Al la enhavo

Kion oni faru por ekdormi se oni havas sendormecon?

de Vivuesperanto, 2019-majo-04

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-04 22:18:27

Kion oni faru por ekdormi se oni havas sendormecon?

novatago (Montri la profilon) 2019-majo-05 08:29:48

Unue oni devas trovi la originon de la sendormecon. Eble vi estas malsana kaj tio estas simptomo. Tamen estas aliaj du ebloj. Eble vi ne povas ĉesi tropensi ion (ne nepre problemo). Se la afero temas pri tio, mi rekomendas praktiki meditadon. Trankviliga muziko ankaŭ helpas, kompreneble, se ĝi estas mallaŭta. Alia eblo estas ke via korpo ne estas sufiĉe laca kiam alvenas la horo por dormi. Tiukaze, simple praktiku fizikan ekzercon, sed ne ĝuste antaŭ dormi ĉar tio vigligus la korpon. Ankaŭ ekzistas meditado, tiu de Osho se mi bone memoras, kiu antaŭ la mensa praktiko, postulas fortegan korpan aktivigon. Tio por okcidentanoj estas pli utila, ĉar ni havas la menson pli brua.

Fine, eblas manĝi melatoninon, mi pensas ke oni vendas tion en apotekoj, kaj se ne, en herbovendejoj. Tio funkcias bonege, laŭ mia sperto, kompare al infuzaĵoj. Sed ja gravas malkovri la problemon ĉar neniam estas bona ideo ĉiam uzi medicinaĵojn por dormi.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro