Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-14 18:52:53

Mi volis diri, ke viaj ideoj rampas kiel serpento, sed ne flugas kiel birdo, tamen ne tute mortas; kaj samtempe mi montras kial la via ideo ne laboras.
Serpento (nask)ita rampi –> vidu ke 'ita rampi' ≠ 'rampita'
Birdo anta flugi ≈ fluganta –> aktivajn participoj oni povas iam dispartigi, sed por kio?

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-15 11:33:54

Jes, vi pravas sergejm. La ideoj de amigueo rememoras min pri la loka varianto de jeringonza.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-23 16:53:03

sergejm:
Serpento (nask)ita rampi –> vidu ke 'ita rampi' ≠ 'rampita'
Birdo anta flugi ≈ fluganta –> aktivajn participoj oni povas iam dispartigi, sed por kio?
Metsis:La ideoj de amigueo rememoras min pri la loka varianto de jeringonza.
Saluton, sergejm, Metsis,

mi ne diris ke "ata manĝi" estas sukcesa provo.
sergejm diris ke "birdo anta flugi" estus proksimume "birdo fluganta", tamen mi ne kontentas.
mia demando estis: kiu finaĵo F (jam konata aŭ kreinda) igus "ata manĝF = manĝata"? kaj ĉu vi trovis alternativajn procedojn malsamajn al tiu finaĵo F?

Mi ŝatas tiun ludon Jerigonza = ĥerigonzo, sed "ata manĝF" estas alia ludo.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-23 17:27:00

sergejm:
Birdo anta flugi ≈ fluganta –> aktivajn participoj oni povas iam dispartigi, sed por kio?
Por kio? Tion ni scios a posteriori.
Normale, utiloj surprizas.
Surprizoj mem estas grave utilaj.

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-24 00:07:16

Se mi povus ŝanĝi Esperanton, mi nur ŝanĝus du radikojn :
sci --> sap.
ir --> vad

Esprimoj pri scii estas tre oftaj kaj gravaj, sed "scii" estas malfacila prononci por multaj homoj, kaj malbela (miaopinie) pro la sonoj "sts" kaj "ii". Mi preferus: "mi ne sapas", "ĉu vi sapas?", "ŝi volas sapi".

Esprimoj pri iri estas ankaŭ tre oftaj kaj gravaj. Ĉar la pronomoj finas kun 'i', oni tro ofte devas fari la sonon 'ii'. Mi preferus "Mi vadas".

sap (= soap en la angla) kaj vad (= wade en la angla) estas maloftaj kaj malgravaj radikoj, kaj ambaŭ havas evidentajn alternativojn.

Hundego (Montri la profilon) 2019-februaro-24 17:00:57

La mesaĝo estas kaŝita.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-februaro-25 23:04:33

UNIVERSALA VORTARO
DE LA
LINGVO INTERNACIA
ESPERANTO

sap' - savon | soap | Seife | мыло | mydło.

Reta Vortaro

Vadi - Paŝi en akvo aŭ en mola substanco, koto, neĝo, sablo ktp: malfacile vadi eniĝante ĝis la maleoloj en la sablo; vadi ĝis la kolo en la ondoj; liaj piedoj vadas tra mirtarbetoj kaj malaltaj filikoj; (figure) vadi en la koto de la volupto.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-27 16:20:00

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-01 12:05:07

Akakosx:[...] la denaska lingvo estas, kiel Esperanto, artefarita lingvo: l' Evuenia ("Evu'eniago") [...]
Mi aldonus novan kazon ([...] mi la flekseblan orderon ĝojas.). Gamatike, mi la nomon de l' kazo ne scias, sed mi dividus la nominativon je unu kazo uzata nur por la subjekto de l' frazoj kaj unu por aliaj uzaĵoj, ekzemple en prepoziciaj frazoj (ke l' akuzativon ne havas) aŭ predikataj substanstivoj (kaj l' adjektive, kompreneble). Eble "-m" povus uziĝi por la lastan kazon marki. [...]
Slt kara Akakosx,

Mi tre ŝatas vian proponon, ĉar flekseblo esperanta kriplas tiuz mankoz pro.
Tamen, mi provus finaĵon -z, ĉar -z kombineblas al -n ne nur la "prepoziciajz sintagmojz" kaze de.


La kato saltas sur la fotelon = la kato la fotelonz saltas sur.

Nunz kaj, kiel pruvi -nz utilanz ekster la prepoziciaz sintagmoz?

Ŝi sinceraz diris la katon petolanz = Petolanz diris ŝi la katon sinceraz
(Mi dubas ĉu adjektivo per verbo bone funkcias per za -nz)

Via propono estas, tamen, ne sufiĉa, ĉar la "prea" ordo estas profunde instalita profunde en esperantoz, tiel ke "plene saĝe" ne signifas same ol via "plene saĝe". HO, grave!:

plene saĝe = saĝe plenez
tamen,
saĝe plene = plene saĝez

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-15 18:55:03

Ĉar esperanton mankas profesia pasiva afikso, mi kontentiĝas ĉe diri "Mi estas observato".

Pro tio la genio de esperanto kapablas diri "profesia murdanto" ( murdisto ) sed ne kapablas diri "profesia viktimo" (oni konfuzus rin kun "viktimo de murdisto", aŭ "viktimo de profesia malsano", aŭ viktimo de fraŭdisto ktp).

La kriantoj kontraŭ la simetrimanko en esperanto pri seksoj, devus ankaŭ krii kontraŭ la simetrimanko pri pasivo kaj aktivo en esperanto.

"Jam de la komenco, Latinameriko monde specialiĝis en la domeno labora: ĝi iĝis fikinsto de Okcidento." (Eduardo Galeano, "La malfermitaj vejnoj de Latinameriko")

INST (fantazia afikso nepra) estas "la pasivo de IST".

Mi rekonas ke la verbo FIKI ne estas politike korekta, ĉar supozas ke "fiki" iun estas kvazaŭ turmenti aŭ malfierigi rin.
Tiu uzo devenas de kelkaj prizonoj troaj de testosterono, aŭ de seksperfortaj punoj aŭ militrabaĵo.
Galeano certe intencis frapi la leganton, per verego malkonforta kiel turmento.

https://www.amazon.fr/Las-Venas-Abiertas-América-Latina/dp/8432311456

Hahahaha. Mi rimarkis la eraron ĉe la titolo: "Ĝiseke" --> "Ekdeeke". (Tro komike: Mi ekdeeke eraris providence, tamen).

Memoru: Latinoameriko estas fikinsto de Okcidento. Ne la sola.

Reen al la supro