Al la enhavo

Helpon pri traduko (de la latina)

de 黄鸡蛋, 2010-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-11 08:00:11

Acta est fabula
Iuj el miaj amikoj demandis min pri tiu frazo...

Mi pensas ke la frazo estas la latina lingvo, sed mi ne scipovas la latinan. Ĉu iu povas helpi min?

P.S. Ŝajnas ke la frazo estas parto de la nomo de iu kanto.

white knight (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-11 08:38:02

黄鸡蛋:Acta est fabula
Iuj el miaj amikoj demandis min pri tiu frazo...

Mi pensas ke la frazo estas la latina lingvo, sed mi ne scipovas la latinan. Ĉu iu povas helpi min?

P.S. Ŝajnas ke la frazo estas parto de la nomo de iu kanto.
La frazo signifas: La okazintajo estas fablo.
(Kio iam okazis oni poste ne povas ŝanĝi.)

Sxak (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 04:14:22

黄鸡蛋:Acta est fabula Ĉu ne estus pli ĝuste
Acta fabula est?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 09:54:43

Ŝak:
黄鸡蛋:Acta est fabula Ĉu ne estus pli ĝuste
Acta fabula est?
Latino havas plene liberan vortordon. Kvankam estas plej kutime lastigi la verbon, ankaŭ aliaj vortordoj estas bonaj.

(Cetere, vi fuŝegis la citaĵomarkilojn ...)

ritarita (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 11:50:27

Acta est fabula, plaudite! La spektaklo finiĝis, aplaŭdu!

Pli da informoj ĉe la itala Vikipedio.

crescence (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 17:34:07

La teatraĵo estas finita. Angle : "The end" !

Reen al la supro