Al la enhavo

Respondi nean demandon

de Matthieu, 2007-septembro-16

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2007-septembro-16 15:37:28

Kiel oni respondas nean demandon en Esperanto?

Ekzemple: Ĉu vi ne estas tie?
Se mi respondas “Ne”, ĉu tio signifas “Ne, mi ne estas tie” aŭ “Ne, mi ja estas tie”?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-16 17:00:37

Jes.

Rao (Montri la profilon) 2007-septembro-16 18:03:12

Mi konsilas al vi legi ĉi tiun parton de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Mi havis la saman dubon, kiam mi estis komencanto, kaj tiu paĝo donis al mi la respondojn necesajn.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-septembro-16 19:09:40

Dankon, Rao!

Ambaŭ kazoj estas ĝustaj... Ne tre praktika.

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-16 22:11:25

Mi kutime uzas ja.

Ĉu vi ne iris?
Mi ja ne iris.

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-17 07:45:09

Mutusen:Kiel oni respondas nean demandon en Esperanto?

Ekzample: Ĉu vi ne estas tie?
Se mi respondas “Ne”, ĉu tio signifas “Ne, mi ne estas tie” aŭ “Ne, mi ja estas tie”?
Jes, mi ne estas tie.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-septembro-17 15:59:42

Ĉi tiu malofte ankaŭ okazas en la Germana Lingvo. Ĝi havas eĉ havas specialan nomon, kiun mi bedaŭrinde ne povas memorigi. Vi ĉiam devas respondi kun kompleta frazo. Do:
Ja, mi estas tie.
Ja, mi ne estas tie.
Ne, mi estas tie.
Ne, mi ne estas tie.

Amike
hoKo

Reen al la supro