Al la enhavo

La vortelementoj O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. Ili estas tre gravaj en la vortfarado. Ekzistas ankaŭ la finaĵo J kaj la finaĵo N. Ili ne estas gravaj en vortfarado.

Vortetoj estas jam per si mem vortoj: por, mi, jam, , tiam, anstataŭ, je, jes k.a.

La plej multaj vortelementoj estas radikoj. Ĉiu radiko havas jam per si mem signifon, sed radiko ne povas aperi memstare kiel vorto. Ĝi bezonas vortklasan finaĵon.

  • Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...
  • Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: ĈEVAL, AZEN, HUND, BOV, FIŜ, KOK, PORK...
  • Aliaj estas kreskaĵoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...
  • Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MAŜIN, PINGL, TELEFON...
  • Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV, VEN, FRAP, LUD...
  • Aliaj radikoj estas nomoj de ecojkvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV, RUĜ, VARM, ĜUST, PRET...

Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la ĉi-antaŭaj. Kelkaj radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre specialan signifon, sed ĉiuj havas ian signifon.

Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finaĵoj oni devas koni la propran signifon de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ekzemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.

La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambaŭ montras agon, kaj la du agoj estas eĉ tre similaj. Sed se oni ŝanĝas ilin en substantivojn, ili subite komplete malsimilas.

  • kombo = la ago kombi
  • broso = ilo, per kiu oni brosas

La klarigo de tiu ĉi drasta ŝanĝiĝo estas la fakto, ke jam la radikoj havas signifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo. Kun O-finaĵo ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive — tre malsimilaj aferoj. Sed kun verba finaĵo ili ambaŭ ricevas agan signifon. KOMB tiam apenaŭ ŝanĝiĝas, ĉar ĝi estas jam aga per si mem. BROS tamen ŝanĝiĝas, kaj montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.

Se oni deziras substantivon por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari kunmetaĵon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni kombas, oni ankaŭ devas fari kunmetaĵon: komb-il-o.

Troviĝas multegaj ĉi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas ĉiam, ke la radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: batimarteli, hakipioĉi, servisklavi, kudritajlori, regireĝi, kaperipirati, vizitigasti. Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj malsimilas, ekz.: elegantadanda, noblanobela, lertamajstra, kuraĝaheroa, proksimanajbara, dolĉamiela. Kontrolu mem la signifon de la respondaj O-formoj en vortaro.

Oni povas diri, ke ekzistas diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en la vortfarado. Ĉe BROS/ oni deiras de la baza vorto broso, kiu estas nomo de ilo, kaj formas el ĝi la verbon brosi (per anstataŭigo de O per I). Ĉe KOMB/ tamen la baza vorto estas kombi (kiu kompreneble nomas agon). El kombi oni povas fari la agan substantivon kombo (per anstataŭigo de I per O), kaj la vorton por la koncerna ilo, kombilo (per aldono de la sufikso IL kaj O-finaĵo).

Agaj radikoj estas ofte nomataj verbajverbkarakteraj, ĉar ĉe ili oni nature vidas la verbon kiel bazan formon. Tial agaj radikoj normale aperas en vortaroj en verba formo.

Ecaj radikoj estas ofte nomataj adjektivajadjektivkarakteraj, ĉar ĉe ili oni vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Tial ecaj radikoj estas do normale prezentataj kiel adjektivoj en vortaroj. Ankaŭ radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E-finaĵo, estas tradicie nomataj adjektivkarakteraj.

Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj substantivajsubstantivkarakteraj. Ili estas normale prezentataj kiel substantivoj en vortaroj.

O-finaĵo

La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. Substantivo estas simple nomo de la koncerna afero:

  • amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
  • krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
  • diro, faro = nomoj de diversaj agoj

  • belo, bono = nomoj de diversaj ecoj

A-finaĵo

La finaĵo A montras, ke oni priskribas per la koncerna afero. A = "rilata al la koncerna afero, tia kiel la afero" k.s.:

  • amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...
  • ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo
  • dira = rilata al la ago diro, farata per diro...
  • bela = havanta la econ belo

Kiam la radiko de adjektivo havas ecan signifon, la adjektivo normale montras econ. Tiaj adjektivoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

  • bona manĝo = "manĝo karakterizata de boneco"
  • rapida aŭto = "aŭto karakterizata de rapideco"
  • okazaĵo stranga = "okazaĵo karakterizata de strangeco"
  • ruĝa domo = "domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)"

