Contenido

Lerni kaj paroli la lingvon Esperantan

de Lewis_RosalNewcombe, 9 de mayo de 2019

Aportes: 6

Idioma: Esperanto

Lewis_RosalNewcombe (Mostrar perfil) 9 de mayo de 2019 18:55:14

Saluton!
Mi estas nova lernanto Esperanta kaj mi volas trovi komunumon por paroli la lingvon, se vi havas konsilojn por mi, mesaĝu al mi!
Dankon amikoj!

Miono (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2019 02:30:03

Nu...de la vorto "lingvon," Ĉu vi inkludas aziajn lingvojn? En tiu kazo, mi povas helpi vin kun la Indonezia kaj la Japana.

Metsis (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2019 06:23:55

Miono:Nu...de la vorto "lingvon," Ĉu vi inkludas aziajn lingvojn? En tiu kazo, mi povas helpi vin kun la Indonezia kaj la Japana.
Mi estas certa, ke Lewis celas nur E-on.

Miono (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2019 07:27:36

Metsis:
Miono:Nu...de la vorto "lingvon," Ĉu vi inkludas aziajn lingvojn? En tiu kazo, mi povas helpi vin kun la Indonezia kaj la Japana.
Mi estas certa, ke Lewis celas nur E-on.
ho ve, mi ne rimarkis... "la lingvon," ne lingvojn, ĉu ne? mia kulpo.
Mia denaska lingvo mankas la koncepto de "la" kaj plura formo, do mi iam forgesu gin tute.

Miono (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2019 07:42:51

*forgesas ĝin*

sudanglo (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2019 10:18:29

Lewis, estas programo (Ekparolu) ĉe edukado.net ĝuste por solvi tiun problemon - la paroligon de nov-bakitaj Esperantistoj kiuj trovas sin izolitaj (loĝas for de aliaj Esperantistoj, kaj ne havas la necesajn rimedojn por ĉeesti kongreson)

Aliĝu kiel Nevo - ĉi tie

Volver arriba