Al la enhavo

Malregula substantivigado de verboj

de guyjohnston, 2008-marto-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 08:04:37

Taciturn_:Do, ne mirindas pro ke la lingvo trovas tiomaj malfaciloj por interesigi homojn pri si.
Do, ne mirindas pro ke la lingvo trovas tiomaj da malfaciloj por interesigi homojn pri si.
facil/a estas adjektiva radiko, mal- ne ŝanĝas adjectivecon, do malfacilo = malfacileco.

Por krei lingvon sen tiaj malfacilaĵoj, oni devas dekomence trovi ilin ĉiujn; ĉiuj alternativaj lingvoprojektoj forigis nur kelkajn el ili; poste troviĝis la aliaj kaj riceviĝis konstante ŝanĝiĝanta lingvo, kiun ne eblas uzi.
Sed en Esperanto estas Fundamento kaj vi povas legi eĉ unuajn verkojn malgraŭ tiuj malfacilaĵoj - ili tamen estas pli malgrandaj ol en "naturaj" lingvoj.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 09:37:12

Bone,gesamideanoj,mia demando estas tiu:

Kial la radiko "mort" ne sekvas la regulon de multaj aliaj stataj radikoj? Ekzemple:

Bela = esti bela = belas
SED!
Morta = esti morta # mortas (SED fariĝi morta)?
-----
-----
Regulo estu Aŭ:

bela = esti belas = belas

beliĝi = fariĝi bela,esti farata bela (se ni uzas "de" por montri la pasivon)

beligi - fari ion bela
-----
Aŭ:

Bela = esti bela = belesti

beli = fariĝi bela (devenir beau) KAJ ANKAŬ fari ion bela (faire kl`un(kl`chose beau)

Ĉu tio ne povas konfuzi ĉiujn?
Laŭ mi, entute, NE ridulo.gif,klarigo:

Se ni ne uzas objekton post la verbo:

Do, ni komprenas "beli" kiel "beliĝi","esti beligata".
Ooo kiel vi belis de kiam mi vin vidis
lastatempe!
Kiel vi belis pro la amo!
(la amo fari tiun personon bela; por tiuj,kiuj ne komprenas, mi klarigas ke la senco de la propozicio estas tute pasiva).
Kiel vi belis de la frizisto!
Ĉi tie mi uzis tute korektan Esperantan prepozicion por montri la agulon en la pasivan propozocion.
Ĉu vere estas io,kiu malpermesus nin uzi kaj kompreni ĝin? Laŭ mi:NE!

Sed,se ni ne uzas objekton kaj volas diri "beligi"?
Do, ni diru: "beligi".
Sed kiam ni uzas objekton estas nenia bezono uzi suffikson "igi", la senco estos bone komprenita:
mi belis mian apartamenton.
Tiu metodo permesos pli efektive uzi la eblon de la lingvo kaj mallongigos ( "mallongos" ridulo.gif ) la frazojn.

Ĉu ĝi estas laŭ "Neceso kaj Sufiĉo"?

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 09:54:27

Mi jam ekplikis:
mort- estas verba radiko.
bel- estas adjektiva radiko.
Do:
beli = esti bela
morti != esti morta = esti mortanta = mortinti

beli estas ne transitiva verbo, do vi ne povas "beli vian apartamenton", vi devas uzi "beligi la apartamenton", aŭ "fari ke la apartamento belu".

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 09:55:02

Iam la fundamenta scio kaj regulo estis ankaŭ ke la tero ne estas ronda.
Ankaŭ ni evitu ŝanĝoj sen fino, sed mi alvokas al ŝanĝo tuta kompleta kaj unuafoja.Sed tutvere nur profesiuloj devas partopreni en tiu ago.Bedaŭrinde, la Ido ne estas sufiĉe elfarata por esti pli bonega ol la Esperanto.
Kaj,Sergejm, nenio malpermesas min krei "tiomaj" el "tiom".Tiu estas tute laŭ reguloj kaj bone komprenebla ridulo.gif .
Kaj se estas facilo, anakŭ estas malfacilo ridulo.gif.Kaj mi ne pensas ke estus bone ŝarĝi mian frazon kun multaj sennecesaj vortoj kun "ajo" k.t.p.,se la senco kompreneblas tute facile.Ankaŭ ne estas neniu elfarata terminologio en la Esperanto,Do,ĝi sekvas tute regule la regulojn de la europaj lingvoj sed NE de la inaj esperantaj reguloj

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:01:20

sergejm:Mi jam ekplikis:
mort- estas verba radiko.
bel- estas adjektiva radiko.
Do:
beli = esti bela
morti != esti morta = esti mortanta = mortinti

beli estas ne transitiva verbo, do vi ne povas "beli vian apartamenton", vi devas uzi "beligi la apartamenton", aŭ "fari ke la apartamento belu".
Sergejm, mi ne demandas kio radiko estas kio.Sed mi provas paroli pri la lingvistiko kaj vojoj de kreado de lingvojn.
Vi agas tute kiel en la proverbo(diraĵo,parolaĵo)shoko.gifni sentas la sonon ,sed ne scias de kie tiu venas.

Kaj "esti morta" ne povas egali al "esti mortanta",do:
mi estas morta=jam morta , ne viva
mi estas mortanta=mi estas viva sed mi fariĝas morta

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:07:57

Sergejm,
speciale por vi,mi eksplikas,ke ne ekzistas adjektivaj kaj verbaj radikoj,sed:
radikoj de stataj kaj agaj verboj ( se mi dirus tute simple sen malfaciligo)
Do "esti morta" estas unu stata verbo laŭ reguloj de la baza lingvistiko.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:12:34

Legu PMEG pri -iom vortoj.
Kioma kaj tioma estas vicordaj.
Ioma, ĉioma, nenioma estas kvantaj.
Nereguleco? Mi ankaŭ antaŭnelonge eksciis pri ĝi, sed tia uzado fariĝis en la lingvo.
Ĉu Zamenhof povi antaŭvidi tion? Eble jes, sed li povis antaŭvidi ĉion.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:19:39

Taciturn_!
Eble en via "perfekta" lingvo ne ekzistas adjektivaj radikoj, sed en Esperanto estas!

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:24:21

sergejm:Legu PMEG pri -iom vortoj.
Kioma kaj tioma estas vicordaj.
Ioma, ĉioma, nenioma estas kvantaj.
Nereguleco? Mi ankaŭ antaŭnelonge eksciis pri ĝi, sed tia uzado fariĝis en la lingvo.
Ĉu Zamenhof povi antaŭvidi tion? Eble jes, sed li povis antaŭvidi ĉion.
ahahhahahaaaaaaa ni anoncu Zamenhof Dio de la lingvistiko kaj neniu estis,estas,estos super li!

Ankaŭ ekspliku al mi kio volas diri "vicordaj"?
Kiom-kioma,neniom-nenioma
kiom da homoj-kiomaj homoj k.t.p.
NE bezonas rompi la regulon kaj aldoni sennecesajn sencojn!

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 10:27:13

sergejm:Taciturn_!
Eble en via "perfekta" lingvo ne ekzistas adjektivaj radikoj, sed en Esperanto estas!
Tiaj radikoj ne estas en la lingvistiko, se la esperanto estas ekster ĝin,do bone.

Reen al la supro