Al la enhavo

Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?

de Vivuesperanto, 2019-majo-11

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 15:18:41

Estus ideala, se miaj estontaj infanoj scius paroli almenaŭ iom da Esperanto. Ĝi estis kreita por esti la lingvo de la tuta homaro, do estus bele, se Esperanto estus la ĉefa lingvo en la familio de miaj infanoj.

Tamen estos malfacile trovi alian esperantiston, kiu ankaŭ interesiĝas pri la videoludoj Pokémon kaj/aŭ la kantisto "Stranga Al" Jankoviĉo (li estas tiu kun buklaj haroj, kiu kantas parodiojn kiel "Manĝu ĝin", "Alia rajdas la buson", "Vortkrimoj", "eBay" k.t.p. Por tiuj uzantoj, kiuj antaŭe ne aŭdis pri li, bonvolu rimarki, ke li ne kantas en Esperanto; mi nur tradukis la anglajn titolojn.)

Mi havas sencon pri tio, kio estus mia ideala mondo, sed mi ankaŭ volas esti realisma.

Turfalko (Montri la profilon) 2019-decembro-07 09:37:52

Mi parolis kun miaj infanoj ekde la naskiĝo esperante, mia edzino germane. Ne problemo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-07 15:19:00

Saluton samideano, mi ja scias, ke ne estas la fadena temo, sed vi diras, ke vi estas ano de TEĴA. Do ĉu vi povus movadumi dirante al estroj de la asocio, ke ĝia retpaĝo estas maljunega kaj ne novigita ekde 2018? Estas gravega problemo, ĉar ĵurnalistoj pli ol la aliaj devus novigi sian retpaĝon. TEĴA noviĝu.

Koran dankon.

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-19 23:40:18

Estas bona ideo. Mi parolu en mia aborigena lingvo kaj esperanto. Sed mi ne havas gefilojn, jam.

walfino:mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.
Tio ankaŭ estas problemo, sed ne por longa tempo.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-20 00:09:41

Bonvulo kritiki Mian esperanton -> Bonvolu kritiki mian Esperanton. / Bonvole kritiku mian Esperanton.

LaAnaso:Estas bona ideo. Mi parolu en mia aborigena lingvo kaj esperanto. Sed mi ne havas gefilojn, jam.
Estas bona ideo. => Tio (ĉi) estas bona ideo.
Mi parolu en mia aborigena lingvo kaj esperanto. => Mi parolu mian denaskan lingvon kaj Esperanton.

Se vi jam ne havas gefilojn, vi iam havis, sed nun vi ne havas. Eble vi intencis diri: Mi ankoraŭ ne havas gefilojn.
ankoraŭ ne = ikke endnu
jam ne = ne plu = ikke mere

Reen al la supro