Al la enhavo

La retejo de Claude Piron ne plu funkcias

de nigra.cxapelo, 2019-aŭgusto-22

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 09:58:18

Bedaŭrinde, la bonega retejo de Claude Piron ( http://claudepiron.free.fr/articles.htm ) ne plu funkcias. Ĉu estas alia retejo, kiu enhavas liajn artikolojn kaj paroladojn?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 15:34:15

Meŝig (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 16:41:29

Saluton,

parto de liaj artikoloj legeblas tie: https://eo.wikisource.org/wiki/A%C5%ADtoro:Claude_...

Necesas aldoni la aliajn antaŭ iu ĉesas pagi por lia retejo. Vi diros al mi, ke mi mem tion povas fari. Prave, sed al mi mankas tempon kaj, precipe, mi estas mallaborema. Do ne hezitu aldoni vi mem.

bartlett22183 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 17:33:26

nigra.cxapelo:Bedaŭrinde, la bonega retejo de Claude Piron ( http://claudepiron.free.fr/articles.htm ) ne plu funkcias. Ĉu estas alia retejo, kiu enhavas liajn artikolojn kaj paroladojn?
??? Ĝi nun funkcias je mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 17:36:25

Tio funkcias tre bone por mi. Mi êc uzis tion freŝdate por sciigi Jutubistoj (mi ne scias kiel diri homojn, kiuj faras videojn en YouTube), kiu pensas, ke gramatiko de Esperanto estas tute eŭropa !

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-22 21:52:07

Dankon pro viaj respondoj.

Hmmm... mi ne komprenas, kial la ligilo ne plu funkcias por mi. Mi estas in Aŭstralio..Antaŭ du aŭ tri semajnoj, ĝi funkciis bone, sed nuntempe mi ĉiam ricevas "connection timed out".

Ĉu la ligilo http://claudepiron.free.fr funkcias por iu ajn alia en Aŭstralio?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-24 12:24:43

*Vi volis diri "en Aŭstralio"


Nu se vi parolas la francan estas la retejo de SAT-amikaro http://www.sat-amikaro.org/spip.php?rubrique27
Estas kelkaj artikoloj de Claude Piron en la franca ĉi tie.

Eble vi devus provi serĉi nur "Claude Piron esperanto" (ŝajnas ke estis franca rokisto ke ankaŭ nomiĝis Claude Piron en la jaroj 1960-1970)

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 07:23:26

Dankon. Mi ja parolas iomete la francan.

Mi eksciis, ke la retejo ja funkcias, kiam mi uzas poŝtelefonon, sed ne per komputilo.
Evidente estas problemo ĉe mia Interreto Servo-Provizanto.
Mi ĝojas, ke la retejo daŭre vivas. Mi amas liajn artikolojn.

Reen al la supro