Al la enhavo

Problemoj rilate Interlingvaon

de Novico Dektri, 2007-decembro-31

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Novico Dektri (Montri la profilon) 2007-decembro-31 14:23:43

Koran saluton al ĉiuj gesamideanoj kaj speciale aliaj fanatikuloj pri artefaritaj lingvoj. Hieraŭ Interlingvaon mi iom heziteme ekstudis, timante ĝiajn rilatojn al romanidaj lingvoj. Tamen, mi trovis ĝin esti bela kaj facila (kvankam tute ne komparinda al nia kara verda pontlingvo, mi vin certigas okulumo.gif ). Malgraŭ tio, estas manko da informoj pri specifaj gramatikeroj en mia denaska lingvo, nome la angla. Ja estas facile kompreni la lingvon mem pro mia jama kompetenteceto en Esperanto, sed mi certe aprezus klarigojn de aliaj, pli spertaj parolantoj se ekzistas iuj en lernu!

Unue: Kiuj ekzakte estas la signifoj de 'que'? Mi scias ke foje oni uzas ĝin por 'kio, kiu' kaj eĉ por kompari 'Mi fructo es plus bon que tu fructo' (Mia frukto estas pli bona ol la via). Ĉu alisituacie ankaŭ?

Due: Kia estas la diferenco inter la vortoj 'que' kaj 'qual' uzate en la senco de 'kiu'?

Ekzemple:

"Le casa que tu ama es in le proxime strata"

La domo kiun vi amas troviĝas en la apuda strato.

kompare kun

"Ille fuma marijuana, qual vitio ille ha acquirite in le universitate">

Li fumas kanabon- malvirto kiun li akiris enuniversitate,

Eterne dankeme,

Benjameno

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 15:22:29

En "Grammatica de interlingva":
que: pron interr what;
pron rel who, whom, which, that

Interlingvao eble estas pli facile prononsebla kaj pli facile komprenebla aŭskulte, sed mi uzas internacian artefaritan lingvon nur skribe, por tia apliko Esperanto estas la plej bone taŭga. Do mi planis lernado de interlingvao al iam necerte future.

Reen al la supro