Al la enhavo

"Ke" kaj la rilataj korelativoj "ki-"

de gabadubo, 2007-aprilo-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

gabadubo (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 14:35:11

Mi havas demando pri la rilataj vortoj.
Kiam vi uzas "ke" kaj kiam korelativo "ki-"?

Antaŭe mi ne pensis malfacila: mi uzis "ki-", sed kiam mi vidis la uzon de "ke", mi konfuziĝis.

Vi min ĝojigus okulumo.gif, se vi helpus min.
Jam, mian dankon.

(Se vi rimarkus iom erarojn en mia teksto, vi rajti korekti min; mi volas lerni volonte)

toni692 (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 14:46:44

gabadubo:Mi havas demando+n pri la rilataj vortoj.
Kiam vi uzas "ke" kaj kiam korelativo+n "ki-"?

Antaŭe mi ne pensis malfacila: mi uzis "ki-", sed kiam mi vidis la uzon de "ke", mi konfuziĝis.

Vi min ĝojigus okulumo.gif, se vi helpus min.
Jam, mian dankon.

(Se vi rimarkus iom +da eraroj-n en mia teksto, vi rajt/-i/+as/ korekti min; mi volas lerni volonte)
Mi volonte helpas, KE vi lernu pli facile.
Kion helpi? Kiel helpi? Kial helpi? Kiam helpi?
Do: ki- estas la komenco de la plej multaj demandovortoj, ĝis "ke" estas konjunkcio.
Ĉu klara?

galvis (Montri la profilon) 2007-aprilo-06 18:10:52

La libro, KIU vi vidas estas interesa

KIU, anstataŭas libron

Mi vidas, KE la libro estas interesa

Oni skribas KE malantaŭ la verbo

gabadubo (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 12:45:26

Ĝuste.
Do "ki-" (kompreneble: rilate uzanta, ne la demandanta) refenencas al umoj, momentoj, ktp. kaj "ke" al abstraktaĵoj. Mi tion korekte komprenas?

Ĉu ambaŭo estas rilata?

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 13:32:39

Ĝenerale la vorto "ke" uziĝas post verboj. Ĝi enkondukas novan apartan subfrazon. Ĝi ne fariĝas parto de la subfrazo mem. Ekzemple:

La botelo estas sur la tablo.
Mi vidis, ke la botelo estas sur la tablo.

Pluvos morgaŭ.
Ŝajnas, ke pluvos morgaŭ.

La vero ĉiam venkas.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.

"Ke" kelkfoje ankaŭ uziĝas post prepozicioj en specialaj kazoj; vi povas legi pri tio en PMEG.

Aliflanke, korelativo ne nur enkondukas novan parton de la subfrazo: ĝi estas plenfunkcia parto de la subfrazo:

Kie ŝi estas?
La viro montris al mi, kie ŝi estas.

Kial vi ne volas manĝi la kukon?
Mi ne komprenas, kial vi ne volas manĝi la kukon.

Jen kelkaj ekzemploj el PMEG: 123

galvis (Montri la profilon) 2007-aprilo-07 14:47:18

Saluton,

1) En la antaŭa mesaĝo mi metis eraron :
Devas esti : La libro, kiuN vi vidas, estas interesa.
2) (KIU) estas relativa pronomo.
3) (KE) estas konjunkcio.

Jen aliaj ekzemploj :

MI vidas ke vi laboras
Mi kredas ke li venos
Diru al Petro ke li venu.

La sinjoro, KIU venis, estas Johano
La libro, KIUN vi aĉetis, estas leginda.

gabadubo (Montri la profilon) 2007-aprilo-08 07:14:09

Dankon al vi. Nun mi komprenas ĝin.

Reen al la supro