Al la enhavo

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

de dobri, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 210

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2018-aprilo-16 16:20:19

Dankon TYRONCS!
Mi ĝojas, ke ne nur mi ŝatas la kanton Horehronie. Se vi trovos pluan slovakan aŭ ĉeĥan kanton, kiu ekplaĉos al vi, bonvolu sciigi tion al mi kaj mi volonte tradukos ĝin.

Grown (Montri la profilon) 2018-aprilo-17 17:54:41

dobri:Rapide proksimiĝas nunjara konkurso. En la reto mi aŭskultis ĉiujn kantojn kaj kiel la plej bona mi elektis Finnlandon. Plu al mi iom plaĉis kantoj el Sanmarino, Azerbajĝano, Aŭstrio, Rusio kaj Greklando. Eble ankaŭ la franca kanto.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

tyroncs:
dobri:Rapide proksimiĝas nunjara konkurso. En la reto mi aŭskultis ĉiujn kantojn kaj kiel la plej bona mi elektis Finnlandon. Plu al mi iom plaĉis kantoj el Sanmarino, Azerbajĝano, Aŭstrio, Rusio kaj Greklando. Eble ankaŭ la franca kanto.
Pri 2 aferoj mi volas paroli.

Unue, mi ne rigardis al la forumoj sur lernu ekde antaŭ 3 jaroj (kiam mi komenciĝis lerni), ĝis nun. Eŭrovido estas verŝajne mia plej ŝatata televidprogramo, kaj mi estis tre feliĉa vidi fadenon pri ĝi, kaj eĉ pli feliĉa kiam mi vidis ke le unua afiŝo ĉi tie estas Esperanto-traduko de Horuhronie. Mi nur malkvoris tiun kanton antaŭ pluraj semajnon sed tre plaĉas al mi, kaj estas tute koincida ke mi akcidente trovis Esperanton tradukon (via, antaŭ multaj jaroj) de ĝi. Nun mi fakte povas kompreni la signifon de la kantotekston lango.gif

Due, mi ankaŭ aŭskultis (multfoje) ĉiu kanto por la ĉiujara konkurso, kaj miaj plej ŝatataj estas Francio kaj Israelo. Se mi devus veti, mi subtenus Finnlandon. Ne estas la plej bona kanto (ankoraŭ bona), sed la kantisto estis bonkonata en Britio ĉar ŝi estis en talento-programo antaŭ 2 jaroj, kaj ŝi kantas tre bone senpere.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Серёга (Montri la profilon) 2018-aprilo-18 10:41:37

dobri (Montri la profilon) 2018-majo-09 17:51:01

Post la unua semifinalo bedaŭrinde finiĝis ŝancoj de Azerbajĝano kaj Greklando. Feliĉe Aŭstrio kaj Finnlando avancis. Plu plaĉis al mi kanto de Kipro.

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-09 18:43:18

Mi kontraŭas tion

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-09 19:31:10

La mesaĝo estas kaŝita.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-10 21:03:03

rusaj adoleskantoj certas, ke israelo venkos
ili havas inside (kiel inside esperante?) informojn

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-12 22:56:40

mimoprobegal:rusaj adoleskantoj certas, ke israelo venkos
ili havas inside (kiel inside esperante?) informojn
ЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫЫ

dobri (Montri la profilon) 2018-majo-13 10:51:00

Kutime mi havas aliajn preferojn ol la plimulto. Tial la israela kanto tute ne plaĉis al mi. Sed Kipro kaj Aŭstrio atingis la duan kaj la trian lokon. do sukceso!

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-13 12:21:45

ĉiu povas kanti Waterloo

neniu povas kanti Toy

Reen al la supro