Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-30 08:50:41

U.E. estas politika institucio kun 24 naciaj oficialaj lingvoj. La plimulto de la eŭropaj civitanoj de U.E. opinias ke la demokracio al la eŭropa nivelo (U;E.) ne estas kontentiga. Ni opinias ke nia neŭtra, justa, facila , helpa internacia lingvo povas plibonigi la demokration en U.E.

Jen kelkaj eltiraĵoj de la programo de Eŭropo Demokratio Esperanto.

"Homaj Rajtoj estas la bazo de nia tuta agado, kiel prezentitaj en la Universala Deklaro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ni volas atingi la kompletan aplikon de tiu Deklaro en Eŭropo.
Eŭropo estas en si mem internacia.

Demokratio de unuopaj landoj devas esti pluevoluigata al Internacia Demokratio.
Internacia demokrateco bezonas neŭtralan internacian lingvon.

Esperanto kaj lingvaj rajtoj
Lingvaj rajtoj devas esti agnoskataj al ĉiuj historiaj malplimultoj kaj al ĉiuj novaj malplimultoj en Eŭropo.
Ni volas, ke la natura kaj kultura ĉirkaŭaĵo estu protektata. Tio inkluzivas la protektadon de la lingva diverseco, simile al la natur-diverseco.
Kiam ne eblas uzi la gepatran lingvon, ni proponas uzi la internacie demokratecan lingvon Esperanto.
Ni rekomendas aktivan demokratian lingvan politikon kun ebligo de uzo de ĉiuj lingvoj de EU inkluzive Esperanton."

La progreso de Esperanto (Eo) en E.U.povas faciligi la progreson de Eo en la mondo.
Kion vi pensas pri tio?

Серёга (Montri la profilon) 2017-septembro-30 09:58:28

La mesaĝo estas kaŝita.

morico (Montri la profilon) 2017-septembro-30 10:44:35

La realeco estas diversa.
Ĉiu scias ke en ĉiuj landoj la pezo de la oligarkioj kaj de la hipokriteco estas tre grava: kontrolo de la plimulto de la amaskomunikiloj ktp.
Mi pensas ke oni povas diferencigi la popolojn kiuj volas por la plimulto la pacon, kaj la oligarkiojn, precipe la lobiojn de milita industrio, kiuj volas ofte militojn.

Tamen, en E.U. kaj diversaj landoj, la civitanoj povas paroli pri politiko kaj kritiki la registarojn. Esperanto povas plibonigi la komunikon inter eŭropaj civitanoj kaj en la mondo.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-01 21:36:05

Esperanto estas demokratia lingvo, la propraĵo de ĉiuj laŭ Zamenhof (Z.)
La traduk-rajto de la unua broŝureto Esperanto estis atribuita al ĉiuj.

Zamenhof.: "Ĉiu (nova) vorto, ĉiu (nova) formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de uzantoj, estas tute bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne" (Aldono al la dua libro, p7-8)

Esperanto estas ankaŭ natura lingvo.
Zamenhof: "La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj laŭ kiaj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj" (Aldono al la dua libro p.8)

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-oktobro-01 22:24:09

Oni ja scias, ke kiam oni serioze studas la lingvan problemon, la argumentoj por esperanto aperas trafaj. Vidu la raporton Grin, ekzemple. Same kiam oni debatas pri lingvoj. La problemo estas, ke neniam okazas debatoj pri lingvoj. Kiam vi aŭdis aŭ vidis lastfoje tian debaton en la televido? Nu?

Kompreneble, se Eŭropunio komenciĝis per interŝanĝo de ideoj, dialogo inter la civitanoj pere de internaciaj medioj (ecx en la angla!) kiel gazetoj, radiostacioj, televido, tiuj problemoj pri demokratio ne ekzistus.




https://eo.wikipedia.org/wiki/Raporto_Grin

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-01 22:31:12

"Demokratio" estas ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Metsis (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 07:43:10

E-o ne devu stampiĝi lingvon de aparato de Eŭropa Unio! Oni bezonas filmojn, videojn, ludojn, gazetojn, popmuzikon kaj pornon en E-o. La uzado devas kreski de malsupre supre por ne bati malantaŭen.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 09:53:52

Diverse de esperanto, hispana lingvo nun estas lingvo de malamo, mallibero, maltolero, malpaco kaj malamikoco
La hispana estas malesperanto
Katalunianoj
Lernu Esperanton, nur gxi povas liberigi vin
No pasaran

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 12:11:14

Metsis:E-o ne devu stampiĝi lingvon de aparato de Eŭropa Unio! Oni bezonas filmojn, videojn, ludojn, gazetojn, popmuzikon kaj pornon en E-o. La uzado devas kreski de malsupre supre por ne bati malantaŭen.
Jes, sed la agnosko de la eduka valoro de Esperanto(Eo) fare de UNESCO ebligis la progresadon de Eo. Se E.U. agnoskus la kvalitojn de Eo, tio estus grava akcelilo por Eo. La kursoj, filmoj, videoj, popmuzikoj ktp estas ankaŭ akceliloj.

morico (Montri la profilon) 2017-oktobro-02 12:42:37

Burevoj:Diverse de esperanto, hispana lingvo nun estas lingvo de malamo, mallibero, maltolero, malpaco kaj malamikoco
La hispana estas malesperanto
Katalunianoj
Lernu Esperanton, nur gxi povas liberigi vin
No pasaran
La esperantista movado estas por la defendo de ĉiuj lingvoj. Ni devas diferencigi la politikojn de la registaroj kaj la lingvojn. Por mi, la plej bona solvo estus se ĉiu parolus sian lingvon en sia lando, kaj Esperanto-n kun alilingvanoj, kiam ne ekzistas komuna alia lingvo.

Reen al la supro