Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-09 00:05:05

...
Al la fenestroj de la vagonaro alteniĝis absorbite la familianoj kaj parencoj. La gepatroj klare sciis, ke aliformiĝos en cindrojn la filoj kiujn ili apenaŭ faris memstaraj laborantoj kun longa penegado sub ekspluato de la kruelaj bienuloj. Ili tamen rezignis "por la nacio", adiaŭis per larma voĉo, etendis la nigrajn sulkajn manojn kaj premis la filajn.

La junaj edzinoj havis multon paroli, sed n kuraĝis antaŭ la publiko, kaj klinis la kapon teren, kun la larme brilaj okuloj. Sur ties dorsoj la infanetoj eĉ ne imagante, ke tio estus la lasta vido, svingis la maneton, kriis: hura, paĉjo! -Tio malkuraĝigis la junajn patrojn.

Ekveturo - Aj, tiu momento! Bedaŭro, kolero, rezigno, plorsinguloto, kriego - kaj oni eksplodis je "hura". Kiel la kapitalistoj kaj bienuloj povus supozi nian senton en tiu ĉi momento!
La vagonaro senkore pliigis la rapidecon. Kun la koro preskaŭ krevanta de troa malĝojo, ni silentis kelkan tempon, forvidnte la lokomotivan fumon restanta super la hejmvilaĝo. Baldaŭ la junaj komencis militkantojn per malespera tono...

(El Heroldo de Ĉinio n-ro 40; 1, sep., 1941)
---
家属和亲戚们都全神贯注这列车的窗户...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-10 00:08:02

VOLONTULOJ-MALLIBERIGITOJ

Verda Majo

Kamparaj vilaĝoj en l a nordokcidenta Japanio estas famaj pro "filin-vendo". Jes, tie la diligentaj terkultuistoj tiel suferas de ŝuldo, ke ili devas vendi siajn filinojn al prostiuejoj en Tokio kaj aliaj urboj.

Tiuj mizeruloj havas nenian distraĵon krom sakeo (japana alkoholaĵo el rizo). Ho, sake-trinkado post la peniga taga laboro! Sed sakeo en butiko ests tro kara por ilia malpeza poŝo, kaj persone fari sakeon la registaro malpermesas.

Sen sakeo, tamen, ili ne povas vivi. Per kontraŭleĝa farado de nerafinita sakeo ili do solvas la problemopn. Inspektistoj aŭ policanoj ofte intence preterlasas tion, konsiderante ilian staton.
...
一群失去自由的志愿者

绿川英子

在日本的西北部地区,有一个村庄因出卖女儿而出名...
...

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-11 00:23:35

...
Lastatempe tia sake-farado estiĝis tute nekaŝita eĉ publika eĉ multaj familioj. Oficistoj sekve devas iri al ili por esplori. Tiam sin prezentas kaduka maljunulo aŭ maljunulno, sin nomante kulpulo.

Kompreneble ili ne havas punmonon, tial oni maliberigas ilin kelkajn monatojn.
Ĉie estas preskaŭ same. Stranga modo dum la milittempo, ĉu ne? La afero iom post iom klariĝis... Jam en ordinaraj tagoj ĉe tiuj terkulturist-familioj oni atendas fruan morton de gemaljunuloj sen laborkapablo.
...
最近,那种日本米酒的制作是公开的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-14 00:19:25

...
Do, plu ne bezonas diri pri la nuno. Por malpliigi familian ŝarĝon ili elektas la solan eblan vojon - manĝi ŝtatan panon, kaj japanaj ĵurnalistoj nomas ilin "volontuloj-malliberigitoj".

Ĉu volonte? Jes, dum ili "volonte" sidas en malluma karcero, iliaj nepoj "por la nacio" "volonte" sangas sur la kontrinentaj aŭ pacifekaj batalkampoj, kaj iliaj nepinoj "volonte" detruas sian junecon por la familio.
Ĉu volonte?

(El Lernilo de Esperanto n-r9o 4;dec., 1942)
...
那么,就不要再说现在了...

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-15 00:19:43

ANKORAŬ VORTON MI HAVAS DIRI

Shihui

Esperantigis Verda Majo

Je la unua horo tagmeze de la 21a de januaro, la situacio en la ĵurnalejo estis sama je la unua posttagmeze de ajna tago. Tamen al la akcreptĉambro venis stranga gasto. La gasto estis vestita per militista uniformo eluzita kaj malpura, kaj nur unu kruron li havis.

Krome, ne sur la dorso sed antaŭ la brusto, kiel kanguruo, li pende portis etan vivaĵon.
-K-do, -li diris, -Bonvolu! Bonvolu! Bonvolu serĉi mian respondeculon.
Tio estis tono pure okcident-Shandong-a.
-Via repoondeculo? -k-do servisteto rigardis lin, hezitis momenton, fine ŝiris folion el vizitant-nomata bloko kaj donis al li.

-Enskribu, mi petas.
-Mi ne scias kian nomon portas mia respondeculo, do ne enskribu. Vi diru, ke viro nomata x x venis vidi lin.
K-do de la oficejo kondukis lin en la gastoĉambron.
-Permesu al mi demandi, kiel vi ests nomata, k-do?
...
我还有话要说
...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-16 07:05:53

...
Mi estas nomata x x x, kaj vi, k-do? -K-do sekve faris senbezonan demandon, kaj tuj rapide aldonis: -K-do, vi estas...?
Mi estas nomata x x . Antaŭe mi apartenis al x -korpuso de x -armeo. Veninte al Gansu, mia korpusestro k-do x x viktimiĝis. Poste mi estis organizita en la 129-a divizio de la Oka Voja armeo.

