Al la enhavo

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

de dobri, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 210

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-13 15:10:45

mimoprobegal:ĉiu povas kanti Waterloo

neniu povas kanti Toy
Post Konĉita mi spektas al alia virino kun plia intereso kaj beleco de virino okazis rezulte pli vasta. Ĉu Toy povas venki?
Almenaŭ ajne mi jesas Aziovidon.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-majo-14 18:31:01

Jen la gajninta kanzono el Germanio de la jaro 1982 - ĝi ankoraŭ sonas en miaj oreloj - temas pri bela teksto kion ni devus traduki Esperanten: https://www.youtube.com/watch?v=W9S3YMmIFdw

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-14 21:09:25

robbkvasnak:Jen la gajninta kanzono el Germanio de la jaro 1982 - ĝi ankoraŭ sonas en miaj oreloj - temas pri bela teksto kion ni devus traduki Esperanten: https://www.youtube.com/watch?v=W9S3YMmIFdw
Eminenta germana kantisto Ralph Glomp jam ĉarme kantis la kanzonon "IOM DA PACO".

Bedaŭrinde, mi ne sukcesis trovi la videon, sed jen la kanto.

Kaj jen la tekstoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-15 10:07:33

Indas organizi kantokonkurson inter lingvoj, ne nur inter landoj. Kial ne provi lanĉi la modon okaze de estonteca Esperanto-Kongreso? Eble la medioj imitos tian iniciativon...

dobri (Montri la profilon) 2018-majo-16 14:58:55

Altebrilas:Indas organizi kantokonkurson inter lingvoj, ne nur inter landoj. Kial ne provi lanĉi la modon okaze de estonteca Esperanto-Kongreso? Eble la medioj imitos tian iniciativon...
Bona ideo! Necesas nur serĉi gekantistojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-16 15:21:46

En Brazilo ekzistas kantistino, kiu kantas en Esperanto kaj havas belegan voĉon nome, Neide Barros. Oni povas aŭdi ŝiajn muzikojn per Iotubo.

Серёга (Montri la profilon) 2018-majo-16 21:32:20

Jes, mi aŭskultis kelkajn kantojn Neide Barros, bele, ŝi ornamas tutan Esperantujon!

dobri (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 16:23:12

Post kelkaj tagoj komenciĝos plua konkurso. Aŭskultinte almenaŭ parton de ĉiuj kantoj mi elektis precipe la gajajn kantojn, kiel la tiu el Norvegio, San Marino, Montenegro kaj Hispanio. Plu iomete plaĉis al mi Svislando, Pollando, Armenio, Italio,Ĉeĥio, Estonio kaj Belorusio. Kia estas via opinio?

Серёга (Montri la profilon) 2019-majo-01 08:32:02

La mesaĝo estas kaŝita.

Серёга (Montri la profilon) 2019-majo-01 08:34:17

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro