Al la enhavo

Esperanta tago

de diogotux, 2007-oktobro-11

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-11 21:49:39

Ĉi tie en Brazilo, ni havas la "Hino Nacional" (Nacia Himno), sed ĝi ne estas tre utila, neniu ŝajnas ŝati ĝin tro multe, kaj ĝi ne estas kantata krom en la 7a de septembro.
Same okazas kun la himno de Esperanto. Ekzistas, sed neniu uzas. Ĉu ĝi ne havas tagon por esti kantata? Ĉu ĝi estas kantata en kongresoj?

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 21:36:58

Fakte, vi pravas. Sed, aliflanke himno ne estas kreata por kanti ĝin ĉiutage, ĉu ne? Ofte "La Espero"-n oni kantas dum iuj kongresoj, renkontiĝoj ktp. Generale, oni kantas ĝin, ne ofte, sed kantas. Kaj mi pensas ke tio estas bona, ĉar himno kantata tro ofte perdas gravecon, oficialecon.

piteredfan (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 21:28:11

piotrek92:Fakte, vi pravas. Sed, aliflanke himno ne estas kreata por kanti ĝin ĉiutage, ĉu ne? Ofte "La Espero"-n oni kantas dum iuj kongresoj, renkontiĝoj ktp. Generale, oni kantas ĝin, ne ofte, sed kantas. Kaj mi pensas ke tio estas bona, ĉar himno kantata tro ofte perdas gravecon, oficialecon.
Jes, mi nur aŭdis "La Espero"-n ĉe kongreso, kaj estanta iom komencanta, mi ĉeestis nur unu kongreson, do mi aŭdis la himnon nur unufoje.
Kiel socialisto, mi scias "La Internacia"-n, sed mi povas kanti ĝin nur en la angla kaj sendube malakorde.
Ĉu estontaj ludoj konkursiĝos inter "Esperantujo" kaj la kvin aŭ kiom ajn internacioj anstataŭ naciaj teamoj? Tio estas neverŝajna, ĉu ne?

Reen al la supro