Contenido

La promeno de la sekreto

de novatago, 18 de febrero de 2008

Aportes: 7

Idioma: Esperanto

novatago (Mostrar perfil) 18 de febrero de 2008 17:47:44

Mi legis la vorton de la tago kaj mi ne komprenas la signifon de la sekva frazo:

vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Kion ĝi signifas?

Dankon, Novatago.

Marie-Ange (Mostrar perfil) 18 de febrero de 2008 18:22:46

novatago:Mi legis la vorton de la tago kaj mi ne komprenas la signifon de la sekva frazo:

vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Kion ĝi signifas?

Dankon, Novatago.
Mi komprenas la frazo, se la vorto "sekreti" ankaŭ signifas "sekreton doni"...
Marie-Ange (Fr)

novatago (Mostrar perfil) 18 de febrero de 2008 22:21:06

Mi nun komprenas bone. Mi legis plibone la Reta Vortaro kaj mi komprenas tiun ĉi:
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.

La reta vortaro ne eksplikas ĝin bone ĉar por ambaŭ signifoj, ĝi uzas la vorton "sekreti" sen meti "al" nenien. La dua signifo estas sufiĉe malsama por uzi alian vorton. Mi ne uzus "sekreti" por signifi "konfidi sekreton".

Ĝis, Novatago.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 18 de febrero de 2008 22:25:24

sekreti=diri sekrete, diri ion sekretan nur al fidela homo.
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj

Ĉevalo (Mostrar perfil) 19 de febrero de 2008 04:26:36

novatago:Mi nun komprenas bone. Mi legis plibone la Reta Vortaro kaj mi komprenas tiun ĉi:
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.
1) sekreti = gardi sekreton pri io
2) sekreti = ensekretigi = malkovri sekreton al iu = inici iun en sekreton
Terurĉjo:sekreti=diri sekrete, diri ion sekretan nur al fidela homo.
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj
Sekreto, kiun konas pli ol unu homo, ne estas sekreto okulumo.gif

Miland (Mostrar perfil) 18 de marzo de 2008 14:01:22

Laŭ mi, oni devus uzi konfidi anstataŭ sekreti se oni volas diri ke oni malkaŝas sekreton al iu.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 18 de marzo de 2008 21:01:00

Vi sekrete vorton diras, ĝi tra l'tuta mondo iros.

Miland:Laŭ mi, oni devus uzi konfidi anstataŭ sekreti se oni volas diri ke oni malkaŝas sekreton al iu.
Vi pravas.
Li konfidis sekretajn informojn al la edzino, sed poste amare bedaŭris pri tio.

Volver arriba