Al la enhavo

tute

de eb.eric, 2008-marto-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 14:21:10

mnlg:Laŭ mia kompreno, la emfazo ŝanĝiĝas, sed la signifo restas sama.
La signifo restas la sama, sed la unua frazo estas pli komprenebla por tiuj, kies lingvo havas fiksitan vortordon.

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-06 20:02:36

sergejm:La signifo restas la sama, sed la unua frazo estas pli komprenebla por tiuj, kies lingvo havas fiksitan vortordon.
Eble vi celis diri, kies lingvo havas tiun fiksitan vortordon.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-07 06:44:19

mnlg:Eble vi celis diri, kies lingvo havas tiun fiksitan vortordon.
Oni povas skribi jenan komputilan ludon:
1. En la dosiero verboj.txt ni havas liston de transitivaj verboj.
2. En la dosiero substantivoj.txt ni havas liston de substantivoj.
3. La komputilo elektas du substantivojn kaj unu verbon kaj konstruas el ili frazon:
a) X-o Y-as Z-on.
b) Z-on Y-as X-o.
c) X-o Z-on Y-as.
d) Z-on X-o Y-as.
e) Y-as X-o Z-on.
f) Y-as Z-on X-o.
4. Vi devas plej rapide respondi:
a) Ĉu X-o Y-as?
b) Ĉu Z-o Y-as?
c) Ĉu X-o estas Y-ata?
d) Ĉu Z-o estas Y-ata?
5. La komputilo kolektas la statistikon (kvanton kaj tempon de korektaj respondoj).

La ludo estas sufiĉe simpla eĉ por komencantoj.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-marto-07 14:41:07

Mi pensas, ke la ludanto simple rigardus ĉu la vorto havas n-finaĵon, kaj ŝi ne devus kompreni la frazon. Ŝi fariĝus bonega rapide.

Eble pli bona ludo estus tiu per kiu la ludantoj decidis ĉu la frazo ĝustas/estas kutima.

Ekzemple: Katon ŝatas lakto.

Tiu frazo ne veras, do oni povus skribi F aŭ simila. Tiel ni devas kompreni la frazon kaj ne nur trovi la finaĵon.

Sed tiu ludo estus pli malfacila por programistoj ĉar ĝi bezonus liston de veraj kaj malveraj frazoj. Oni povus uzi la sama metodo kaj "instrui" la programon. La programo kreas kaj vidigas frazon per la listo de substantivoj kaj verboj, sekve oni diras ĉu frazo veras, kaj sekve la programo aldonas la frazon al ĝusta listo. Tiam oni havus listo por rapidigi onian letertecon.

Reen al la supro