Al la enhavo

maloftaj etimologioj de esperantaj vortoj

de Glan, 2007-novembro-11

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Glan (Montri la profilon) 2007-novembro-11 12:30:26

Mi jam legis kaj rimarkis, ke la esperantaj vortoj devenas precipe de ses lingvoj: la rusa, la pola, la germana, la angla, la franca kaj la latina.

Sed ekzistas ankaŭ pli maloftaj etimologioj. Mi proponas al ĉiuj paroli tie pri tiaj vortoj.

Ekzemple, la vortoj de la semajno ŝajne devenas de la franca (merkredo - mercredi, mardo - mardi, vendredo - vendredi, ktp...) sed ekzistas unu escepto: "sabato", kiu ne similas al la franca vorto "samedi".
Verŝajne "sabato" devenas de la itala vorto..."sabato" rido.gif .

Kiuj povas esti la kialoj de tiu escepto?

Estas tre persona kaj hipoteza opinio, sed mi pensas ke la vorto "sabato" eble kaŝas la jidan kaj hebrean vorton "ŝabat" ("שבת").

Mi atendas viajn aliajn ekzemplojn. rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-11 14:04:51

Glan:Mi jam legis kaj rimarkis, ke la esperantaj vortoj devenas precipe de ses lingvoj: la rusa, la pola, la germana, la angla, kaj la latina.
Vi nur diris kvin lingvojn: la franca verŝajne estas la sesa. Ja estas francdevenaj vortoj, kiu ne ekzistas latine: hieraŭ, malgraŭ, ktp.

La vorto “kaj” venas de la malnovgreka καί (kaí, elparolata [kaj]; la novgrekan και oni diras kiel [ke]).

“Cunamo” estas japandevana vorto (津波, tsunami).

Ankaŭ estas kelkaj vortoj, kies etimologion mi ne konas: de kiuj lingvoj venas “ŝati”, “farti” kaj “edzo”?

Glan (Montri la profilon) 2007-novembro-11 14:19:10

Mutusen:Vi nur diris kvin lingvojn: la franca verŝajne estas la sesa.
Dankon. Mi korektis.

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-11 14:27:32

Mutusen:

Ankaŭ estas kelkaj vortoj, kies etimologion mi ne konas: de kiuj lingvoj venas “ŝati”, “farti” kaj “edzo”?
Laŭ konciza etimologia vortao de Eo (Andre cherpillod)
ŝati - de la jida
farti - de la germana Wohlfart
edzo - tion mi sen vortaro scias de edzino kio devenas de la fino -essin (ekzle princessin)
kaj la vortaro diras ke
edzo retroderivo de edzino <- jida finaĵo -ecin <-G -essin (ekz Prinzessin princino) ...

Glan (Montri la profilon) 2007-novembro-11 15:00:58

"Boaco" devenus de la samea dialekta vorto "boazu".

"Tuj" ŝajnas deveni (almenaŭ parte) de la litova "tuoj".
Ŝak: ĉu ci povus diri al ni tion, kion diras Andre Cherpillod pri tiu vorto?

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-11 15:16:37

boaco Lapona vorto boaccu
tuj Li(tova) tuojau
kaj ankoraŭ unu lingvo dume ne estis menciita
lirli Fi(nna) lirista lorista

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-11 16:36:17

Glan:Verŝajne "sabato" devenas de la itala vorto..."sabato" rido.gif
Ĝi povus veni ankaŭ de la hebrea vorto, kvankam Esperanto ankaŭ enhavas "ŝabato" kiu celas la judan feston.

Alia hebrea deveno estas "nu", kiu ankaŭ similas al la finna kongrua vorto, "no".

Mi suspektas, sed neniam certiĝis, ke la sufikso -ec- venas de la itala (chiarezza, klareco; bellezza, beleco).

Glan (Montri la profilon) 2007-novembro-11 18:30:30

mnlg:Ĝi povus veni ankaŭ de la hebrea vorto
Estas ebla. Sed mi pensas (persona opinio), ke tio estas malpli logika.

Mi havas almenaŭ tri argumentojn:

-Se "sabato" devenus sole de la jida aŭ de la hebrea, oni certe estus havinta rekte "ŝabato-n".

-Zamenhoff volis internacian lingvon. Elekti vorton, kiu rekte elvokas iun religion ne estus vere internacia ideo (miaopinie).

-Esti juda ne estis ĉiutage facila tiuepoke, kaj mi estus mirigata se Zamenhoff havus elektita vorton pri kiu li estus devinta respondi "la jida/hebrea ŝabat" si iu estus demandinta: "Kio estas la etimologio de tiu vorto?"; tio ne estus estinta utila al sia lingvo.

Eble, kiel mi jam skribis, ia influo de la jida/hebrea klarigas tiun escepton (la aliaj tagoj de la semajno ŝajnas deveni de la franca), kiu do estus kompromiso.

Sed mi ne havas certajn pruvojn, kaj do la mistero restas plena. rideto.gif

Glan (Montri la profilon) 2007-novembro-11 18:54:57

Dek kvar lingvoj estas menciitaj jam:

-rusa
-pola
-germana
-jida
-angla
-franca
-itala
-hebrea
-litova
-latina
-malnova greka
-samea/lapona
-finna
-japana

Reen al la supro