Kiam la radiko de adjektivo ne havas ecan signifon, la adjektivo povas montri diversspecajn priskribojn. Ĝenerale la signifo de tia adjektivo multe varias laŭ la kunteksto:

  • reĝa konduto = "konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun la ecoj de reĝo"
  • reĝa persono = "persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio" k.s.
  • reĝa palaco = "palaco kiu apartenas al reĝo"

Kiam la radiko de adjektivo havas agan signifon, la adjektivo povas havi plej diversajn signifojn. Ĝi povas signifi "rilata al la koncerna ago" k.s. Tia adjektivo ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun A-finaĵo:

  • nutra problemo = "problemo pri nutrado" — Nutra montras temon.
  • nutra manĝaĵo = "manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manĝaĵo"
  • tima homo = "homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo"
  • tima krio = "krio pro timo"

Kelkaj tiaj adjektivoj havas tamen specialan ecan signifon:

  • fiksi = "firme senmovigi" → fiksa = "firme senmova, ĉu pro fiksado, ĉu per si mem"
  • falsi = "fari malveran kopion, igi neaŭtentika" → falsa = "malvera, neaŭtentika, falsita"
  • kaŝi = "malvidebligi" → kaŝa = "nevidebla, ĉu per si mem, ĉu pro tio, ke iu kaŝis ĝin"
  • kompliki = "ĝene malsimpligi" → komplika = "ĝene malsimpla, ĉu ĉar iu komplikis ĝin, ĉu dekomence malsimpla" (aŭ "tia ke ĝi komplikas, rilata al komplikado")
  • korekti = "senerarigi" → korekta = "senerara, ĉu dekomence senerara, ĉu senerarigita" (aŭ "korektanta, rilata al korekto")

Iuj tiaj ĉi adjektivoj similas al pasiva participo: komplikakomplikita. Ĉe la simplaj adjektivaj formoj la ago de la radiko aŭ ne estas tre interesa, aŭ tute ne okazis, nur la eco estas grava. Iafoje la eco ekzistas tute per si mem. La respondaj participaj formoj ĉiam montras, ke tia ago ja okazis aŭ okazas.

Multaj opinias, ke iuj el tiuj ĉi adjektivoj, precipe korekta, estas evitindaj kun eca signifo. Iuj eĉ opinias, ke tia uzo estas eraro. Laŭ ili komplika nur signifu "komplikanta" aŭ "rilata al kompliko", kaj korekta laŭ ili nur signifu "korektanta" aŭ "rilata al korekto". Sed iuj el tiuj adjektivoj neniam estas kritikataj, kvankam ili estas tute similaj. Tia ĉi vortfarado estas tamen hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj troviĝas abunde ĉe multegaj verkistoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ. En iaj okazoj la plursignifeco de tia adjektivo ja povus kaŭzi miskomprenon, kaj tiam oni kompreneble revortigu la frazon, sed tio validas por ĉiuj plursignifaj vortoj. La radikoj de tiaj adjektivoj estas agaj, sed pro la eca signifo de la adjektivaj formoj oni povus pensi, ke la radikoj estas ecaj. Tiam oni riskas erare aldoni IG-sufikson al la simplaj verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ kaŝi, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj havas tamen aliajn, tre specialajn signifojn: kaŝigi = "igi iun kaŝi ion", vekigi = "igi iun veki iun", komplikigi = "igi iun kompliki ion" k.t.p. Oni ankaŭ ne pensu, ke la simplaj verbaj formoj havas la signifon "esti tia". Korekti ne signifas "esti senerara", sed "igi senerara". Kompliki ne signifas "esti ĝene malsimpla", sed "igi ĝene malsimpla".

E-finaĵo

La vortfara uzo de E-finaĵo tre similas al la uzo de A-finaĵo. E = "rilate al la afero, tiel kiel la afero" k.s.:

  • tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
  • krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
  • labore = rilate al laboro, per laboro
  • blanke = tiel kiel la koloro blanko
  • veturi rapide = "veturi kun alta rapideco"
  • strange granda = "granda en stranga maniero"
  • ruĝe farbita = "farbita per ruĝo"
  • reĝe konduti = "konduti en maniero karakteriza por reĝo"
  • reĝe riĉa = "tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero"
  • loĝi urbe = "loĝi en urbo"
  • okazi tage = "okazi en tago"
  • konduti time = "konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante"

Verbaj finaĵoj

I = "fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko". (La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.)

Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon:

  • KURkuri = fari la agon "kuro"
  • KONSTRUkonstrui = fari la agon "konstruo"

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu.

