Al la enhavo

Kio estas lando?

de Altebrilas, 2019-septembro-10

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-23 15:12:57

Mii probable iom hastis, rekomendinte la gazeton "Le monde diplomatique" kiel reale objektiva komunikilo. Post pli atenta esploro mi konstatas, ke diverslingvaj versioj de ĉi-gazeto ne estas identaj laŭ enhavo kaj nivelo de objektiveco. La eo-versio, miaŝajne, estas iom pli objektiva, sed ne ĉiu-artikole kaj ne ĉiu-aŭtore.
Mi do volus rekomendi alian franc/itallingvan komunikilon, AgoraVox, kiu, miatakse, estas multe pli objektiva ol eo-versio de "Le monde diplomatique".
Jen ligilo al la artikolo pri Alexei Navalny kaj ĉi-someraj protestoj en Moskvo:
https://www.agoravox.fr/actualites/international/a...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-24 08:30:38

IgorSokoloff:Mii probable iom hastis, rekomendinte la gazeton "Le monde diplomatique" kiel reale objektiva komunikilo. Post pli atenta esploro mi konstatas, ke diverslingvaj versioj de ĉi-gazeto ne estas identaj laŭ enhavo kaj nivelo de objektiveco. La eo-versio, miaŝajne, estas iom pli objektiva, sed ne ĉiu-artikole kaj ne ĉiu-aŭtore.
Mi do volus rekomendi alian franc/itallingvan komunikilon, AgoraVox, kiu, miatakse, estas multe pli objektiva ol eo-versio de "Le monde diplomatique".
Jen ligilo al la artikolo pri Alexei Navalny kaj ĉi-someraj protestoj en Moskvo:
https://www.agoravox.fr/actualites/international/a...
Vi estas nekredebla. Vi estas iu kiu informas al homoj pri la gazetaro de iliaj propaj landoj !

Agora Vox estas blogo. Ajn homoj povas skribi tie, kaj povas skribi ajn aferojn : http://claudepiron.free.fr/lettresouvertes/eoabomi... tio venas el Agora Vox !

Stranga, ke la bonega RT ne parolis pri la fama ŝamaneto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-24 09:50:18

Se Navalny estus tiel aĉa, kial ne lasi la voĉdonantojn esprimi tion libere per sia voĉdono? Tio tuj ĉesigus polemikon, krom se estus friponado en la balotoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-25 06:44:27

Mi do estas "nekredebla"... Ĉu tio estas komplimento?..
AgoraVox, kiel skribitas en Vikipedio, "...est un site web de journalisme citoyen...". Ĝin sufiĉe pozitive taksas multaj profesiaj ĵurnalistoj kaj citas aliaj komunikiloj. EKzistas opinio, ke amatoraj raportistoj, kiuj ĉeestas sur la lokoj de eventoj, estas ofte pli kompetentaj ol iliaj profesiaj kolegoj, kiuj ne forlasas siajn skribtablojn. Kaj des pli amatoroj povas esti pli objektivaj kaj honestaj ol profesiaj gazetistoj, kiuj dependas de siaj dungantoj.
I wonder, por kio monsieur Zam donis ligilon al letero de Claude Piron, en kiu la verkisto kontestas ies opiniojn, esprimitajn en la forumo de AgoraVox. Ĉu tio pruvas, ke ĉiuj AgoraVox-uloj estas malicaj anti-esperantistoj?.. Naiva, infaneca argumento... En tiu rubriko estas ankoraŭ kelkaj leteroj, en kiuj Claude Piron polimikas kun reprezentantoj de aliaj, pli konataj komunikiloj kaj kun kelkaj politikistoj kaj funkciuloj. Sed ankaŭ tio pruvas nenion. (Interalie, mi povas konsili al monsieur Zam intense legi verkaĵojn de ĉi-verkisto por pli bone majstri Esperanton).
Mi persone eksciis pri la "siberia ŝamano" el "hejmaj" rusiaj komunikiloj, kaj fakte, cinikaj rusiaj televidistoj simple primokis ĉi tiun "magiiston". Sed ĉu monsieur Zam opinias lin "kredebla"? Ĉu eble okcidentaj ekspertoj kredas, ke ĉi-ulo reale kapablas forpeli la "tiranon" el la Kremlo?
Povas esti, ke ankaŭ RT menciis pri ĉi tiu "forpelisto" — dubindas ja, ke monsieur Zam atente spektas ĉi-kanalon tuttage kaj ĉiutage.
----------
Mi ne scias, ĉu indas aŭ ne indas allasi "Navalny & Co" al elektoj. Ĉi-demandon preferindas adresi al kremlaj funkciuloj aŭ al spertaj ekspertoj kaj analizistoj. Mi tamen povas atentigi, ke oni obstaklas partoprenadon en elektoj ne nur en "totalitarisma" Rusio, sed ankaŭ en "demokratiaj" landoj. Ekzemple, en t.n. "baltaj" landoj (Latvio, Estonio, Litovio) oni konstante penas ne allasi al administrado rus-etnajn kandidatojn, en Latvio multaj ruslingvanoj ne estas ĝis nun civitanoj kaj tial do ne rajtas voĉdoni. En "liberema" Ukrainio ĉi-landaj komunistoj havas nun kontraŭleĝan statuson. En germana Saksio oni ne allasis ĉi-jare al elektado du trionojn da kandidatoj el partio "Alternativo por Germanio" (Alternative für Deutschland). Antaŭ kelkaj jaroj oni aranĝis en Usono "sex-scandal" kontraŭ Dominique Strauss-Kahn, por ne permesi al ĉi-homo fariĝi prezidento de Francio.
Resume mi povas diri, ke eble la plimulto da "okcidenta" filistraro reale konsideras t.n. rusiajn "disidentojn" kiel honestaj kaj noblaj luktantoj kontraŭ "tolitarismo", sed por la plimulto da rusianoj ili estas nur politikaj klaŭnoj, kiuj aranĝas "show" por "okcidentaj" spektantoj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-25 09:16:25

