Al la enhavo

vi kuras KIAL vi timas = vi kuras al la kaŭzo de via timo

de amigueo, 2018-septembro-28

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 18:55:56

Nu, certe, mi eraris. Kaj foje Google klavaro korektas miaj 'erarojn' - necesas esti atentema.
Infano ploras por tio ke patrino donu al ĝi dolĉaĵojn - celo, por kio?
Infano ploras pro tio ke/ĉar doloras vundita piedo - kaŭzo, kial? pro kio?

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 17:52:50

sergejm:Mi ŝatas kion? Tion, kie vi loĝas = mi ŝatas tion, kie vi loĝas => mi ŝatas kie vi loĝas.
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
fuĝi ion, kuri ion, iri ion, eliri domon, nu, ili estas alia temo.

"mi fuĝas (na/el tio) kial timas" = "mi fuĝas el/na la kaŭzo de mia timo"
"mi fuĝas pro timo" estas alia ideo.

la kaŭzo de mia timo povas esti misinformo, miraĝo, drogo…
tio kion mi timas povas esti aŭ eblas absurdaĵo. mi timas araneojn, ekz.

se mi fuĝas kial mi timas, mi ne fuĝas araneojn, mi fuĝas drogon (se mi konas la kaŭzon), aŭ mi evitas trovi kaŭzon, laŭ la frojda skemo.

"mi fuĝas kial mi timas" estas psikoterapia vortludo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-novembro-01 04:51:17

Mi komprenas 'mi scias kial mi timas', 'mi vidas kial mi timas', 'mi diras kial mi timas' - la verboj estas transitivaj, sed ne 'mi kuras kial mi timas', 'mi fuĝas kial mi timas' - la verboj netransitivaj. Necesas diri 'mi kuras/fuĝas de tio, kial mi timas', 'de/el tio' estas nepra, 'tion/na tio' ne eblas, 'mi kuras al tio, kial mi timas' - estas stranga, sed eblas.
amigueo:"mi fuĝas kial mi timas" estas psikoterapia vortludo.
Ĝuste ĉi tio ĝi estas, normale tiel oni ne diras.

Kirilo_instruas (Montri la profilon) 2018-novembro-06 13:37:01

Estas terure!

Post longa paŭzo mi vizitas tiun forumon, kaj konstatas, ke la sekcio pri demando preskaŭ komplete dronas en la sencelaj lingvoludoj de Amigueo, kiu ŝajne eltondis E-ajn morfemojn kaj miksas ilin laŭplaĉe.

Damne, tio estas ejo, kie komencantoj ekhavu helpon kaj ne konfuziĝu per tiaj stultaĵoj. Se mi estrus la paĝon, mi jam longe barus la eniron al Amigueo pro spamado aŭ trolado.

amigueo (Montri la profilon) 2018-novembro-16 00:08:00

mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif

Gehel (Montri la profilon) 2018-decembro-11 16:33:22

Kirilo_instruas:Estas terure!

Post longa paŭzo mi vizitas tiun forumon, kaj konstatas, ke la sekcio pri demando preskaŭ komplete dronas en la sencelaj lingvoludoj de Amigueo, kiu ŝajne eltondis E-ajn morfemojn kaj miksas ilin laŭplaĉe.

Damne, tio estas ejo, kie komencantoj ekhavu helpon kaj ne konfuziĝu per tiaj stultaĵoj. Se mi estrus la paĝon, mi jam longe barus la eniron al Amigueo pro spamado aŭ trolado.
Prave! La komencanto, kiu mi estas, eknervoziĝas.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-11 22:13:27

amigueo:mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif
Kial surtuto kaj ne ekz. antaŭ ĉio, ĉefe, precipe, unuavice?

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-11 22:39:27

StefKo:
amigueo:mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif
Kial surtuto kaj ne ekz. antaŭ ĉio, ĉefe, precipe, unuavice?
Li verŝajne havas subkomprenata 'sur tuto', sed eble mi eraras. Amigueo ofte estas malfacile komprenata pro liaj in-ventoj.

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-12 08:24:36

Surtuto estas vesto laŭ PIV. Sed jes, Amigueo estas reta trolo de Lernu, eble ĉiu retejo devus havi sian propran ridego.gif

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-22 15:38:46

"vi kuras pro timon" devas esti "vi kuras pro timo"

Reen al la supro