Se radiko per si mem montras econstaton, la verba formo normale signifas "esti tia" aŭ "agi kun tia eco":

  • RAPIDrapidi = agi rapide
  • AKTIVaktivi = agi aktive, esti aktiva

Normale ĉi tia verbo ne signifas "iĝi tia" aŭ "igi tia". Ĉe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn kaj IG por krei tiajn signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas "uzi tian ilon en ĝia kutima maniero":

  • BROSbrosi = uzi broson (en normala maniero)
  • AŬTaŭti = iri per aŭto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas "provizi per tia substanco":

  • AKVakvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)
  • ORori = kovri per oro

En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas "agi kiel tia persono", "roli kiel tia homo":

  • TAJLORtajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro
  • GASTgasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo "agi kiel tia besto aŭ fenomeno":

  • HUNDhundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo
  • SERPENTserpenti = iri kiel serpento
  • ONDondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

  • FIŜfiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti
  • POŜTpoŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto
  • ORIENTorienti = decidi aŭ fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

Precizigaj antaŭelementoj

Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas ĉi tie kombino. Tia vorto konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.

El la ĉefelemento ŜIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (ĉiam kun "neŭtrala" O-finaĵo):

  • vaporŝipo = speco de ŝipo, nome tiu speco, kiu funkcias per vaporo
  • balenŝipo = speco de ŝipo, nome ŝipo speciale konstruita por ĉasi balenojn
  • aerŝipo = speco de ŝipo, kiu iras en aero anstataŭ akvo

La baza signifo de tiuj ĉi kombinoj estas ĉiam "ŝipo". Per diversaj antaŭelementoj oni distingas diversajn specojn de ŝipoj. La antaŭelementoj estas tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la ŝipospecon, BALEN montras celon por la uzado de la ŝipospeco, AER montras lokon.

Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = "tiu parto de brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo"; Orient-Eŭropo = "la orienta parto de Eŭropo".

Kombino kondutas kiel simpla radiko. Ĝi povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helruĝo, helruĝa, helruĝe, helruĝi.

Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:

  • vaporŝipasocio = "asocio, kiu okupiĝas pri vaporŝipoj". Ĉefelemento estas la radiko ASOCI. Preciziga antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIP.
  • vaporŝipasociano = "ano de vaporŝipasocio". Ĉefelemento estas la radiko AN. Antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIPASOCI.
  • ŝarĝvaporŝipo = "vaporŝipo uzata por transporti ŝarĝojn". Ĉefelemento estas la kombino VAPORŜIP. Antaŭelemento estas la radiko ŜARĜ.

Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne ŝarĝvapor-ŝipo ("ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo", sensencaĵo). Oni devas simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kombinoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ vaporŝipasocimembrokunvenejo oni prefere diru ekz. kunvenejo por membroj de vaporŝipasocio.

Interligaj finaĵoj

Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan O-finaĵon por faciligi la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo, aeroŝipo, sangoruĝo k.t.p.

Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature fariĝas adjektivo, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro = "fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj". Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras dikofingro, nek dikafingro, sed je bezono dika fingro. Simile estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu rezultas el la ago: ruĝfarbifarbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa; plenŝtopiŝtopi plena. Ankaŭ en tiaj kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭelemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegilegi laŭte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskribitaj por speciala nuanco.

Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsignopostesigno (faciligas la elparolon), postuloposteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = "la eco esti unua" (unueco = "la eco esti kiel unu"), antaŭeniri = "iri antaŭen" (antaŭiri = "iri antaŭ io"). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

E kiel ligfinaĵo aperas iafoje, kiam la antaŭelemento estas la radiko MULT: multe-nombro.

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn kiel frazetvortojn. Oni povas ankaŭ uzi O en tiaj vortoj: pagopova, vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas malpli kutima. Oni povus principe ankaŭ uzi ilin tute sen ligfinaĵo: pagpova, vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaŭ uzas en la praktiko.

Se la ĉefelemento estas sufikso, aŭ se la antaŭelemento estas prefikso, tiam oni ne uzas ligfinaĵon.

