) 2007-februaro-27 07:48:02

k.garin
:
Mi manĝis antaŭ, ol enlitiĝi.
Mi manĝis antaŭ, ol promeni.
Mi skribus:
Unue mi manĝis, poste enlitigis.
Unue mi manĝis, poste (mi) promenis.

Reen al la supro