Saluton, Zamĉjo.
Kial vi skribis "ŝamaneto"? Tiu ulo estas ja sufiĉe granda viro.
Ĉi-somere la filino de miaj konatuloj ankaŭ veturis kun siaj geamikoj en Moskvon por distriĝi kaj perlabori iom da mono dum tiuj manifestacioj. Ŝi asertas, ke por neprovokemaj partoprenantoj tiu distriĝo ne estis reale danĝera. Tamen "honorarioj" de provokistoj estis pli grandaj. Paro da buboj el ilia kompanio konsentis al tio.
----------
Kelkaj rimarkoj:
Ne "ajn homoj", sed "ajnaj homoj"; ne "ajn aferojn", sed "ajnajn aferojn (aŭ, pli bone, "aĵojn"); ne "stranga, ke", sed "strange (strangas), ke".

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-25 11:52:55

Kiuj partioj pagas manifestantojn (aŭ "manifestistoj", ĉar ili estas pagataj) por manifesti? Kiuj estas la tarifoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-27 15:35:46

BAILIYAT:
IgorSokoloff:I wonder, kiuloke Herr Thyrolf vidis kiel "oni ĉiam pli humile genuas antaŭ la dukoj de la ortodoksa eklezio"? Kaj kie li vidis almenaŭ unusolan "dukon" (duke/Herzog) de la rusa ortodoksa eklezio? Similaj titoloj ne ekzistas ĉe rusiaj sacerdotoj. Fakte, plimulto da rusianoj, eĉ multaj el tiuj, kiuj konsideras sin kredantoj kaj regule vizitas preĝejon, kritike, skeptike kaj ironie ralatas al divers-specaj pastroj.
Koncerne al "arestoj de opozicio" indas scii, ke "ferocaj" rusiaj policistoj arestas "politikajn huliganojn" kaj provokemajn junulojn, por kiuj partopreno en protestoj estas adrenalin-dona (kaj ankaŭ profit-dona), sed fakte sendanĝera distraĵo. Unu mia sufiĉe juna parenco, kiam li estis studento, ankaŭ gaje kaj senstreĉe perlaboris iom da mono dum similaj protestoj. Nun li havas propran familion, stabilan salajron kaj estas leĝ-obeema civitano.
Dum ĉi-septembra elekto ne malmulte da realaj opoziciistoj — livaj, dekstraj kaj "liberalaj" — sukcesis tamen akiri lokojn en regionaj kaj urbaj parlamentoj, malgraŭ ĉiuj "obstakloj" de Kremlo.
Koncerne al la "heroeca" opoziciisto Aleksej Navalnij, kiun tiel ŝatas okcidentaj "demokratuloj", indas scii, ke li estas ne memstara politikisto, sed "marioneto" de kelkaj rusiaj magnatoj kaj bankistoj.
==========
I wonder, kial monsieur Zam prezentis tiom kurtan liston da t.n. "naciismaj" landoj kaj ne menciis, ekzemple, Francion, Germanion kaj Pollandon? Ĉu li opinias, ke ĉi tiuj landoj ne havas naciajn interesojn?.. Nu, eble estas ĝuste tiel, ĉar la registaroj de ĉi-landoj, kiel lojalaj vasaloj, pli observas interesojn de Usono ol tiujn de la propraj popoloj.
Ni revas pri unuiĝinta planedo kies estraro estu saĝa, justa kaj zorgema pri la vivo de estontaj generacioj. Ĉu la nacioj estas plue bezonataj? Per kio anstataŭigi ilin, se ili iĝis kadukaj?
* Vi volis diri, se ili iĝus kadukaj. Mi faris la saman eraron.

Fakte laŭ mia kompreno, ni parolis pri ega internacia ŝtato. Se mi bone memoras, ni ne parolis pri forigi naciojn (?).

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-29 15:30:20

"se ili iĝis kadukaj", mi komprenas kiel konstato. "se" kun indikativo signifas "konsiderante, ke".

Se oni skribus "se ili iĝus kadukaj", tio signifus, ke oni ne scias ĉu ili estas tia aŭ ne. La antaŭa demando supozeblas, ke oni ne scias, sed povas esti nur retorika demando.

La nunaj fajregoj en Amazonio montras, ke eĉ sen militoj, nacioj povas esti malutilaj.

Tamen, ili (espereble) ludas gravan rolon pri protektado de siaj civitanoj kaj ilia kulturo. Mi ne deziras, ke nacioj eterne pluekzistu, sed ili devas certiĝi ke tiu protektado daŭre funkcios antaŭ ol cedi pri partojn da suvereneco profite al pli grandaj naciaroj.

Reen al la supro