En alia speco de kunmetaĵo, frazetvortoj, oni uzas ligfinaĵojn laŭ aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finaĵoj. Ankaŭ al tiaj finaĵvortoj oni povas almeti precizigan antaŭelementon:

  • milmilojarmilo - mil → milo → jarmilo

    = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ekzistas ankaŭ la samsignifa frazetvorto miljaro)

  • jesjesokapjeso - jes → jeso → kapjeso

    = jeso per la kapo (per kapoklino)

Klarigado de kombinoj

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per prepozicio:

  • aerŝipo = "ŝipo por aero"
  • lignotablo = "tablo el ligno"
  • skribtablo = "tablo por skribo"
  • piediro = "iro per piedoj"

Sed ne ĉiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli komplikan klarigon:

  • < vaporŝipo = "ŝipo, kiu sin movas per vaporo" ("ŝipo de/per... vaporo" ne donas sencon).
  • dikfingro = "fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj" ("fingro de diko" estas sensencaĵo).
  • sovaĝbesto = "tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco" ("besto de sovaĝo" ne havas sencon).

En kunmetita vorto povas kaŝiĝi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino konsistas el ĉefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antaŭelemento, kiu montras ian karakterizaĵon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo. La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de ĝiaj partoj, sed ankaŭ de la lingva tradicio.

Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj kun adjektivo kaj substantivo. Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kiu ial bezonas propran vorton. Kiam oni uzas substantivon kun epiteto, oni normale nur montras "okazan" aŭ "hazardan" econ:

  • Lada skatolo estas skatolo de ĉia ajn speco. Tiu skatolo "hazarde" iel rilatas al lado. Kiamaniere ĝi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto. Eble ĝi estas farita el lado, eble ĝi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de la lingva tradicio: "hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon".
  • Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu "hazarde" estas sovaĝa. Ĉu tio estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco, kiun karakterizas sovaĝeco.
  • Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar ĝi normale estas pli dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro, montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu "hazarde" estas dika. Unuopa dikfingro povas esti ĉu dika, ĉu maldika, sed restas dikfingro.

Preciziga antaŭelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la individuo. Epiteto montras normale, kia estas la individuo, sed ĝi povas ankaŭ montri, kia estas la speco, laŭ la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaŭ epitetojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataŭ dikfingro. Oni povas diri vapora ŝipo anstataŭ vaporŝipo. Eblas diri sovaĝa besto anstataŭ sovaĝbesto. Sed ne eblas fari male, ĉar ne ĉiu dika fingro estas dikfingro, ne ĉiu vapora ŝipo estas vaporŝipo, kaj ne ĉiu sovaĝa besto estas sovaĝbesto.

Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭelemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingro, sekvinberoj, solinfano, sovaĝbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute korektaj. Sed oni ne povas simple kunŝovi substantivon kun adjektiva epiteto, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro.

Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies ĉefelemento montras agon, kaj kies antaŭelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi, voĉdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antaŭelemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizaĵon de agospeco. Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortaĵoj skribi letero(j)n, doni voĉo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado. Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fiŝkapti = "provi kapti fiŝojn". Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn.

Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.

  • sur tablo → [sur tablo]-A → surtabla - sur tablo → surtabla
  • inter (la) nacioj → [inter nacioj]-A → internacia - inter (la) nacioj → internacia
  • dum unu tago → [unu tago]-A → unutaga - dum unu tago → unutaga
  • en la unua tago → [unua tago]-A → unuataga - en la unua tago → unuataga
  • sur tiu flanko → [tiu flanko]-E → tiuflanke - sur tiu flanko → tiuflanke
  • sur tiu ĉi flanko → [ĉi flanko]-E → ĉi-flanke - sur tiu ĉi flanko → ĉi-flanke
  • en tiu maniero → [tiu maniero]-E → tiumaniere - en tiu maniero → tiumaniere
  • en tiu ĉi maniero → [ĉi maniero]-E → ĉi-maniere - en tiu ĉi maniero → ĉi-maniere
  • Li staris tutan horon apud la fenestro.Li staris tuthore [tutahore] apud la fenestro. - Li staris tutan horon apud la fenestro. → Li staris tuthore [tutahore] apud la fenestro.
  • povas pagipagi povas → [pagi povas]-A → pagipova - povas pagi → pagipova

    = tia, ke oni povas pagi

Kiam oni vortigas frazeton pere de verba finaĵo aŭ O-finaĵo, la finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. Kion la finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto:

  • per laboro → [per laboro]-(akiri)-I → perlabori - per laboro → perlabori

    = akiri per laboro. La verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon "akiri". Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas "akiri".