Mia diviziestro estis k-do x. Em la jaro 27-a, en shanxi, batalante kontraŭ la japanaĉoj mi ricevis vundon. Je tiu ĉi fojo...
Li fikse rigardis sian restantan kruron, kaj la okuloj de k-do x ankaŭ sekvis tion.
-Mi ne povis plu militi, kaj kune kun vunditoj de amikaj trupoj venis al Sichuan. Mi, mi, diabloj prenu!

La eta vivaĵo, forgesita de la aliaj, vekiĝis surprizite de lia mokvoĉo. Unue ĝi en la tolsako faris kelkajn movojn, kaj fine ekploris. La plorvoĉo neniom havis klarecon de la l' patra voĉo. El la malfermita sako aperis la vizaĝeto, kaj oni eksciis ke lia voĉo similanta tiun de malsata kato ja estas konforma al la vizaĝo seka kaj malgrasa.
...
我是x x x, 你哪,同志...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-17 01:15:28

...
-Do... tiu ĉi infaneto via estas...
Tiam en la gastoĉambro jam kolektiĝismultaj homoj, kies rigardoj ĉiuj koncentriĝis sur lin solan. -Tiu ĉi k-do estas heroo, kiu partoprenis x x. Li invalidiĝis dum la rezistmilito en Shanxi. -Per tiuj vortoj oni infarmis postevenintajn k-dojn.

Ĉiuj alnajlis la rigardon sur lin, kvazaŭ ili povus trovi finan solvon de l' problemoj senekzemplaj.
-Ĉi infano? Ne pridiru! Lia patrino mortis en septembro lastjara. Mi nutras lin, kaj en mi mi pensas: diabloj prenu min, mia tuta vivo estas finita, mi povas diri.

Mi ne povas revolucii... Sed, mi plu ne povas nutri. Ne sufiĉas por manĝi. Mi volas...
-Ĉi tie ni nove fondis infanejon. Ni povas nutri lin.
...
嗷,这个孩子是你的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-18 01:16:47

...
-Ne! -Li tuj furioziĝis, kaj per koleraj okuloj rigardis la parolantan k-don, -Mi ne bezonas ke mia ĵuirmalejo nutru lin. Miaĵurnalejo estas ĵurnalejo de malriĉuloj. Krom tio, mi ne finkloposis por la revolucio.

Mi ne povas doni al la komunumo tian ĝenaĵon... Ej! -De l' eluzita kotona milituniformo li elprenis leteron: -Mi sendas lin al lia onklino en Chuandong.
Jes, la letero estas de lia "onklino", kiu skribis: Se vere ne eblas nutri, sendu ĉi tien, mi nutros.

-Tamen, -K-do de l' oficejo redonis la leteron al li, -Se ĉe la familio de lia onklino... la vivo...
-Ne. Ili terkulturas. Terkulturistoj malgraŭ ĉio..
Ne,
-Ne, ne. Mi volas diri: Ili ankaŭ havas sian familion. Se vi estas trankvila, ni...
...
-不! 他立刻暴怒起来,用忿怒的眼睛看着那个正在讲话的同志...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-19 01:34:14

...
-Aj, -La bastono saltis sur la plankon, kiu knaris, kaj aldone krudis lia voĉo. Estis kvazaŭ interbatqado. -Kien direktiĝis via parolo? "Maltrankvia"? Kia homo vi estas? "Maltrankvila"? K-do!

Mi faris nenian utilon por la revolucio. Se la komunumo nutrus mian infanon anstataŭ mi, ĉu ĝi ne estus ridinda? Mi ne farus tion e[c se oni dehakus mian kapon. -Momenta interrompo. -Ĉi-foje mi trairas ĉi-lokon... -Kvazaŭ io venis al li en la kapon, li tuj mallaŭtigis la voĉon.

-Bonvole diru al mi, k-do, ĉu vi estas mia respondeculo?
-Mi? Ne, mi ne estas respondeculo. Vi...
-Mi havas gravan vorton por diri al mia respondeculo.
-Do, ĉu vi ne povas diri al mi?
...
-嗷,棍子掉到地上...

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-20 01:33:01

...
-Ne povas. Mi ĉi-foje venis por du aferoj. Unu estas vidi mian intimulon kaj la alia estas diri vorton al li. Fininte mi tuj ekiros.
Kiam la "respondeculo" eniris, li ekstaris tenante unumane la infanon kaj alimane la seĝon. La "respondeculo" iom malĝentile repuŝis lin sur la seĝon.

-Jam kvar jarojn mi ne vidis miajn anojn.
-Aaa!
-En la invalidejo, mi sola, ial emis rememori ola estintajn aferojn, kaj rememorinte ekdoloris mia koro pretervole...
-...
-Mi...

-K-do... Kion vi havas diri, ni nepre...
-Mi...Ĉi vorto mia estas... estas plej grava...
Li ŝovis unu manon en la sinon, palpis, palpis. Liaj okuloj timeme moviĝis sur la aliaj k-doj. K-do x komprenis kion li volas, kaj diris al la aliaj:
...
-不可能。我每次来这里都做两件事儿...
senkulpa.gif

Reen al la supro