Al la enhavo

Kion Filipeto diris

de Zam_franca, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:18:54

sergejm:Por la rusa ĉi tio estas evidenta - nun oni eĉ ne uzas literon ѣ, kiu estas uzata en Universala Vortaro.
La literon ѣ forigis el la alfabeto iama USSRa registaro, sed la Fundamento ne obeas la sovetuniajn decidojn. Se la lingvo tiom ŝanĝiĝis, vi devus ne kompreni la lingvon de Gogol, kies "Revizoron" tradukis Zamenhofo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:21:11

Pri "ŝati", la bona traduko en la franca ne vere estas "estimer". "Estimer" estas nun malofta tiusence, kaj ĝi nun estas uzata nur por diri, ke oni aprezias, respektas iun homon ( J'ai beaucoup d'estime envers lui, Esperante io kiel Mi havas multe da respekto rilate al li).

La bona traduko de "ŝati" estas hodiaŭ "apprécier" (Mi ŝatas laboron vian = J'apprécie votre travail) aŭ kelkfoje "aimer" (Mi ĉokoladon ŝatas = J'aime le chocolat).

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:23:11

La angla forte influas aliajn lingvojn - do ne estas mirinde, ke post ŝanĝo de signifo de angla vorto, same ŝanĝas signifon la franca.
Sed eblas, ke tio ne okazas.
Alia kaŭzo povas esti, ke Z proponante tradukojn de Esperanta vorto al aliaj lingvoj, rigardis rusajn lernolibrojn de XIXa jarcento.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:35:09

La rusa linvo de tiam ŝanĝiĝis, sed ne tro - plejparte oni povas kompreni sen traduki. Sed iam necesas ekspliko.
Ekz:
И вы, мундиры голубые
И ты, им преданный народ

Kaj vi, bluaj uniformoj
Kaj ci, al ili ... popolo

bluan unuformon tiam portis polico
vorto преданный nun signifas fidela, sed tiam transdonita

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-01 17:10:41

Jxusteno:
ŝat' estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen | дорожить | cenić, oceniać, szacować.
mal'ŝat' négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać.
Eraroj! Evidente ne via, Jxusteno. Ŝati ne egalas polan oceniać nek szacować eble cenić kaj szanować.
Zapoznawać neniel oni povas uzi kiel ekvivalento de malŝati. Nek hodiaŭ, nek 100 jaroj pli frue.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 17:27:43

Same pri la rusa traduko.
дорожить - alte taksi
пренебрегать - neglekti.
Verŝajne, ŝati ŝanĝis la signifon, kvankam en vortaroj oni povas kenkonti malnovajn tradukojn.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-01 19:00:19

Same pli la germana:
viel halten = grossen Werth legen (hodiaŭ: großen Wert legen) = taksi ion kiel altan, taksi ion kiel valoran
gering schätzen = taksi ion kiel malaltan, kiel malvaloran
vernachlässigen = neglekti
Tamen laŭ la germana vortaro Duden, Geringschätzung kaj Vernachlässigung povas esti samsignifaj. Eble en la tempo de Zamenhof, ili du ja estis samsignifaj.

Ŝajnas, ke fakte tiu verbo ŝanĝis sian signifon. Zamenhof skribis en Lingva Respondo (1911):

Zamenhof:La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.
La preskaŭ-sameco inter "mi ŝatas ion" kaj "al mi plaĉas io" ŝajne ekestis pli poste.

Ekzemplaj Z'aj uzoj:

Z:Vi tiam ne malŝatos la ordonon, En mia skribo klare esprimitan
Z:Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron
Z:ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis
alte ŝati = alte taksi = alte estimi

- - - -

La Akademia Vortaro difinas tiun ĉi verbon tiel, kiel ĝin difinis Z:
estimer, apprécier | prize, value | schätzen, Wert legen auf | cenić, oceniać, szacować | дорожить, ценить
PIV simile.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 19:18:50

Miasupoze, la Fundamentaj signifoj de la vortoj ŝati kaj malŝati estas nur tiuj, kiuj estas en la Universala Vortaro kaj nun la signifoj de la vortoj, per kiuj estas tradukitaj tiuj du Esperantaj vortoj, ne ŝanĝiĝis. Ŝajnas al mi, ke inter esperantistoj, kredeble danke misinformojn en lernolibroj, disvastiĝis malĝusta kompreno kaj malĝusta uzo de la verbo ŝati kaj sekve ankaŭ de malŝati. Mi proponas demandi pri tio ĉi la Lingvan Konsultejon de la Akademio de Esperanto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-01 19:22:58

Miajn vortoj jesigas la Lingva Respondo n-ro 42:
"La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj."
https://tekstaro.com/?s=5de413cfc438f

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-01 19:38:17

Laŭ PIV, ŝati havas tri signifojn - la unua estas Fundamenta, oni nun ofte, kiel diris Jxusteno, forgesas pri ĝi.
La dua kaj la tria sekvas al la unua:
2 havi favoran opinion
3 (+ inf.) volonte, plezure fari ion
Sed kiam ni konas nur lastajn du, la unua ŝajnas al de alia signifo.

Komparu, kio okazis kun angla vorto sad, kiu dekomence signifis sata:
sata » tro manĝis » ventro doloras » malĝoja

Reen al la supro