  • fiŝojn kapti → [fiŝojn kapti]-(provi)-I → fiŝkapti - fiŝojn kapti → fiŝkapti

    = provi kapti fiŝojn, fiŝi

  • tri anguloj → [tri anguloj]-(figuro)-O → triangulo - tri anguloj → triangulo

    = figuro kun tri anguloj

  • sub tegmento → [sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O → subtegmento - sub tegmento → subtegmento

    = ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne subtegmentejo, ĉar tio, kio aperas antaŭ la sufikso EJ, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo)

  • per fortoj → [per fortoj]-(trudo)-O → perforto - per fortoj → perforto

    = trudado de la propra volo per fortoj

  • unu tago kaj unu nokto → [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O → tagnokto - unu tago kaj unu nokto → tagnokto

    = 24-hora periodo, diurno

  • la pli multaj → [pli multaj]-(grupo)-O → plimulto - la pli multaj → plimulto

    = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)

  • mil jaroj → [mil jaroj]-(periodo)-O → miljaro - mil jaroj → miljaro

    = periodo de mil jaroj. La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas precize la saman signifon. Ambaŭ estas ĝustaj, sed ili estas konstruitaj laŭ du malsamaj principoj. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli populara.

Oni ankaŭ uzas "vortigitajn" frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj. Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:

  • la sama ideo → [sama ideo]-AN-O → samideano - la sama ideo → samideano

    = speco de ano, nome ano de la sama ideo

  • altaj montoj → [altaj montoj]-AR-O → altmontaro - altaj montoj → altmontaro

    = aro de altaj montoj

  • sub (la) maro → [sub maro]-ŜIP-O → submarŝipo - sub (la) maro → submarŝipo

    = ŝipo, kiu povas iri sub la mara supraĵo

  • en liton → [en liton]-IG-I → enlitigi - en liton → enlitigi

    = "igi en liton", meti en liton

Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj: "Vivu!" → [vivu]-(krii)-I → vivui = krii "vivu!", saluti iun per la krio "vivu!". Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la signifo. "Ne forgesu min!" → [ne forgesu min]-(floro)-O → neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)

Afiksoj

Malgranda grupo de radikoj (ĉirkaŭ 40) nomiĝas afiksoj. Ili estas radikoj, kiujn oni uzas ĉefe en kunmetitaj vortoj. Kelkaj estas sufiksoj – postafiksoj. Ili aperas post aliaj radikoj. Aliaj estas prefiksoj – antaŭafiksoj. Ili aperas antaŭ aliaj radikoj.

Precipe la tradicio decidis, kiuj radikoj nomiĝas afiksoj. Oni povus tamen diri, ke afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado. Iuj el la tradiciaj afiksoj estas laŭ tiu difino ordinaraj radikoj. En la ĉi-antaŭaj klarigoj de ordinara vortfarado estis kelkaj ekzemploj kun radikoj, kiujn oni tradicie nomas afiksoj.

Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. Tio, kio staras antaŭ la sufikso, estas preciziga antaŭelemento. Sed por plej multaj sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la ĉefelemento kaj la antaŭelemento. Por ordinaraj radikoj ne ekzistas tiaj limigoj.

La sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel. Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj sufiksoj do estas veraj afiksoj.

Plej multaj el la prefiksoj funkcias kiel preciziga antaŭelemento de kombino. Tio, kio staras post la prefikso estas ĉefelemento, kies signifo iel preciziĝas per la prefikso. Sed ekzistas normale ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la prefikso kaj la ĉefelemento.

La prefiksoj GE kaj MAL tamen ne kondutas tiel. GE kaj MAL tiom ŝanĝas la signifon de la posta elemento, ke oni ne povas klarigi tion kiel ordinaran kombinon (nek kiel frazetvorton). GE kaj MAL do estas veraj afiksoj.

Principe oni povas uzi ĉiun ajn afiksan radikon ankaŭ kiel ordinaran radikon. Iuj afiksoj estas eĉ tre ofte uzataj tiel. Aliaj, ekzemple ĈJ kaj NJ, treege malofte uziĝas kiel ordinaraj radikoj. Kelkaj ekzemploj pri tia uzo aperas en la ĉi-postaj klarigoj pri la diversaj afiksoj.

Ĉe afikso oni normale ne uzas interligan finaĵon kiel en dormoĉambro. Oni ne diras ekz. ekokuri, eksosekretario, ŝipoestro. Ligfinaĵon oni uzas ĉe afikso nur kiam tio estas pli-malpli nepra por la signifo aŭ kompreno, ekz. unuaeco, antaŭenigi, posteulo.

La participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT kondutas iom speciale.

Iuj radikoj, kiujn oni ordinare ne klasas kiel afiksojn, tamen iasence kondutas simile kiel prefiksoj aŭ sufiksoj. Oni povas ilin nomi afiksecaj elementoj.

Reen al la supro